Dua Vatikana koncilio




La Dua Vatikana Koncilio estis la 21-a ekumena koncilio de la katolika eklezio (1963-1965) kaj unu el la plej gravaj.




Enhavo






  • 1 Preparoj kaj paso


  • 2 Dokumentoj


    • 2.1 Unua sesio


    • 2.2 Dua sesio


    • 2.3 Tria sesio


    • 2.4 Kvara sesio




  • 3 Partoprenantoj


  • 4 Kritiko





Preparoj kaj paso |


La koncilio estis kunvokita de papo Johano la 23-a je la 25-a de januaro 1959. La oficialan kunvokon sekvis tri jaroj da laboro, dum kiuj prepara komisiono konsultis ĉiujn katolikajn episkopojn kaj difinis la temojn traktotajn dum la plenkunsidoj de la koncilio.


Johano la 23-a oficiale malfermis la Duan Vatikanan Koncilion la 11-an de oktobro 1963 en la Vatikana Baziliko.


Post la morto de Johano la 23-a lia posteulo Paŭlo la 6-a daŭrigis la koncilion. Ĝi dividiĝis en naŭ sesiojn kaj kvar periodojn kaj finiĝis la 7-an de decembro 1965. Ĝi promulgis 16 dokumentojn: kvar konstituciojn, tri deklarojn kaj naŭ dekretojn.


La koncilio subtenis la liberecon de religio kaj la dialogon kun anoj de aliaj fidoj. Jam laŭ la kunvoko ĝi estis "paŝtista" koncilio; tio signifas, ke ĝia celo ne estis difini dogmojn aŭ kondamni herezaĵojn. Unu el ĝiaj agoj estis reformo de la liturgio, per kiu ĝi interalie reduktis la signifon kaj uzon de la latina lingvo en liturgio. Tamen dum ĉi tiu koncilio mem ĉio ankoraŭ faritis en la latina lingvo; unu oficiala spertulo pri lingvaj demandoj estis Karl Egger. Ĝi kompetigis la decidojn de la Unua Vatikana Koncilio (1868 ĝis 1870) precipe rilate al la rilato inter la papo kaj la episkopoj en la eklezio.



Dokumentoj |


La koncilio formulis, decidis kaj promulgis jenajn 16 dokumentojn:



Unua sesio |


La unua sesio (11-a de oktobro ĝis 8-a de decembro 1962) ne promulgis dokumentojn.



Dua sesio |


La dua sesio (29-a de septembro ĝis 4-a de decembro 1963) promulgis jenajn dokumentojn:




  • Sacrosanctum Concilium: konstitucio pri la sankta liturgio; 22-a de novembro 1963


  • Inter Mirifica: dekreto pri sociaj komunikiloj; 4-a de decembro 1963



Tria sesio |


La tria sesio (14-a de septembro ĝis 21-a de novembro 1964) promulgis jenajn dokumentojn:




  • Lumen Gentium: Konstitucio pri la eklezio; 21-a de novembro 1964


  • Unitatis Redintegratio: dekreto pri ekumenismo; 21-a de novembro 1964


  • Orientalium Ecclesiarum: dekreto pri la orientaj katolikaj eklezioj; 21-a de novembro 1964



Kvara sesio |


El la kvara sesio (14-a de septembro ĝis 8-a de decembro 1965) rezultis jenaj dokumentoj:




  • Perfectae Caritatis: dekreto pri adeekvata modernigo de la ordena vivo; 28-a de oktobro 1965


  • Nostra Aetate: deklaro pri la rilato de la eklezio al la nekristanaj religioj; 28-a de oktobro 1965


  • Optatam Totius: dekreto pri la eduko de pastroj; 28-a de oktobro 1965


  • Dei Verbum: konstitucio pri la dia revelacio; 18-a de novembro 1965


  • Apostolicam Actuositatem: dekreto pri laika apostoleco; 18-a de novembro 1965


  • Christus Dominus: dekreto pri la paŝtista tasko de episkopoj en la eklezio; 28-a de oktobro 1965


  • Presbyterorum Ordinis: dekreto pri deĵoro kaj vivo de pastroj; 7-a de decembro 1965


  • Gravissimum Educationis: deklaro pri kristana eduko; 7-a de decembro 1965


  • Ad Gentes: dekreto pri la misia agado de la eklezio; 7-a de decembro 1965


  • Dignitatis Humanae: deklaro pri libereco de religio; 7-a de decembro 1965


  • Gaudium et Spes: paŝtista konstitucio pri la eklezio en la nuna mondo; 7-a de decembro 1965



Partoprenantoj |


Ĉiuj ne-rom-katolikaj kristanaj eklezioj estis reprezentataj ĉe la koncilio per observantoj; kelkaj malgrandaj eklezioj tiucele grupiĝis. Nura escepto estis la ortodoksa eklezio. La rus-ortodoksa eklezio sendis observanton, kvankam la Ekumena Patriarkejo en Istanbulo antaŭe anoncis, ke ĉiuj ortodoksaj eklezioj decidis ne sendi observantojn.


Sume estis 3.044 partoprenantoj, inter ili ankaŭ la postaj papoj Paŭlo la 6-a, sub kies gvidado la koncilio finiĝis, Johano Paŭlo la 1-a, Johano Paŭlo la 2-a kaj Benedikto la 16-a.



Kritiko |


Progresmaj kristanoj, sed ankaŭ nekristanoj ofte kritikis la limigitecon de reformoj deciditaj de la koncilio, kiu ekzemple ne tuŝis la demandojn de pastra edzeco, virina pastreco, eksedziĝo, samseksemo.


La italo Giorgio Gaber verkis satiran kanton pri la koncilio: "E la chiesa si rinnova" ("Kaj la eklezio renoviĝas").









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg