Wallbach AG










































Wallbach




Blazono de Wallbach






Wallbach


Kantono
Argovio
Distrikto
Rheinfelden

Koordinatoj 

47°33′39″N 7°54′15″O  /  47.56083°N, 7.90417°O / 47.56083; 7.90417 (Wallbach AG)Koordinatoj: 47°33′39″N 7°54′15″O  /  47.56083°N, 7.90417°O / 47.56083; 7.90417 (Wallbach AG)
Nombro de enloĝantoj
1755
Areo
4,55 km²
Alteco
288 m super marnivelo
Poŝtkodo
4323
Komunumkodo
4261




Mapo de Wallbach









v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Wallbach estas komunumo en la distrikto Rheinfelden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1755 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.



Geografio |


Wallbach situas ĉe la okcidenta flanko de Rejno, kiu formas la landlimon kun Germanio kaj disigas ĝin de la samnoma vilaĝo en Baden-Virtembergo, kiu estis disigita de ĝi okaze de la franca okupado de la Frick-Valo fine de la 18-a jarcento kaj hodiaŭ formas parton de la germana urbo Bad Säckingen.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,55 km², de kiuj 1,32 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,81 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 351 m s.m. sur la altebenaĵo de la iama moreno de la glaciepoka Rejn-Glaĉero, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 280 m s.m. ĉe la bordo de Rejno.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Wallbach limas en nordokcidento al Möhlin, en nordoriento al la germana urbo Bad Säckingen, en oriento al Wehr ankaŭ en Germanio, en sudoriento al Mumpf, kaj en sudokcidento al Zeiningen.



Trafiko |


Wallbach estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Möhlin al Wegenstetten.


Tra la komunuma teritorio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Zuriko al Bazelo, kiu tamen ne rekte tuŝas al vilaĝocentron. La plej proskima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 troviĝas en distanco de proksimume 5 kilometroj en Rheinfelden.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Wallbach datiĝas el la jaro 1281 kiel Walabuok.


Dum romia epoko sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo Wallbach ekzistis tri gardoturoj, kiuj ek de la jaro 370 sekurigis la nordan limon de la Romia Imperio.


La vilaĝo en mezepoko estis homburga servuto kaj poste habsburga kiel parto de la voktdistrikto Bad Säckingen. En la jaro 1797 la regiono estis konkerita de francaj trupoj. Post mallonga franca regado, ghi kun la tuta Frick-Valo fariĝis en 1802 parto de la Helveta Respubliko kaj en 1803 de la nova Kantono Argovio, kaj Wallbach estiĝis komunumo de la argovia distrikto Rheinfelden.



Vidu ankaŭ |


  • Aliaj lokoj kun la nomo Wallbach


Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Wallbach

    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Wallbach












  • Popular posts from this blog

    Statuo de Libereco

    Tanganjiko

    Liste der Baudenkmäler in Enneberg