Osaka Rapida Fervojo

Osaka Unurelvojo, Osaka-Kuko-Stacio
Osaka Rapida Fervoja AK (大阪高速鉄道株式会社 [o:saka ko:soku tecudo: kabuŝiki gajŝa]; Angle: Osaka Monorail Co., Ltd.) estas tria sektoro (jura persono fondita de l'Osaka Prefektujo, 7 municipoj en Osaka Prefektujo, 6 privataj fervojaj kompanioj kaj 14 entreprenoj) administranta unurelan fervojon. Ĝi estas pli konata kiel 大阪モノレール Osaka Monorail [o:saka monore:ru]. La tuta longeco 23.8km estas registrita de Guinness-libro de rekordoj kiel la plej longa unurelvojo en la mondo.
Ĝi kuras sur supervojo de Osaka Internacia Flughaveno en Tojonaka tra Suita, Ibaraki, Seccu, Moriguĉi ĝis Kadoma.
Enhavo
 1 Historio
 
 2 Linioj
 
 3 Vagonoj
 
 4 Eksteraj ligiloj
 
Historio | 
 1980 15-a de decembro fondiĝis la kompanio.
 1990 1-a de junio malfermiĝis unua linio (Linio Osaka Unurelvojo (ĉefa), inter Minami-Ibaraki kaj Senri-Chūō.
 1994 30-a de septembro malfermiĝis parto inter Shibahara kaj Senri-Chūō
 1997 1-a de aprilo malfermiĝis parto inter Flughaveno Osaka kaj Shibahara
- 1997 22-a de aŭgusto malfermiĝis parto inter Minami-Ibaraki kaj Kadomashi
 
 1998 1-a de oktobro malfermiĝis dua linio (Linio Saito).
Linioj | 
- Linio Osaka Unurelvojo (ĉefa)
 Linio Osaka Unurelvojo Saito (Linio Kokusai-Bunka-Kōen-Toshi)
Vagonoj | 

1000 serio
- 1000 serio
- 2000 serio
Eksteraj ligiloj | 
- Oficiala Retpaĝo
- Mapo kaj Tempotabelo