Kaburbo




Koordinatoj: 33°55′31″S 18°25′26″E  /  33.92528°S, 18.42389°O / -33.92528; 18.42389 (Kaburbo)


































































































Kaburbo

afrikanse Kaapstad, kose Isixeko SaseKapa, angle Cape Town
urbo

Cape Town N2.jpg

Ŝoseo N2, pli konata ankaŭ kiel Okcidenta bulvardo





Coat of arms of Cape Town, South Africa.jpg

Blazono


Ŝtato

Sud-Afriko Sud-Afriko
Duoninsulo

Kaburba duoninsulo

Provinco

Okcidenta Kablando

Distrikto

Kaburbo
Municipo

Urbo Kaburbo

Monto

Tabla monto

Situo
Kaburbo
 - koordinatoj

33°55′31″S 18°25′26″E  /  33.92528°S, 18.42389°O / -33.92528; 18.42389 (Kaburbo)
Plej alta punkto

 - alteco
1 590,4 m s. m.
Plej malalta punkto

 - alteco
0 m s. m.

Areo
2 454,72 km² (245 472 ha)

Loĝantaro
3 497 097
Denseco

1 424,64 loĝ./km²

Fondo

1652

Horzono

ST (UTC+2)
Poŝtkodo
8000
Telefona antaŭkodo
+27 (0)21




Situo kadre de Sud-Afriko

ButtonRed.svg


Situo kadre de Sud-Afriko





Mapo de metropola regiono Kaburbo


Mapo de metropola regiono Kaburbo





Situo kadre de Afriko

ButtonRed.svg


Situo kadre de Afriko



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Cape Town

Retpaĝo: www.capetown.gov.za




Urbestrejo de Kaburbo


Kaburbo (angle Cape Town [kejp taŭn], afrikanse Kaapstad [ka:pstat], kose Isixeko SaseKapa [sasekapa]) estas sidejo de la parlamento de la Respubliko Sud-Afriko (ĉefurbo: Pretorio) kaj la tria plej granda urbo de la lando (post Johanesburgo kaj Durbano). Ĝi estas ĉefurbo de la provinco Okcidenta Kablando.


Kaburbo estas fama pro sia Tablomonto, la plej granda monto kun la karakteriza plata supro.


La maro ĉirkaŭ Kaburbo estas maltrankvila kaj pro tio la kabo kiu donas ĝian nomon al la urbo estis origine nomata "Kabo de la Ŝtormoj". La portugala reĝo renomis ĝin "Bonespera Kabo", pro tio ke ĝi estis grava por la vojo al Hindio, la celo de la portugalaj ekspedicioj.


En la distrikto Kaburbo krom la urbo mem situas ankaŭ interalie pluraj antaŭurboj, kiuj en la tempo de apartismo estis dediĉitaj por neblankhaŭtaj afrikanoj. Inter ili aparte menciindas Kajeliĉa kaj Langa ĉe Kaburbo.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Loĝantaro


  • 4 Klimato


  • 5 Vidindaĵoj


  • 6 Ĝemelurboj


  • 7 Esperanto en Kaburbo


  • 8 Vidu ankaŭ


  • 9 Referencoj





Geografio |



  • Mondoregiono: Suda Afriko

  • Lando: Sud-Afriko


  • Provinco: Okcidenta Kablando


  • Distrikto: Kaburbo

  • Urbo: Kaburbo


Kaburbo situas ĉe latitudo 33.55° S (proks. same kiel Sidnejo kaj Bonaero kaj egalrange al Kasablanko aŭ Los Angeles en la Norda Hemisfero) and longitude 18.25° E (oriento). Tablomonto, kun ties preskaŭ vertikalaj klifoj kaj ebena montopinto ĉirkaŭ 1 000 m alta, kaj kun la montopintoj Devil's Peak (diabla pinto) kaj Lion's Head (leona kapo) aliflanke, kune formas rimarkindan montofonon kiu ĉirkaŭas la centran areon de Kaburbo, la tielnomatan City Bowl (urba bovlo). Fajna strio de nuboj, konata populare kiel la "tablecloth" (tablo-tuko), foje formiĝas montopinte. Je tuja sudo, la Kaba Duoninsulo estas elstara montospino eniranta ĉirkaŭ 40 km suden en la Atlantika Oceano kaj finiĝanta ĉe Cape Point (kabopinto). Estas ĉirkaŭ 70 montopintoj super 300 m ene de la oficialaj limoj de Kaburbo. Multaj el la ĉirkaŭurboj troviĝas en la granda ebenaĵo nomata Cape Flats, kiu etendiĝas ĉirkaŭ 50 km orienten kaj kunigas la duoninsulon al la kontinento. Cape Flats situas sur tio, kio estas konata kiel marebeno, konsistanta ĉefe el sabla geologio kaj konfirmanta ke iam la Tablomonto estis mem insulo. La regiono de Kaburbo ĝenerale, kun sia mediteranea klimato, vasta marbordo, krutaj montoj, marbordaj ebenaĵoj, internaj valoj kaj duondezertaj bordoj, havas multon komunan kun Suda Kalifornio.



