Büron










































Büron




Blazono de Büron



Kantono
Lucerno
Distrikto
Sursee

Koordinatoj 

47°12′48″N 8°5′41″O  /  47.21333°N, 8.09472°O / 47.21333; 8.09472 (Büron)Koordinatoj: 47°12′48″N 8°5′41″O  /  47.21333°N, 8.09472°O / 47.21333; 8.09472 (Büron)
Nombro de enloĝantoj
2124
Areo
5,37 km²
Alteco
511 m super marnivelo
Poŝtkodo
6233
Komunumkodo
1082




Mapo de Büron









v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Büron estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2124 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.



Geografio |


Büron situas ĉe la orienta bordo de la rivero Suro proksimume 6 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Sursee. Tra la vilaĝo fluas la rojo Weiherbach, kiu alfluas al Suro.


La komunuma teritorio etendiĝas sura areo de 5,36 km², de kiuj 16,5% estas kovritaj de arbaro, 67,0 servas por agrikulturo kaj 15,6 por setlado. [1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Büron limas en nordokcidento al Triengen, en nordoriento al Schlierbach, en sudoriento al Geuensee, kaj en sudokcidento al Knutwil.



Trafiko |


La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Sursee al Schöftland. Tra la komunumo pasas kantona ĉefvojo de Sursee al Araŭo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 troviĝas 6 kilometrojn sude en Sursee.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Büron datiĝas el la jaro 1130 kiel Burron. [2]


En la arbaro Gibelwald estis trovitaj tomboj de la Hallstatt-kulturo el la 1-a jarmilo a.K.. En Muracher oni trovis en la jaro 1942 la fundamentojn de romia biendomo.


Proksimume en la 12-a jarcento estis konstruita la Kastelo Büron, kiu estis la prasidejo de la Baronoj de Büron, kies idoj post fariĝis la Baronoj de Arburgo. En la jaro 1260 Ulriko de Arburgo donacis sian tutan havaĵon al la Abatejo Beromünster, kaj rericevis ĝi de ili kiel herda feŭdo. En la jaro 1455 Hermann de Rüssegg, la edzo de la lasta baronino de Arburgo, vendis la vilaĝon Büron al la urbo Lucerno, kiu atribuis ĝis la la kamparvoktejo Büron-Triengen. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 la komunumo apartenis al la helveta distrikto Sursee, kaj ek de 1803 al la distrikto Sursee de Kantono Lucerno.



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Profilo de la komunumo sur la kantona retejo


  2. Fonto: Walter Frey: Büron en Historia Leksikono de Svislando (16.2.2005)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Büron

  • Profilo de la komunumo sur la retejo de la kantono

  • Büron en la Historia Leksikono de Svislando














Distrikto Sursee
Coat of arms of Sursee.svg

Sursee (distrikto) kaj Lago de Sempach viditaj de Pilato.jpg


Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen
    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Büron




  • Popular posts from this blog

    Statuo de Libereco

    Tanganjiko

    Liste der Baudenkmäler in Enneberg