Sandoy
| Sandoy | ||
|---|---|---|
|  Mapo de la insulo Sandoy (izole rigardata) | ||
| Situo | Atlantika oceano | |
| Insularo | Ferooj | |
| Geografia situo | 61° 51′ N, 6° 47′ U61.85-6.7833333333333479Koordinatoj: 61° 51′ N, 6° 47′ U | |
|  | ||
| Areo | 112,1 km² | |
| Plej alta loko | Tindur 479 m | |
| Loĝantaro | 1 393  (31-a de decembro 2002) 12 loĝ./km² | |
| Ĉefa loko | Sandur | |
|  Havena idilio en Skálavík sur poŝtmarko de 2006 | ||
Sandoy (dane Sandø) estas insulo en suda parto de Ferooj; ĝi estas la kvine plej granda insulo de la insularo. Ĝia nomo signifas Sablo-insulo.
Enhavo
 1 Geografio
 
 2 Populacio
 
 3 Ekonomio
 
 4 Trafiko
 
Geografio | 
Ĝia areo estas 111,32 km², sur ĝia partoj ekzistas sablaj strandoj, de kiu ĝia nomo. Ĝi estas la plej palta insulo el la grandaj insuloj de Ferooj: sur ĝi ne estas tuneloj, krutaj montaj vojoj, sed la okcidenta bordo estas – simile al tiuj de la aliaj insuloj – roka, kruta. Ĝia plej alta monto estas Tindur (479 m).
Populacio | 
La plej granda komunumo de la insulo estas Sandur. Sur la insulo loĝas 1382 personoj la 1-an de januaro 2006. 
Ekonomio | 
La agroj apartenas al la plej bonaj de ferooj, oni kultivas tie terpomon, la fojnon oni deponas en siloj. Plimulto de la loĝantoj vivtenas sin per fiŝkaptado. 
Trafiko | 
La ĉefa pramhaveno de la insulo estas en Skopun, de kie trafikas pramo tra Gamlarætt al la ĉefurbo Tórshavn.
