Kropo




Kropo (ingluvies) estas la glandoriĉa flanka poŝo de la ezofago, servanta por provizora konservo de la nutraĵo (ringvermoj, krustuloj, insektoj, birdoj) kaj preparado al digestado (abeloj, birdoj).



  • Ĝi estas ne okulfrape distingebla ĉe multaj fiŝomanĝantaj birdoj (ardeo, mevo).

  • Ĝi estas forte distingebla ĉe la anserenoj, kokobirdoj (Gallinoformes), papagoj.


La kropo havas gravan rolon ĉe la ido-prizorgo de la kolombedoj, ĉar la epiteliaj ĉeloj degeneras al kazeosimila, grasa materialo al la t.n. kropolakto, per kiu ili nutras la idojn.


vidu



  • kropŝtopado de anseroj

  • postkropo




Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)