Historio |


Oni trovis homajn restaĵojn el la urba areo datitajn de antaŭ 15 000 ĝis 12 000 jaroj.[1] Oni scias malmulton pri la historio de la unuaj loĝantoj de la regiono, ĉar ne estae verkita historio el la epoko ĝis kiam ĝin unuafoje menciis portugala esploristo Bartolomeu Dias en 1486. Vasco da Gama registris vidaĵon de la Kabo Bona Espero en 1497. Fine de la 16a jarcento, portugalaj, francaj, danaj, nederlandaj kaj anglaj ŝipoj regule haltis ĉe la Tabla Golfo survoje al Hindio. Ili komercis tabakon, kupron kaj feron kun la Kojoj interŝanĝe kontraŭ freŝa viando.


Kaburbo estas la plej malnova urbo de Sud-Afiko. La unuaj eŭropanoj estis portugaloj, kiujn sekvis ŝipistoj de Nederlando. Jan van Riebeeck (nederlandano) fondis Kaburbon je la 6-a de aprilo de la jaro 1652 kun aliaj dungitoj de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio (en nederlanda Verenigde Oost-indische Compagnie, VOC), kiuj estis senditaj al la Kabo por starigi stacion por ŝipoj veturantaj al la Nederlanda Hindio (nuna Indonezio), kaj la Fortikaĵon de Goede Hoop (poste anstataŭita de la Kastelo de Bona Espero). La setlejo kreskis malrapide dum tiu periodo, ĉar malfacilis trovi taŭgan laborforton. Tiu labormanko emigis la aŭtoritatojn al importado de sklavoj el Indonezio kaj Madagaskaro. Multaj el tiuj iĝis prauloj de la unuaj komunumoj de kabkoloruloj.[2][3] Dum la regado de Van Riebeeck kaj liaj posteuloj kiel komandantoj kaj poste guberniestroj de la Kabo, impona gamo de utilaj plantoj estis enmetitaj en la areon – tiel ŝanĝante la naturan medion porĉiame. Kelkaj el tiuj, kiaj vinberoj, cerealoj, nuksoj, terpomoj, pomoj kaj citronoj, havis gravan kaj dauran influon al la socioj kaj ekonomioj de la regiono.[4]


La angloj en 1806 akiris la gravan urbon. Inter 1870-1900 la urbo prosperis.



Loĝantaro |









































































Lingvo
Loĝantaro
%
Afrikansa 1 198 990 41.44%
Kosa 831 608 28.74%
Angla 808 609 27.95%
Suda sota 19 207 0.66%
Alio 16 245 0.56%
Zulua 7 329 0.25%
Cvana 4 137 0.14%
Ndebela 1 827 0.06%
Norda sota 1 451 0.05%
Conga 1 448 0.05%
Svazia 1 388 0.05%
Vendaa 1 005 0.03%
Totalo 2 893 244 100%


Klimato |


Kaburbo havas mediteranean klimaton. Dum vintro (majo-septembro venas grandaj malvarmaj frontoj de Atlantiko kun pluvoj kaj ventoj. La temperaturo varias inter 7-17 °C. Jare pluvas pli ol 500 mm (precipe vintre). Dum somero novembro-marto estas varmo (26 °C) kaj sekeco. Temperaturoj de la oceanoj varias inter 10-22 °C.



Vidindaĵoj |


  • Rokostrando


Ĝemelurboj |




  • Germanio Aachen, Germanio


  • Tajlando Bankoko, Tajlando


  • Israelo Haifa, Izraelo


  • Ĉina Popola Respubliko Hangzhou, Ĉinio


  • Francio Nice, Francio


  • Rusio Sankt-Peterburgo, Rusio



Esperanto en Kaburbo |


En Kaburbo ekzistas Esperanto-klubo. Ĉirkaŭ 2012 laŭ iniciato de loka esperantisto Emile Malanda en ĝi aperis turisma fako nomata “Turismo en Afriko” (TurAfrik), kiu ofertas turismajn servojn al vizitantoj, inkluzive akcepton en flughaveno, enloĝiĝon en hoteloj, esperanto-ĉiĉeronadon, ktp. La servoj estas proponataj ne nur por Kaburbo, sed ankaŭ por la tuta Sud-Afriko. Aldonaj informoj kaj mendoj eblas per kontakto al retpoŝta adreso <turafrik@gmail.com> aŭ telefono +27718199899.[5]


Inter plej konataj esperantistoj de la urbo menciindas Magali Von Blottnitz.



Vidu ankaŭ |



  • Listo de milionurboj


  • Insulo Robben, en kiu Nelson Mandela estis enkarcerigita dum 27 jaroj






Referencoj |





  1. The Antiquity of man. SouthAfrica.info.


  2. Cape-Slavery-Heritage " Coloured People of the Western Cape have the most Diverse Ancestry in the World :: iBlog. Cape-slavery-heritage.iblog.co.za (1a Majo 2009). Alirita 17a Marto 2011.


  3. Slavery and early colonisation , South African History Online. Sahistory.org.za (22a Septembro 1927). Alirita 17a Marto 2011.


  4. Pooley, S. ‘Jan van Riebeeck as Pioneering Explorer and Conservator of Natural Resources at the Cape of Good Hope (1652–62),’ Environment and History 15 (2009): 3–33. doi 10.3197/096734009X404644


  5. Emile Malanda (2012). Sud-Afriko: Esperanto tra la turismo en KaburboSud-Afriko: Esperanto tra la turismo en Kaburbo (). Afrika Komisiono de UEA. Alirita 2012-09-01.











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg