Zebro
Equus quagga boehmi | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj | ||||||||||||||
Monta zebro Equus zebra | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Zebro estas la nomo de kvar specioj de sudafrikaj ekvoj, similaj al ĉevalo aŭ azeno, sed kun pli longaj oreloj kaj kun flava aŭ blanka felo malhelbrune striita. Ilia kolhararo estas brose mallonga.
Oni nun rekonas kvar speciojn kaj multajn subspeciojn (la tri specioj estas montara zebro (Equus zebra), hartmana zebro Equus hartmannae, stepa zebro (Equus quagga), kaj grevia zebro (Equus grevyii). Formortinta subspecio estis la kvago Equus quagga quagga), kiu diferencis per desegno de strioj, per formo de la kapo kaj oreloj. Kelkaj pli similas al ĉevalo, aliaj al azeno.
Specioj |
Stepa zebro, Equus quagga
Kvago, Equus quagga quagga (formortinta)
Burĉela zebro, Equus quagga burchellii [1]
Granta zebro, Equus quagga boehmi
Selusa zebro, Equus quagga borensis
Ĉapmana zebro, Equus quagga chapmani
Kraŭŝeja zebro, Equus quagga crawshayi
Monta zebro, Equus zebra
Hartmana zebro, Equus hartmannae [2]
Grevia zebro, Equus grevyi
Zebrino estas graveda dum 12 ĝis 14 monatojn, pro kio zebrido naskiĝas tre evoluinta. Jam kelkajn horojn post naskiĝo zebrido scipovas kuri kaj salti kaj do gardi sin kontraŭ rabobestoj.
En kelkaj landoj oni nomas zebro ankaŭ la striojn sur ŝoseo, kiuj indikas piediran transirejon - lokon, kie piedirantoj rajtas transiri la ŝoseon de unu trotuaro al la kontraŭa.
Referencoj |
↑ Angolaj mopanearoj, Etoŝa-salebenaĵaj halofitaroj, Zambezaj inunditaj herbejoj
↑ Kaoko-Dezerto

Grevia zebro

Ĉapmanaj zebroj