Listo de svedaj esperantistoj
Vidu ankaŭ Ĝermolisto de svedaj esperantistoj
|
|
|
Lokaj agantoj en la frua 20-a-jarcento |
La Enciklopedio de Esperanto de 1934 skribas en la artikolo sur Svedujo: «Sed tiuj grandskale planitaj kaj efektivigitaj per- kaj por-Esperantaj agoj ĉiam devis sin bazi sur la intereso por Esperanto, kiun kreis la lokaj Esperanto-kluboj aŭ izolaj Esperantistoj. Svedlando havis kaj havas la favoron posedi grandan stabon da personoj, kiuj helpas la movadon. Ni menciu kelkajn lokojn kaj iliajn gvidantojn», kaj listas la subajn svedajn esperantistojn:
Bengtsfors: la ĉiam agema, fidela veterano C. Winberg postenis kun la verda standardo; Bladinge: F. Johansson; Borlänge: A. Vadfors instruis en sia lemejo, M. Jansson fervora apostolo, i-ino E. Bodén en la EI; Borås: O. Roesel fidela apoganto, G. Carlander instruanto-apoganto; Ekshärad: N. Anderwall, kiu krome multe propagandis inter la sveda pacifistaro; Enköping: gesinjoroj E. Holmström (poste en Västerås); Eskilstuna fidele propagandis A. Agren kaj E. Johansson; Fagersta: lerte gvidas S. Ceder; Falun: V. Bonde kaj G. Johansson lingve lertaj, E. Ström organizanto; Gävle: veteranoj A. Liljemark kaj A. K. Örn, kaj novaj propagandistoj Hedbom, G. Aström, G. Ahlstrand. Tiu laste nomita gvidis la porinstruistajn kursojn en 1930 kaj 1931 en Stokholmo kaj estis dum la nomitaj jaroj membro de la direkcio por SEI, en 1931 sekretario-sindiko de SEF. W. Wahlund en kriza tempo malavare monhelpis al la propagando.
Gotenburgo: E. Adamson, E. Ekström, T. Torbjar, O. Svantesson. Li estis ekde 1932 sekretario de Sveda Instruista Esperanto-Fako, organizis en 1931 SEGIS, kiu liveras Esperantajn novaĵojn al la sveda gazetaro. T. Torbjar lerte organizis Esperanto-kursojn kaj fariĝis 1932 prezidanto de Sveda Instruista Esperanto-Fako; li estas peranto de Internacia Pedagogia Revuo; Hällevik: H. Ysner; Helsingborg: sinjorino Ebb[a] Persson naskiĝinta Andersson, fidela lernantino de Backman, G. Henriksson, agema pri radio kaj turismo; Härnösand: gimnastikdirektoro E. Blomberg; Höganäs: Albin Johansson; Höör: Nils Olsson; Insjön: Ivar E. Karlsson lerta prezidanto; Jämjöslätt: kursgvidanto E. Österlind; Jönköping: ĵurnalistoj Knut Jensie kaj Ernst Juneby, veterano F. Skog; Katrineholm: B. Ortengren; Kil: H Nordling;
Kiruna: G. Otterfors kaj G. M. Bengtsson. La laste nomita kun vervo kaj lerto gvidis la Esperanto-movadon en Lapplando, aranĝis la grandajn kursojn de la eksterlandaj instruistoj Seppik kaj Ruus kaj entute estis la firma Esperanto-roko en Lapplando. Kristianstad: Nils Nordlund verkis multajn Esperanto-lernolibrojn; Kristinehamn: Hjärtstädt eldonis diversajn lernilojn. Landsbro: Helmer Engstrand; Linköping: fraŭlino Anna Gyllsdorff; Lugarn: U. Hultin, A. Malmkvist; Ludvika: F. Johansson instruas; Luleå: pioniris J. A. Brogren; Lund: J. Ek kaj Olle Olsson faris miraklojn.
Malmö: fidele laboras Otto A. Nilsson kaj la pioniro Erik Andersson; Harry Nilsson gvidas pri turismo. Munkedal: J. A. Hansson. Norrköping: lerte agadas Josef Pihlström, Sven Ragnar, O. Göransson, P. Skarp kaj fraŭlino Eva Tibbling; Rödeby: instruisto Fritiof Ahnfeldt, senlaca Esperanta pioniro de la provinco Blekinge. Nyberget ekster Smedjebacken: Stellan Engholm konata Esperanto-verkisto kaj lia edzino.
Stokholmo sin prezentis en la lastaj tempoj multaj novaj propagandistoj, se ni nomas ekz. Bernhard Eriksson, H. Nordkvist, Birger Gerdman, Sven Bohlin, Sam Owen Jansson, Sigv. Håkansson, Thedor Julin, H. Halldor, A. Larson, Hjalmar Lindstedt, Bengt Skantz, E. Malmkvist, N. Hedgren, Rudolf Pehrsson, Carl Ohlsson, sinjorino Eva Julin kaj fraŭlino Alfhild Svedmark, restas tamen multaj por nomi. Eksurbestro Carl Lindhagen faris laŭdindan laboron en la Parlamento; Sundsvall: C. W. Sjögren, Edvin Bjorkstrand kaj A. Hellbom. Svennevad: la instsuisto Linus Andren. Södertälje: Erik Grahn, Herman Leijon, instruistino Hanna Eriksson. Sölvesborg: fraŭlino Ella Nilson. Uddevalla: Einar Dahl.
Uppsala: Frits Lindén, Gösta Norling, Ernst Brink, Karl Söderberg kaj profesoro de finno-ugraj lingvoj Björn Collinder, unu el la plej lertaj lingvistoj nuntempaj, krome A. Palm. Visby: K. G. Andersson. Vingåker: instruisto Hjalmar Kihlberg. Västervik: Ernst Nordgren kaj proksime, en Ankarsrum, H. Nanning. Västerås: O. Dahrne. Ystad: Harald Skog (kiu verkis propagandaĵon, i. a. la unuan broŝuron kontraŭ Ido), Algot Jönsson. Örebro: fraŭlino Ruth Hallgen, Bernhard Lavén, Olle Persson, Sigurd Ekendahl kaj Erik Carlén.
«Krom la nomitaj ĉie tra la tuta lando multaj, multaj aliaj».