Nagydorog
Ne miskomprenu kun urbo Dorog!
Nagydorog [nadjdorog] estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Paks. Nagy signifas: granda.

Blazono de Nagydorog

Centro de Nagydorog

Kastelo de Nagydorog
Enhavo
 1 Bazaj informoj
 
 2 Geografio
 
 3 Historio
 
 4 Vidindaĵoj
 
 5 Famuloj
 
Bazaj informoj | 
 Areo: 41 km²
 Loĝantaro: 2800
 Poŝtkodo: 7044
 Telefonprefikso: 75
Geografio | 
Nagydorog situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Szekszárd-Székesfehérvár, laŭ fervojo Sárbogárd-Bátaszék. Paks troviĝas je 18 km-oj.
Historio | 
La unua skriba mencio devenis el 1397. Dum la mezepoko la bienoj apartenis al Simontornya. Dum dominado de turkoj la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis. En 1883 la fervojo ekfunkciis.
Vidindaĵoj | 
Vidindaĵoj estas preĝejoj romkatolika el 1934 kaj kalvinana el 1774, akvoturo el 1891, Kastelo de Nagydorog el 1892 (nun estas lernejo), fine muzeo pri ĉapeloj.
Famuloj | 
En Nagydorog naskiĝis:
 aktoroj Vilma Bánky kaj Mária Bajcsay
 
- kalvinana episkopo Mihály Benedek
 
 reĝisoro Viktor Bánky.