Knutwil










































Knutwil




Blazono de Knutwil






Lago de Mauensee rigardo al Sankt-Erhard (komunumo Knutwil)


Kantono
Lucerno
Distrikto
Sursee

Koordinatoj 

47°11′59″N 8°4′20″O  /  47.19972°N, 8.07222°O / 47.19972; 8.07222 (Knutwil)Koordinatoj: 47°11′59″N 8°4′20″O  /  47.19972°N, 8.07222°O / 47.19972; 8.07222 (Knutwil)
Nombro de enloĝantoj
1697
Areo
9,78 km²
Alteco
541 m super marnivelo
Poŝtkodo
6212 Sankt-Erhard
6213 Knutwil

Komunumkodo
1089




Mapo de Knutwil









v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Knutwil estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1697 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.



Geografio |


La komunumo Knutwil situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Suro. La komunumo Knutwil konsistas el la partoj Bad Knutwil, Eriswil, Hitzligen, Knutwil-Dorf, Sankt-Erhard, Schaubern kaj Wolen. Sankt-Erhard situas ĉe la suda bordo de la Lago de Mauensee.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,74 km², de kiuj 20,0% estas kovritaj de arbaro, 69,0% servas por agrikulturo kaj 10,7% por setlado. [1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Knutwil limas en nordo al Triengen, en nordoriento al Büron, en oriento al Geuensee, en sudoriento al Sursee, en sudo al Mauensee, kaj en oriento al Dagmersellen.



Trafiko |


La stacidomo Knutwil-Sankt-Erhard situas for de la centro de Knutwil inter Mauensee kaj Sankt-Erhard. La vilaĝoj mem atingeblas per la buslinio de Sursee al Uffikon dumtage kaj dumnokte per laŭmenda buso. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2, kiu pasas tra la teritorio de la komunumo, troviĝas sudoriente en Sursee en dsitanco de 9 kilometroj.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Knutwil datiĝas el la jaro 1050 kiel Gnuthwilare.


Dum mezepoko la alta jurisdikcio apartenis al la Habsburgoj kaj la malalta al ties vasaloj, la senjoroj de Froburgo. Grafo Hartmann de Froburgo vendis en 1280 la privilegiojn de la Froburgoj al Markwart de Ifenthal, kiu ilin donacis en la sama jaro al la Abatejo de Zofingo. En la jaro 1407 la urbo Lucerno aĉetis la altan jurisdikcion de la Habsburgoj, kaj en la jaro 1579 Lucerno akiris en la kadro de tereninterŝango inter Berno kaj la Monaĥejo Sankt-Urbano ankaŭ la malaltan jurisdikcion. La urbo Lucerno tiam kreis la kamparvoktejon Knutwil, al kiu siatempe apartenis ankaŭ la hodiaŭa komunumo Mauensee. Per la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la lucernaj kamparvoktejoj estis dissovitaj. Dum kvin jaroj Knutwil nun apartenis al la helveta distrikto Sursee, kiu fariĝs en 1803 ofica distrikto de Kantono Lucerno.



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Profilo de la komunumo sur la kantona retejo



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Knutwil

  • Profilo de la komunumo sur la kantona retejo

  • Knutwil en la Historia Leksikono de Svislando














Distrikto Sursee
Coat of arms of Sursee.svg

Sursee (distrikto) kaj Lago de Sempach viditaj de Pilato.jpg


Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen
    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Knutwil




  • Popular posts from this blog

    Statuo de Libereco

    Tanganjiko

    Liste der Baudenkmäler in Enneberg