Boulder (Koloradio)
Boulder | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Retpaĝaro | www.bouldercolorado.gov [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 97 385 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 1 455 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 1′ N, 105° 18′ U40.019444444444-105.29277777778Koordinatoj: 40° 1′ N, 105° 18′ U [+] | ||
Alto | 1 655 m [+] | ||
Areo | 66,946357 km² ( 669 4.6 357 ha) [+] | ||
Horzono | UTC−07:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Boulder, Colorado [+] | |||
Boulder - prononco laŭ sistemo IFA boʊldər - estas la administra centro kaj la plej multe loĝata komunumo de samnoma distrikto Boulder, kaj la 11-a plej multe loĝata komunumo en la usona ŝtato Koloradio. Boulder situas ĉe la bazo de la montetoj de la Rokaj Montoj ĉe alto de 1 655 metroj super marnivelo. La urbo situas 40 kilometron nordokcidente de Denver.
La loĝantaro de la urbo estis 97 385 homoj laŭ la usona censo de 2010.
Boulder estas fama pro sia asocio kun la historio de konkero de la Sovaĝa Okcidento kaj por esti la hejmo de la ĉefa kampuso de la Universitato de Koloradio, la plej granda universitato de la ŝtato. La urbo ofte ricevas altajn rangojn en arto, sano, bonstato, kvalito de vivo kaj edukado.
famuloj |
Andrea Gibson, poetino kaj aktivisto
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retejo (angle)