Magneta konstanto




Magneta konstanto (aŭ magneta permeablo, aŭ ankoraŭ permeableco de vakuo) estas koeficiento μ0 en leĝo de magneta interago (forta leĝo de Ampère) kaj ekvacioj de Maxwell, ĝi valoras:


μ0 = 4π 10−7 H/m = 4π 10−7 N/A2= 4π 10−7 V·s/(A·m) ≈ 1,2566×10−6H/m = 1,2566×10−6N/A2 .


La magneta forto Fm de unu drato sur la alia drato de longo L en la vakuo de libera spaco estas (se la longo estas sufiĉe granda por malatenti efikojn je finoj de la dratoj):


Fm=μ0I2L2πr ,{displaystyle F_{mathrm {m} }=mu _{0}{frac {I^{2}L}{2pi r}} ,}

kie I estas la elektra kurento kun sama direkto en ĉiu drato,



r estas distanco inter la dratoj.

Tiel la forto estas altira forto de la dratoj inter ili; ĉi tiu formulo estas speciala okazo de la leĝo de magneta interago.


Konsiderante maldikajn dratojn kies distanco inter ili estas 1 metro, la ampero, mezurunuo de elektra kurento, estas difinita kiel la kurento, kiu kreas forton de 2x10−7neŭtono je metro. De tio, la valoro de la magneta konstanto estas precize "difinita":



μ0=4π×10−7(N/A2)≈1.2566370614⋯×10−6(N/A2){displaystyle mu _{0}=4pi times 10^{-7}({rm {{N/A^{2}})approx 1.2566370614cdots times 10^{-6}({rm {{N/A^{2}})}}}}}[1][2].


Referencoj |





  1. Magnetic constant (Magneta konstanto). 2006 CODATA recommended values. NIST. Alirita 2007-08-08.


  2. CODATA Recommended Values of the Fundamental Physical Constants: 2006 (Rekomendataj valoroj pri fizikaj konstantoj). Committee on Data for Science and Technology (CODATA): vidu tabelon 1. NIST.




Vidu ankaŭ |



  • Magneta permeableco

  • Lorenca forto

  • Ampera forta leĝo

  • Kampo (magneto)




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg