Elektra impedanco




Elektra impedanco aŭ pli simple impedanco estas mezuro de la kontraŭo al sinusoida elektra kurento. La koncepto de elektra impedanco ĝeneraligas la leĝon de Omo en AK-cirkvita analizo. Malsame al elektra rezistanco, la impedanco de elektra cirkvito povas esti kompleksa nombro. Oliver Heaviside kreis la terminon impedanco en Julio 1886.




Enhavo






  • 1 AK Stabila Stato


  • 2 Difino de impedanco


  • 3 Impedanco de rezistilo


  • 4 Impedanco de kondensilo


  • 5 Impedanco de induktilo


  • 6 Reaktanco


  • 7 Cirkvitoj kun ĝeneralaj fontoj


  • 8 Magnitudo kaj fazo de Impedanco


  • 9 Pinta vektoro kontraŭ rms vektoro


  • 10 Pariĝaj impedancoj


  • 11 Inversaj kvantoj


  • 12 Akustika impedanco


  • 13 Datum-transiga impedanco


  • 14 Vidu ankaŭ





AK Stabila Stato |


Ĝenerale, la solvoj por la tensioj kaj la kurentoj en cirkvito entenante rezistilojn, kondensilojn, kaj induktilojn (mallonge, ĉiuj linearaj konduktantaj komponantoj) estas solvoj al lineara ordinara diferenciala ekvacio. Povas montriĝi ke, se la tensio kaj/aŭ kurenta fonto en la cirkvito estas sinusoida kaj frekvence konstanta, la solvoj emas al formo nomata AK stabila stato. Tial ĉiuj tensioj kaj kurentoj en la cirkvito estas sinusoidaj kaj havas konstantajn pintajn amplitudojn, frekvencojn, kaj fazojn.


Lasu v(t) esti sinusoida funkcio de tempo kun konstanta pinta amplitudo Vp{displaystyle V_{mathrm {p} }}, konstanta frekvenco f, kaj konstanta fazo, ϕ{displaystyle phi }.


Por simpligi notacion, kutime oni kalkulas kun angula rapideco (en radianoj per sekundo) anstataŭ frekvenco:


ω=2πf{displaystyle omega =2pi f}

La funkcio v(t) povas skribiĝi kiel


v(t)=Vpcos(ωt+ϕ)=ℜ(Vpejωtejϕ){displaystyle v(t)=V_{mathrm {p} }cosleft(omega t+phi right)=Re left(V_{mathrm {p} }e^{jomega t}e^{jphi }right)}

kie j{displaystyle j} reprezentas la imaginaran unuon (1{displaystyle {sqrt {-1}}}) kaj (Z){displaystyle Re (Z)} signifas la reela parto de la kompleksa nombro z.


Nun, lasu la kompleksan nombron V esti donita de:


V=Vpejϕ{displaystyle V=V_{mathrm {p} }e^{jphi },}

V nomiĝas la vektora reprezentado de v(t). V estas konstanta kompleksa nombro. Por cirkvito en AK stabila stato, ĉiuj tensioj kaj kurentoj en la cirkvito havas vektoran reprezentaĵon kondiĉe, ke ĉiuj fontoj havas la saman frekvencon. Tio estas, ĉiuj tensioj kaj kurentoj povas esti reprezentataj de la konstanta kompleksa nombro.


Por RK-cirkvita analizo, ĉiu tensio kaj kurento estas reprezentata de konstanta reela nombro. Tiel, estas bonsence supozi, ke la reguloj disvolvitaj por RK-cirkvita analizo povas esti uzataj por AK-cirkvita analizo per uzado de kompleksaj nombroj anstataŭ reelaj nombroj.



Difino de impedanco |


La impedanco de cirkvita elemento difiniĝas kiel la kvociento de la vektora tensio trans la elemento per la vektora kurento tra la elemento:


ZR=VrIr{displaystyle Z_{R}={frac {V_{r}}{I_{r}}}}

Estas notinde ke kvankam Z estas kvociento de du vektoroj, Z mem ne estas vektoro. Tio signifas ke Z ne asociiĝas kun iu sinusoida funkcio de tempo.


Por RK-cirkvitoj, la rezistanco difiniĝas per la leĝo de Ohm kiel la kvociento de la RK-a tensio trans la rezistilo per la RK-a kurento tra la rezistilo:


R=VRIR{displaystyle R={frac {V_{R}}{I_{R}}}}

kie VR{displaystyle V_{R}} kaj IR{displaystyle I_{R}} supre estas RK-aj (konstantaj reelaj) kvantoj.


Ĝuste kiel la leĝo de Ohm ĝeneraliĝas al AK-aj cirkvitoj per la uzo de vektoroj, aliaj rezultoj de RK-cirkvita analizo, kiaj tensia dividado, kurenta dividado, teoremo de Thevenin, kaj teoremo de Norton ĝeneraliĝas al AK-aj cirkvitoj.



Impedanco de rezistilo |


Por rezistilo, oni havas la rilaton:


vR(t)iR(t)=R{displaystyle {frac {v_{R}left(tright)}{i_{R}left(tright)}}=R}

Tio estas, la kvociento de la tuja tensio per kurento asociata kun rezistilo estas la kvanto de RK-a rezistanco notita per R. Ĉar R estas konstanta kaj reela, sekvas ke se v(t) estas sinusoida, i(t) estas ankaŭ sinusoida kun la sama frekvenco kaj fazo. Tiel, ni havas, ke la impedanco de rezistilo egalas al R:



Zrezistilo=VrIr{displaystyle Z_{mathrm {rezistilo} }={frac {V_{r}}{I_{r}}}} =R{displaystyle =R,}


Impedanco de kondensilo |


Por kondensilo (kondensatoro), oni havas la rilaton:


iC(t)=CdvC(t)dt{displaystyle i_{C}(t)=C{frac {dv_{C}(t)}{dt}}}

Nun, lasu ke


vC(t)=Vpsin(ωt){displaystyle v_{C}(t)=V_{p}sinleft(omega tright)}

Sekvas ke,


dvC(t)dt=ωVpcos(ωt){displaystyle {frac {dv_{C}(t)}{dt}}=omega V_{p}cosleft(omega tright)}

Uzante vektoran notadon kaj la supran rezulton, oni skribas la unuan ekvacion kiel:


Ic=jωCVc{displaystyle I_{c}=jomega CV_{c},}

Sekve la impedanco de kondensilo estas:


Zkondensilo=VcIc=1jωC{displaystyle Z_{mathrm {kondensilo} }={frac {V_{c}}{I_{c}}}={frac {1}{jomega C}}}


Impedanco de induktilo |


Por induktilo, oni havas la rilaton:


vL(t)=LdiL(t)dt{displaystyle v_{L}(t)=L{frac {di_{L}(t)}{dt}}}

Nun, lasu ke


iL(t)=Ipsin(ωt){displaystyle i_{L}(t)=I_{p}sinleft(omega tright)}

Sekvas ke,


diL(t)dt=ωIpcos(ωt){displaystyle {frac {di_{L}(t)}{dt}}=omega I_{p}cosleft(omega tright)}

Uzante vektoran notadon kaj la supran rezulton, oni skribas la unuan ekvacion kiel:


VlL=jωIl{displaystyle {frac {V_{l}}{L}}=jomega I_{l},}

Sekve la impedanco de kondensilo estas:


Zinduktilo=VlIl=jωL.{displaystyle Z_{mathrm {induktilo} }={frac {V_{l}}{I_{l}}}=jomega L,.}


Reaktanco |


Estas grave noti, ke la impedanco de kondensilo aŭ induktilo estas funkcio de la frekvenco f  kaj estas imaginara kvanto; tamen ĝi estas certe reala fizika fenomeno rilatanta la ŝanĝon de fazo inter tensia kaj kurenta vektoroj pro la ekzisto de kondensilo aŭ induktilo. Pli frue estis montrite, ke la impedanco de rezistilo estas konstanta kaj reela, alivorte rezistilo ne kaŭzas fazan ŝanĝon inter tensio kaj kurento kiel faras kondensilo kaj induktilo. Kiam rezistiloj, kondensiloj, kaj induktiloj kombiniĝas en AK-a cirkvito, la impedanco de la individuaj komponantoj povas kombiniĝi en la sama maniero kiel la rezistancoj kombiniĝas en RK-a cirkvito. La rezulta ekvivalenta impedanco estas ĝenerale kompleksa kvanto. Tio estas, la ekvivalenta impedanco havas reelan parton kaj imaginaran parton. La reela parto notiĝas kiel R kaj la imaginara parto notiĝas kiel X. Tiel:


Zeq=Req+jXeq{displaystyle Z_{mathrm {eq} }=R_{mathrm {eq} }+jX_{mathrm {eq} },}

Req{displaystyle R_{mathrm {eq} }} nomiĝas la rezistanca parto de impedanco dum Xeq{displaystyle X_{mathrm {eq} }} nomiĝas la reaktanca parto de impedanco. Estas kutime nomi kondensilon aŭ induktilon reaktanco aŭ reaktancan komponanton (cirkvita elemento). Aldone, la impedanco de kondensilo estas negative imaginara, dum la impedanco de induktilo estas pozitive imaginara. Tiel kapacita reaktanco signifas negativan reaktancon, dum indukta reaktanco signifas pozitivan reaktancon.


Reakcia (aŭ reaktanca) komponanto distingiĝas de la fakto, ke la sinusoida tensio trans la komponanto estas en kvadraturo kun la sinusoida kurento tra la komponanto. Tio implicas, ke la komponanto alterne ensorbas energion de la cirkvito kaj poste desorbas, aŭ redonas, energion al la cirkvito. Tio signifas, malsame al rezistanco, ke reaktanco ne disipas povumon.


Estas instrue determini la valoron de kapacita reaktanco ĉe frekvencaj ekstremoj. Dum la frekvenco alproksimiĝas al nulo, la kapacita reaktanco kreskiĝas sen limo tiel ke kondensilo alproksimiĝas al malferma cirkvito por tre malaltferkvencaj sinusoidaj fontoj. Dum la frekvenco pliiĝas, la kapacita reaktanco alproksimiĝas al nulo tiel, ke kapacitilo alproksimiĝas al kurta cirkvito por tre altfrekvenca sinusoida fonto.


Konverse, la indukta reaktanco alproksimiĝas al nulo dum la frekvenco alproksimiĝas al nulo, tiel ke la induktilo alproksimiĝas al kurta cirkvito por tre malaltfrekvenca sinusoida fonto. Dum la frekvenco pliiĝas, la indukta reaktanco pliiĝas, tiel ke induktilo alproksimiĝas al malferma cirkvito por tre altfrekvenca sinusoida fonto.



Cirkvitoj kun ĝeneralaj fontoj |



Magnitudo kaj fazo de Impedanco |



Pinta vektoro kontraŭ rms vektoro |



Pariĝaj impedancoj |



Inversaj kvantoj |



Akustika impedanco |



Datum-transiga impedanco |



Vidu ankaŭ |


  • Elektra impedanco de Planck



Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg