19-a de novembro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30





































































novembro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di





1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30


aranĝo de 2019
tagoj

La 19-a de novembro estas la 323-a tago de la jaro (la 324-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 42 tagoj restas.


Je la 19-a de novembro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 461: Hilario iĝis papo


  • 1190: Ordeno de germanaj kavaliroj fondiĝis


  • 1493: Kristoforo Kolumbo alnavigis al Porto-Riko


  • 1523: Klemento la 7-a iĝis papo dum 50-taga konklavo, kunvokita post morto de la lasta neitala papo Hadriano la 6-a antaŭ la pola papo Johano Paŭlo la 2-a


  • 1544: Papo Paŭlo la 3-a eldonis buleon por okazigi la Koncilion de Trento


  • 1608: Matiaso la 1-a kroniĝis reĝo de Hungario


  • 1688: Glora Revolucio: venko de Vilhelmo la 3-a super Jakobo la 2-a en batalo de Wincanton


  • 1702: Pollando: Dynów estis prirabita kaj bruligita de sveda armeo


  • 1765: Reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski malfermis en Varsovio la unuan publikan scenejon, de 1807 nomatan Nacia Teatro


  • 1809: Milito de Hispana Sendependiĝo: en la Batalo de Ocaña franca armeo sub komando de marŝalo Soult kaj reĝo Joseph Bonaparte akiris sian plej grandan venkon


  • 1816: Fondo de Ĉefa Lernejo, kies fondan diplomon subskribis caro de Rusio kaj reĝo de Pollando Aleksandro la 1-a - la altlernejo sekvan jaron iĝis Reĝa Universitato de Varsovio;


  • 1816: Super Pollando estis vidita plena suna eklipso (laŭ la linio Słupsk-Przemyśl)


  • 1819: Malfermo de la Prado-Muzeo en Madrido


  • 1831: Disfalo de Granda Kolombio


  • 1835: Pacifiko: al ĉefa insulo de la Chatham-insularo albordiĝis brita ŝipo kun 500 armitaj maorioj, kiuj komencis masakron de praloĝantoj


  • 1842: Universitato de Ĉilio fondiĝis en Santiago de Ĉilio


  • 1849: En Lepsiko okazis premiero de 4-a simfonio de Franz Schubert


  • 1863 Usona Enlanda Milito: prezidento de Usono Abraham Lincoln elparolis la faman mesaĝon Diskurso apud Gettysburg sur la tombejo en loko de la batalo de Gettysburg kun 50 mil viktimoj ambaŭflanke


  • 1889: Flago de Brazilo oficialiĝis


  • 1892: En Hungario ekfunkciis la unua registaro de Sándor Wekerle


  • 1912: Unua Balkana milito: serba armeo konkeris Bitola, finante kvinjarcentan turkan regadon super geografi-historia regiono Makedonio (Respubliko Makedonio kaj partoj de Grekio kun Bulgario)


  • Unua mondmilito

    • 1917: Regopovoj de Turkio internigis en Nazareto Latinan Patriarkon de Jerusalemo



  • 1918: Pola-ukraina milito: subkolonelo Michał Tokarzewski-Karaszewicz ekmarŝis kun trupoj malantaŭ kirasita trajno - komenco de la sukcesa militiro por batalanta Lvovo


  • 1919: Pola ŝtatestro Józef Piłsudski iĝis honora civitano de Bjalistoko


  • 1933: En Dua Hispana Respubliko dum la unua demokratia baloto kun partopreno de virinoj venkis Hispana Konfederacio de Aŭtonomaj Dekstro-partioj


  • 1934: Testoflugo de franca patrola hidroplano Loire 130


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: En Varsovio germanoj ekzekutis 15 polojn pro posedo de armiloj kaj "rabado";


    • Britio kaj Francio donis al Pollando la rajton partopreni en laboroj de Supera Milita Konsilio; Berlino: el taglibro de Joseph Goebbels: el Krakovo alvenas Frank. Plendas plenamare pro mola kaj cedema kondutmetodo de Wehrmacht. Ĉi tie denove interveno de Führer estas bezonata.


    • Soveta invado en Pollandon: 14 polaj literaturistoj (interalie Tadeusz Boy-Żeleński) subskribis deklaron salutanta alligon de Okcidenta Ukrainio al Ukraina Soveta Socialisma Respubliko


    • 1940: En Varsovio estis arestita Piotr Kownacki, kunlaboranto de la revuo "Walka" (Batalo), eldonata de Nacia Partio, enprizonigita en Pawiak, mortis en koncentrejo Aŭŝvico, kaj lia edzino Zofia el domo Chełchowska, kunlaborantino de "Dziennik Wileński" (Vilna Ĵurnalo), malliberulino de koncentrejo Ravensbrück, mortis pro tifo en 1945

    • Pola registaro en ekzilo voĉdonis pri kreo de Oficejo pri Kontinenta Kampanjo, kiu kunlaborigus polojn sur okupataj de Germanio teritorioj kaj establus informejojn en neŭtralaj ŝtatoj


    • 1941: En Poznań germanoj gilotinis 11 polojn; de Varsovio al koncentrejo en Aŭŝvico foriris transporto kun pli ol 170 malliberuloj, dum kiu dekkelkaj sukcesis fuĝi; germanoj establis punlaborejon en Zarudzie (distrikto Zamojski) kaj pafmortigis en Vilno 171 judojn kaj 8 polojn

    • "Nowy Świat" (Nova Mondo) eldonata en Nov-Jorko aperigas depeŝon de Amsterdamo pri aresto de 15 civitanoj de Nederlando pro ilia helpo ebliganta fuĝon al Anglio de 40 poloj, agentoj de gestapo arestis 5 fiŝistojn helpantaj forkuri al polaj pilotoj


    • 1942: En geto de Drohobiĉ estis murdita de gestapano Bruno Schulz, pola verkisto kaj pentristo juddevena; germana polico forveturigis de Varsovio 80 virojn al Aŭŝvico; Pola Enlanda Armeo ĵurigis komandantojn de NOW (Nacia Militista Organizaĵo - nombranta pli ol 70 mil soldatojn)

    • Komenco de la sovetia kontraŭofensivo dum la batalo ĉe Stalingrado


    • 1943: Holokaŭsto: dum likvido de koncentrejo en Lvovo ĉe la strato Janowska germanoj murdis kelke da miloj de judoj el 200 mil viktimoj dum ties daŭro - post la ekstermo la trudlaborejo funkciis ĝis duono de 1944 kaj restis en ĝi kelkcent poloj kaj ukrainoj, interalie Simon Wiesenthal; germana polico pendumis en Strzemieszyce, apud Dąbrowa Górnicza) 11 polajn komunistojn kaj pafmortigis en Dąbrówka (distrikto Biłgorajski) 9 kaj en Sandomierz 8 personojn; en Katowice germanoj senkapigis 6 polojn; komandanto de koncentrejo en Żabikowo mortigis monaĥinon, kiu organizis komunan preĝon kun rozario; membroj de rezista movado atakis en Jaworzno fabrikon de nitrogeno; bataliono de Pola Enlanda Armeo la tutan tagon batalis apud Żołudek (Grodna regiono) kun soveta partizana taĉmento


    • 1944: Membroj de rezistomovado atakis en Krakovo fabrikon de ŝuoj kunportante la varon kun miliono da zlotoj




  • 1943: Dominikanino Margareta de Hungario el Árpád-dinastio estis kanonizita


  • 1946: Afganujo, Islando kaj Svedio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj


  • 1948: Ĉina enlanda milito: komunista venko en la batalo de Ŝuĝoŭo


  • 1949: Rainier la 3-a ektroniĝis kiel princo de Monako


  • 1954: Monako: TMC Monte Carlo ekfunkciis


  • 1957: Antonín Novotný iĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio


  • 1968: Prezidento de Malio Modibo Keïta forigita per armea puĉo


  • 1969: Brazila futbalisto Pelé akiris sian milan golon


  • 1969: Projekto Apollo: usona skipa misio de Apollo 12 grundiĝis sur la Luno


  • 1972: En Okcidenta Germanio parlamentan baloton gajnis koalicio Socialdemokratia Partio de Germanio-Libera Demokrata Partio


  • 1976: Civitanoj de Alĝerio referendume agnoskis novan konstitucion


  • 1977: Prezidento de Egiptio Anvar Sadat faris historian viziton en Israelo


  • 1985: En Usono fondiĝis Fondaĵo Solidareco


  • 1989: Ĉeĥoslovaka revolucio: en Prago estiĝis Civitana Forumo, kies konsiston eniris kontraŭuloj de komunista regopovo kun neformala gvidanto Vaclav Havel


  • 1990: Interreto: Instituto pri Nuklea fiziko en Krakovo ricevis, kiel unua en Pollando, IP-adreson (192.86.14.0), kiu estis al ĝi atribuita de la Usona Departmento de Defendo


  • 1996: Kofi Annan iĝis Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj


  • 1999: En Svislando oni malfermis tunelon Vereina, la plej longan en la mondo tunelon de etŝpura fervojo (19 058 m)


  • 2004: Kievo: en Domo kun ĥimeroj oni inaŭguris muzean-kulturan centron - Belartaj ĉefverkoj de Ukrainio


  • 2005: Irako: Masakro de Haditha


  • 2005: Mahinda Rajapaksa iĝis prezidento de Srilanko


  • 2005: Monako: Alberto la 2-a ektroniĝis


  • 2005: Japana asteroidsondilo Hajabusa atingis Itokaŭan


  • 2006: Premiero de ludkonzolo Wii


  • 2009: Herman Van Rompuy iĝis prezidanto de la Eŭropa Konsilio kaj Catherine Ashton alta reprezentanto pri eksterlandaj aferoj kaj sekureca politiko


  • 2010: Norvega insulo Janmajeno en Arkta Oceano iĝis naturrezervejo


  • 2012: Pollando iĝis formale membro de Eŭropa Kosma Agentejo


  • 2013: 24 personoj pereis kaj 146 vundiĝis pro atenco kontraŭ ambasadejo de Irano en Bejruto


  • 2017: Monda Tago de Malriĉuloj unuafoje festata - laŭ iniciato de papo Francisko



Naskiĝoj |




  • 1600: Karlo la 1-a, reĝo de Anglio, Skotio kaj Irlando el dinastio Stuartoj, unusola brita reganto ekzekutita (per senkapigo) (m. 1649)


  • 1650: Henriko (Saksio-Römhild), germana duko (m. 1710)


  • 1711: Miĥail Lomonosov, rusa poeto kaj sciencisto, pioniro de fizika kemio, kreinto de Moskva Ŝtata Universitato (m. 1765)


  • 1752: George Rogers Clark, usona revolucia militestro, konkeranto de nord-okcidento dum la bataloj kun britoj (m. 1818)


  • 1770: Bertel Thorvaldsen, dana skulptisto islanddevena dum la Ora epoko, aŭtoro de monumentoj al Koperniko kaj princo Józef Poniatowski en Varsovio (m. 1844)


  • 1775: Johann Karl Wilhelm Illiger, germana entomologo kaj zoologo (m. 1813)


  • 1799: René Caillié, franca esploristo de Okcidentafriko, kaŝanta sin kiel islamano, distingita de Honora legio (m. 1838)


  • 1805: Ferdinand de Lesseps, franca diplomato kaj entreprenisto efektiviginta Suezan kanalon kaj Panaman kanalon (m. 1894)


  • 1819: Auguste Vacquerie, franca ĵurnalisto kaj intelektulo (m. 1895)


  • 1831: James A. Garfield, prezidento de Usono, oratoro, la dua murdita (m. 1881)


  • 1853: Gabriel Hanotaux, franca politikisto, historiisto kaj diplomato, kontraŭa al la akcepto de esperanto kiel laborlingvon de la Ligo de Nacioj (m. 1944)


  • 1854: Henri Vallienne, franca kuracisto kaj pacifisto, vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio, elektita dum UK 1908, laŭverse esperantiginta la du unuajn kantojn de Eneido de Vergilio, Metamorfozoj de Ovidio kaj franclingvan romaneton Manon Lescaut, aŭtoro de du esperantlingvaj originalaj romanoj Kastelo de Prelongo kaj Ĉu li?, konata de la broŝuro Por kaj kontraŭ Esperanto (m. 1908)


  • 1854: Jan Sztolcman, pola bestosciencisto, vojaĝisto kaj ornitologo, protekt-iniciatinto de la eŭropa bizono (m. 1928)


  • 1854: Benedek Jancsó, hungara historiisto, publikisto kaj koresponda membro de la Hungara Scienca Akademio (m. 1930)


  • 1859: Maurice Rollet de l'Isle, franca hidrografia inĝeniero pri marmapoj, pioniro de kartografia aerfotado, distingita per Honora legio, kunorganizanto de neokazinta UK 1914, prezidanto de Espéranto-France, membro de Internacia Centra Komitato, gvidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, aŭtoro de Provo de marista terminaro, Konsilaro por la farado de la sciencaj kaj teknikaj vortoj (m. 1943)


  • 1872: Alberto Alessio, itala matematikisto, admiralo kaj esperantisto, partopreninta UK 1920, honora membro de la Itala Katedro de Esperanto (m. 1944)


  • 1875: Miĥail Kalinin, sovetia politikisto, respondeca pri multaj krimoj, ekz. masakro de polaj oficiroj en Katin (m. 1946)


  • 1882: Dezső Végh, hungara komunisto, ĵurnalisto, redaktoro, vicurbestro de Debreceno (m. 1953)


  • 1885: Kazimierz Sosnkowski, pola generalo kaj politikisto, la plej proksima kunlaboranto de Józef Piłsudski, ĉefkomandanto de la Asocio de Armita Batalado kaj eksterlande Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj (m. 1969)


  • 1888: José Raúl Capablanca, kuba nemalvenkebla ŝakmondĉampiono (m. 1942)


  • 1900: Anna Seghers, germana komunista verkistino juddevena (m. 1983)


  • 1905: Tommy Dorsey, usona ĵazmuzkisto, trombonisto (m. 1956)


  • 1917: Indira Gandhi, ĉefministrino de Barato, filino de Jawaharlal Nehru, murdita (m. 1984)


  • 1918: Hendrik Christoffel van de Hulst, nederlanda astronomo kaj matematikisto (m. 2000)


  • 1925: Zygmunt Bauman, pola-juda oficiro kontraŭbatalinta anatemitajn soldatojn, filozofo kaj sociologo (m. 2017)


  • 1926: Erzsébet Bálint, hungara muzikinstruistino, primuzika verkistino, filino de Ákos Bálint


  • 1927: László Lator, hungara poeto kaj tradukisto


  • 1927: Judit Petre, rumania hungara libroeldoneja redaktorino


  • 1931: Sámuel Jakab, rumania hungara geografo


  • 1936: Tibor Béla Prezenszky, rumania hungara inĝeniero pri mekaniko


  • 1936: Ljubiša Samardžić, serba aktoro, funkciulo de Komunista Partio de Jugoslavio


  • 1943: László Király, rumania hungara poeto, prozisto kaj redaktoro, edzo de Éva Katona


  • 1946: Győző Székely, rumania hungara inĝniero, libroeldoneja redaktoro


  • 1950: Katalin Halmos, rumania hungara muzikpedagogino


  • 1952: Petra Janů, ĉeĥa muzikistino, kantistino kaj aktorino


  • 1956: József Sándor, rumania hungara matematikisto kaj profesoro


  • 1957: Ofra Haza, israela kantistino, komponistino kaj aktorino deveninta de Jemeno (m. 2000)


  • 1961: Meg Ryan, usona aktorino rolinta en komedioj


  • 1962: Jodie Foster, usona aktorino kaj reĝisorino, rolinta en Taxi Driver


  • 1967: Gyula Lőrincz, rumania hungara grafikisto, pentristo, scenjdekoraciisto


  • 1972: Éva Borbély-Bartis, rumania hungara etnografino


  • 1981: Yfke Sturm, nederlanda fotomodelino



Mortoj |




  • 496: Gelasio la 1-a, papo, romano el afrika familio, sekretario de la papoj Simplicio kaj Felikso la 3-a


  • 498: Anastazio la 2-a, papo serĉanta interkomprenon kun adeptoj de kondamnita Patriarko de Konstantinopolo, pro kio ne enlistiĝis en Liber pontificalis


  • 766: Egbert, ĉefepiskopo de Jorko, Anglio (n. nekonata)


  • 1092: Malikŝah la 1-a, sultano de Selĝuka Imperio (n. 1055)


  • 1408: Bálint Alsáni, hungara kardinalo, kanoniko, diplomato (n. 1330)


  • 1492: Ĝami, persa sufiisma poeto, mistikulo, historiisto, teologo vivanta en Herato, konata en Turkio kaj Centra Azio (n. 1414)


  • 1557: Bona Sforza, dukino de Bari, reĝino de Pollando enkondukinta la italan literaturon kaj nutraĵojn de itala kuirarto, vidvino post Sigismondo la 1-a, murdita laŭ inspiro de Habsburgoj (n. 1494)


  • 1580: Jiří Melantrich, ĉeĥa libropresisto kaj eldonisto de renesanco, kontribuinta al presarto (n. 1511)


  • 1630: Johann Hermann Schein, germana poeto kaj komponisto de baroko, kune kun Samuel Scheidt kaj Heinrich Schütz (n. 1586)


  • 1665: Nicolas Poussin, franca pentristo de baroko, kies pentraĵoj iĝis fundamento de la franca klasikismo (n. 1594)


  • 1672: John Wilkins, angla episkopo, naturfilozofo, kriptografiisto, kunfondinto de la Reĝa Societo de Londono, kies libro Reala Karaktero kaj Filozofia Lingvo inspiris Ludovikon Zamenhof krei esperanton (n. 1614)


  • 1729: Johann Franz Buddeus, germana teologo, historiisto kaj filozofo, profesoro pri morala teologio (n. 1667)


  • 1825: Aleksandro la 1-a, imperiestro de Rusio el dinastio Romanovoj, kreinto de Ĥarkiva Universitato, Ŝtata Universitato de Kazano kaj refunkciiginto de Vilna Universitato kun la pola lingvo, kies pola amiko Adam Jerzy Czartoryski estis ministro pri eksteraj aferoj (n. 1777)


  • 1828: Franz Schubert, aŭstra komponisto de klasika muziko kaj fruromantisma muziko (n. 1797)


  • 1855: Mihály Vörösmarty, hungara verkisto, kunfondinto de Societo Kisfaludy kaj de la revuo Athenaeum (n. 1800)


  • 1883: Dániel Benkő, hungara agrikulturisto kaj akademiano (n. 1799)


  • 1884: George Bissell, usona nafto-magnato (n. 1821)


  • 1891: Gergely Csiky, hungara dramverkisto kaj tradukisto armendevena (n. 1842)


  • 1895: Tivadar Törös, hungara ĵurnalisto, esploristo pri armenoj en Hungario (n. 1858)


  • 1910: Rudolph Fittig, germana kemiisto, izolinta fenantrenon el ŝtonkarbo, esplorinta strukturon de naftalino (n. 1835)


  • 1915: Joe Hill, usona kantisto, poeto kaj sindikatisto, ekzekutita (n. 1879)


  • 1942: Bruno Schulz, pola verkisto, desegnisto kaj literaturkritikisto juddevena, murdita (n. 1892)


  • 1945: Albert Fogarasi, hungara filologo, historiisto, rektoro (n. 1851)


  • 1967: Kazimierz Funk, pola biokemiisto, esploristo, kreinto de scienco pri vitaminoj, okupiĝiĝanta pri kuracado de malsanuloj kun avitaminozo (n. 1884)


  • 1967: João Guimarães Rosa, brazila verkisto, kuracisto, diplomato, poligloto (n. 1908)


  • 1993: Leonid Gajdaj, rusa filmreĝisoro, klasikulo de la kinematografio en Rusio (n. 1923)


  • 2007: Magda Szabó, hungara verkistino legata en 42 landoj, perekutata de komunistoj (n. 1917)


  • 2010: Lajos Demény, rumanihungara historiisto okupiĝanta pri malplimultoj (n. 1926)


  • 2012: Boris Strugackij, rusa verkisto pri sciencfikcio, kies eperantlingvan libroserion lanĉis eldonejo Impeto (n. 1933)


  • 2017: Charles Manson, usona krimulo (n. 1934)


  • 2017: Jana Novotná, ĉeĥa tenisistino gajninta internacian Hopman-pokalon (n. 1968)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Nacia tago en Monako, nomfesto de princo Rainier la 3-a


  • Sankta Elizabeto de Hungario, landgrafino en Turingio


  • Monda Tago de Necesejoj, (World Toilet Day) decidita en 2001 en Singapuro.


  • Internacia Prevento-Tago kontraŭ Perforto al Infanoj - ekde 2001



Tagoj de semajno |


La 19-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.




  • 19-a de novembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 19-a de novembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg