7-a de septembro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30





































































septembro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di







1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29
30

aranĝo de 2019
tagoj

La 7-a de septembro estas la 250-a tago de la jaro (la 251-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 115 tagoj restas. Estas urbo en Brazilo nomata Sete de Setembro (7-a de septembro, portugallingve).


Je la 7-a de septembro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 878: Papo Johano la 8-a kronigis en Troyes francan reĝon Ludoviko la 2-a


  • 1101: Reĝo de Jerusalemo Baldeno la 1-a venkis egiptan armeon


  • 1159: Aleksandro la 3-a iĝis papo, kunvokinta la Trian Lateranan koncilion


  • 1191: La tria krucmilito: venko de krucistoj super armeo de Saladin en batalo de Arsuf (Centra distrikto de Israelo)


  • 1303: Sendito de la reĝo de Francio Filipo la 4-a atakis papon Bonifaco la 8-a en kastelo Anagni en Italio, kidnapis lin kaj postulis demision


  • 1543: Franca-turka armeo finis sensukcesan sieĝon de Nico


  • 1652: Sur Tajvano eksplodis, sufokita post 4 tagoj, kontraŭnederlanda ribelo


  • 1677: Venko de moskva-kozaka armeo en batalo de Bużyn dum la unua rusa-turka milito


  • 1701: Anglio kaj Nederlando subskribis en Hago kontraŭfrancan aliancon kun germana imperiestro Leopoldo la 1-a


  • 1764: Pollando: Stanislao Aŭgusto Poniatowski ektroniĝis - la lasta pola reĝo


  • 1778: Francoj invadis britan Dominikon


  • 1812: Franca invado al Rusio: Napoleono Bonaparte venkis rusojn en la batalo de Borodino - kartvela princo Pjotr Bagration grave vundiĝis kaj mortis


  • 1818: Karolo la 14-a Johano kroniĝis kiel reĝo de Svedio-Norvegio


  • 1822: Brazilo sendependiĝis (de Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo) - Petro la 1-a proklamis la sendependecon


  • 1836: Imperiestro de Aŭstrio Ferdinando la 1-a kroniĝis en Prago kiel reĝo de Ĉeĥio


  • 1856: Moskva Kremlo: imperiestro de Rusa Imperio Aleksandro la 2-a kroniĝis en Katedralo de la Dormado


  • 1860: Unuiĝo de Italio: Giuseppe Garibaldi eniris Napolon


  • 1873: Emilio Castelar iĝis prezidento de la Unua Hispana Respubliko


  • 1888: Edith Eleanor McLean, kiu pesis 1106 gramojn ĉe la naskiĝo, estis la unua bebo konata de nomo, kiu travivis en kovilo


  • 1893: Itala sporta klubo Genoa fondiĝis


  • 1901: Ĉinio: subskribo de Pekina traktato, kiu finis la boksistan ribelon kontraŭ Alianco de la ok nacioj


  • 1907: Oceanvetura ŝipo RMS Lusitania eknavigis la unuan fojon - plurfoja akirinto de la blua vimplo, kies sinkigo fare de germana submarŝipo estis unu el kaŭzoj de la usona aliĝo al la una mondmilito flanke de Triopa Entento


  • Unua mondmilito:

    • 1916: Venko de bulgara armeo super la rumana-rusa en batalo de Dobriĉ



  • 1922: Laŭ decido de Saeima Banko de Latvio fondiĝis


  • 1923: Interpol - internacia organizo de krimo-polico establiĝis


  • 1927: Usona inventisto Philo Taylor Farnsworth pere de la unua tutelektronika televida sistemo transmisiis bildon


  • 1928: Pollando: en Gdynia malfermiĝis la unua transoceana linio al havenoj en Kanado kaj Usono


  • 1928: En Pollando komenciĝis prestiĝa voja bicikla konkurso – la 1-a Tour de Pologne


  • 1929: Teroristoj de Ukraina Militista Organizaĵo eksplodigis konstruaĵon de Orientaj Ekspozicioj en pola Lvovo


  • 1932: Ĉaka milito batalo de Boqueron (Granda Ĉako) komenciĝis


  • 1936: Tasmanio: en bestoĝardeno en Hobarto mortis la lasta tilacino


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: La sepa tago de la germana-pola milito (pli da eventoj): kapitulaco de Westerplatte post septaga akra batalo (pro manko de pafaĵprovizo), kiun 180 soldatoj defendis komande de majoro Henryk Sucharski kontraŭ atakoj de aero, maro kaj tero - el 3 mil atakantaj soldatoj de Wehrmacht pereis ĉirkaŭ 300, kaj de la polaj - 15 (postmorte ricevintaj Militan Krucon Virtuti Militari); dutaga batalo de Pułtusk finiĝis pro retiriĝo de polaj taĉmentoj; tritaga heroa Defendo de Wizna sub komando de kapitano Władysław Raginis komenciĝis - komparata kun batalo de la Termopiloj; konkero de Toruń, Wieliczka kaj Zgierz fare de Wehrmacht; germanaj aviadiloj terorisme atakis Łomża; kontraŭpolismo: ĉefo de sekureca polico Reinhard Heinrich deklaris, ke en Pollando devas esti murditaj nobeloj, klerikoj kaj judoj


    • Radiostacio BBC unuafoje disaŭdigis en la pola lingvo - vespere ambasadoro Edward Raczyński legis mesaĝon de la brita ĉefministro Neville Chamberlain al la pola nacio; kadre de brita mararmeo ekmilitis polaj destrojeroj: "Błyskawica", "Burza" kaj "Grom"; Francio decidis ne sendi aviadilojn al Pollando (al kiu kreditis 600 milionojn da frankoj) kaj ne bombi Germanion; Britanio kreditis Pollandon per 5 milionoj da britaj pundoj; Moskvo: Stalin dum interparolo kun ĝenerala sekretario de Komintern Georgi Dimitrov deklaris interalie: Pollando kiel faŝista ŝtato, premanta ukrainojn kaj belorusojn, devus esti likvidita; Berlino: dum konsilio ĉe Reinhard Heydrich oni decidis: 4. Por Pollando mi ne antaŭpensas kreon de la registaro, kiel por la Protektorato, sed establon de tute germana administracio (...). Gvidantaj socitavoloj devus esti laŭpove sendamaĝigitaj. La ceteraj, pli malaltaj socitavoloj ne ricevos specialajn lernejojn, sed restos iaforme premegitaj


    • 1940: En Poznań okazis publika manifestacio de germana loĝantaro kun Arthur Greiser, kiu raportis al Hitler: Führer. Tiu ĉi lando estas ne nur germana, sed ĝi ankaŭ estas nutrobazo de via nacio por ĉiam; Jasło: en loka malliberejo, destinita por 200 personoj, estas pli ol 700


    • Batalo de Anglio: potenca bombado de Londono kun partopreno de mil germanaj bombaviadiloj en kiu 450 personoj pereis kaj 1600 vundiĝis - polaj pilotoj de Skadro 303 dum kavaronhoro pafalterigis 16 germanajn aviadilojn; laŭ rumana-bulgara pakto en Craiova la suda Dobroĝo estis ligita al Bulgario; en Moskvo aperas dispono pri atribuo de soveta civitaneco al civitanoj de Litova Soveta Socialisma Respubliko, Latva Soveta Socialisma Respubliko kaj Estona Soveta Socialisma Respubliko


    • 1941: Ĉefepiskopo de Westminster kardinalo Arthur Hinsley en radia prediko diris: Pro Pollando ni devus aparte preĝi kaj Nun ĝi suferas eĉ pli ol heroa Belgio. La samaj tiranoj ekcelis konscian ekstermon de la pola kulturo kaj kredo, detruon de la vivo kaj libero de la tuta nacio; la unua pola meso okazis en franca preĝejo, unusola katolika en Moskvo, troviĝanta apud Lubjanka kun partopreno de generalo Władysław Anders, oficiroj kaj ĵusaj eksprizonigitoj


    • 1942: En Zdziłowice (proksime al Janów Lubelski) germanoj kaptis dum traserĉo ĉirkaŭ 150 personojn en la aĝo de 14 ĝis 40 jaroj, kiujn oni forveturigis al koncentrejo Majdanek - surloke ili pafmortigis 72 loĝantojn de juda nacieco; en Kolomeo polico pafmortigis ĉirkaŭ 300 judojn; gestapo en Lodzo pendumis 17 judojn de Pabianice kaj en Poznań oni gilotinis 6 personojn


    • 1943: Soldatoj de Pola Enlanda Armeo sukcese atencis kontraŭ Franz Bürkl, sadisma vickomandanto de Varsovia enketa malliberejo Pawiak, kiu kruele torturis kaj murdis malliberigitojn; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj bruligis en distrikto Miechów 900 tunojn da greno, destinita por Nazia Germanio


    • 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): ribelantoj perdas apudvistulan kvartalon Powiśle, kiu iĝis por germanoj la plej grava celo kontraŭ antaŭvidata estonta ofensivo de Ruĝa Armeo kaj samcele konkeras stratkruciĝon de Marszałkowska kaj Jerozolimskie (tie ĉi komencis pripafi strategian barikadon); forte sentiĝas manko de manĝaĵo; el etaj malsuprenĵetoj de aliancanaj aviadiloj pro vento nur du provizaĵoj estis prenitaj; Marian Seyda en depeŝo al Nacia Partio: Batalo de la registaro pri livero de armilaro (por Pola Enlanda Armeo) daŭris jam sep monatojn antaŭ eksplodo de la ribelo en Varsovio, sed estis paralizita de la suspektoj de britoj ke rezulte de inspiro de Sosnkowski la armilo estos uzita ne kontraŭ germanoj, sed kontraŭ sovetoj; Pola Ruĝa Kruco interparolas pri eksterurba evakuo de civiluloj; germanoj komencis en Praga, kvartalo de Varsovio, deportadon de pola loĝantaro; nokte de la 6-a/7-a Grupiĝo "Kampinos" likvidis segejon en distrikto Sochaczewski, bruligante ĝin post mortigo de pli ol 30 SS-manojn pro kio malebligis konstrigi ponton en Wyszogród


    • Istanbulo: "La Republique" en la artikolo Duoble heroa urbo skribis: Sendube Varsovio estas la plej heroa urbo de la nuna milito kaj estas pli granda simbolo de sindediĉo kaj heroeco, ol Verduno kaj Stalingrado. Verdun estis fortikaĵo. Stalingrado estis defendata de la tuta soveta armeo. Varsovio, simile al la jaro 1939, batalas sen armilaro kaj sen helpo. Ĝis forto konsistas en ties firmaj kaj senmorteblaj spiritaj valoroj; Radio Berlin: Powiśle estis purigita de polaj bandoj; Londono: lige al ordono de Supera Komandanto Kazimierz Sosnkowski el la 1-a de septembro "Evening Standard" publikigis karikaturon de la generalo surfone de ruinoj de Varsovio kaj grupo de batalantaj ribelantoj. Sur lia mantelo surskribo Political Ineptness (politika stultaĵo); Pacifika Oceano: japana ŝipo Shinyo Maru kun aliancaj militkaptitoj estis sinkigita de usona submarŝipo - 668 malliberuloj pereis, 82 travivis




  • 1949: Bundestag proklamis Federacian Respublikon Germanujo kun la ĉefurbo en Bonn


  • 1951: Germana Federacia Meritkruco fondiĝis


  • 1953: Nikita Ĥruŝĉov iĝis la unua sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio


  • 1961: João Belchior Marques Goulart iĝis prezidento de Brazilo


  • 1977: Usono kaj Panamo subskribis traktaton pri Panama Kanalo kaj ties estonteco


  • 1978: Mortiga atenco de KGB en Londono kontraŭ bulgara kontraŭkomunisto Georgi Markov


  • 1986: Desmond Tutu kiel la unua nigrulo iĝis ĉefepiskopo de sud-afrika Anglikana Komunio


  • 1987: Erich Honecker kiel la unua en historio gvidanto de Germana Demokratia Respubliko oficiale alvenis al Federacia Respubliko Germanujo


  • 1990: Konsilio de Urbo Krakovo voĉdonis pri revenigo de malnovaj nomoj de stratoj kaj urboplacoj


  • 1994: Sur Olimpika Nacia Sporta Stadiono okazis la unua ofciala matĉo de Ukraina nacia teamo de futbalo


  • 1996: Mortiga atenco kontraŭ muzikisto Tupac Shakur en Las Vegas


  • 1997: Testoflugo de la unua kaŝĉasaviadilo Lockheed Martin F-22 Raptor


  • 1998: Entrepreno Google fondiĝis - kreita de Larry Page


  • 2001: En Jos en Niĝerio eksplodis tritaga tumulto inter kristanoj kaj islamanoj, en kiu pereis ne malpli ol 915 personoj


  • 2004: Ŝtormo Ivan mortigis en Grenado 39 personojn


  • 2005: Rezulte de laŭvica referendumo Hosni Mubarak plu prezidentas en Egiptio


  • 2007: Papo Benedikto la 16-a komencis viziton en Aŭstrio


  • 2009: Rapidtrajna fervojo Shiphol - Antverpeno ekfunkciis inter Nederlando kaj Belgio


  • 2009: Prezidento de Grekio Karolos Papulias malfondis parlamenton


  • 2011: Aviadila kraŝo en Jaroslavl - glacihokea teamo pereis, 44 viktimoj, 1 travivis


  • 2012: 81 personoj pereis kaj 820 vundiĝis rezulte de tertremo en provinco Junano en Ĉinio


  • 2013: 18 personoj pereis kaj 20 vundiĝis en duobla bomba atenco en Mogadiŝo, la ĉefurbo de Somalio


  • 2013: Dum la sesio de Internacia Olimpika Komitato en Bonaero oni elektis Tokion mastro de la Somera Olimpiko 2020


  • 2017: Meksiko: tertremo en sudaj subŝtatoj de Meksiko Chiapas, Oaxaca kaj Tabasco mortigis ne malpli ol 60 homojn



Naskiĝoj |




  • 15: Vitelio, imperiestro de Romio en la Jaro de la kvar imperiestroj, el Flavia dinastio (m. 69)


  • 786: Saga, imperiestro de Japanio, poeto kaj kaligrafo (m. 842)


  • 1388: Giovanni Maria Visconti, princo de Milano (m. 1412)


  • 1524: Thomas Erastus, svisa protestanta teologo, profesoro pri medicino alkemiisto, opozicianto de Paracelsus (m. 1583)


  • 1533: Elizabeto la 1-a, reĝino de Anglio, lasta monarkino de la Tudora dinastio (m. 1603)


  • 1584: Thomas Erpenius, nederlanda orientalisto, leksikografo, hebreisto, tradukisto (m. 1624)


  • 1633: Catharina Regina von Greiffenberg, aŭstra poetino de baroko (m. 1694)


  • 1683: Maria Ana de Aŭstrio, aŭstra arkidukino, reĝino de Portugalio (m. 1754)


  • 1707: Georges-Louis Leclerc de Buffon, franca filozofo, naturalisto, matematikisto kaj kosmologo (m. 1788)


  • 1726: François-André Danican Philidor, franca ŝakisto, muzikisto kaj komponisto (m. 1795)


  • 1791: Giuseppe Gioacchino Belli, itala poeto, aŭtoro de la Romaj sonetoj (m. 1863)


  • 1805: Jan Józef Baranowski, pola nobelo, ekonomikisto, financisto, lingvisto, inĝeniero, inventisto pri rela transporto kaj kontado (m. 1888)


  • 1807: János Lenkey, hungara patrujdefendanta generalo (m. 1850)


  • 1829: August Kekulé, germana kemiisto, naturalisto, profesoro, kunkreinto de struktur-teorio de organikaj kombinaĵoj (m. 1888)


  • 1866: Tristan Bernard, franca romanisto, dramisto kaj humuristo (m. 1947)


  • 1870: Aleksandr Kuprin, rusa tatardevena verkisto pri sociaj moroj, rete legebla en esperanto (m. 1938)


  • 1887: Gopinath Kaviraj, barata sciencisto, filozofo kaj jogano verkanta sanskrite, bengale, angle kaj en hindi, adepto de Anandamaji Ma (m. 1976)


  • 1888: Benő Karácsony, rumania hungara verkisto, viktimo de koncentrejo (m. 1944)


  • 1895: Jacques Vaché, franca poeto, kreinto de superrealismo, sinmortiginto (m. 1919)


  • 1900: Ferenc Benedek, rumania hungara kuracisto, verkisto (m. 1944)


  • 1906: Edgár Balogh, hungara verkisto, redaktoro (m. 1996)


  • 1906: Gyula Klamár, hungara ĵurnalisto kaj gazetredaktoro (m. 1979)


  • 1909: Elia Kazan, usona grekdevena reĝisoro de Broadway (m. 2003)


  • 1911: Todor Ĵivkov, komunista gvidanto de Popola Respubliko Bulgario, kondamnita pro publika malversacio (m. 1998)


  • 1912: János Kun, rumania hungara ekonomikisto publikiginta en "Nia Epoko" (m. ?)


  • 1914: Lída Baarová, ĉeĥa aktorino (kune kun sia fratino Zorka Janů) (m. 2000)


  • 1914: James A. van Allen, usona fizikisto, malkovrinto de la zonoj de Van Allen (m. 2006)


  • 1923: Riccardo Picchio, itala lingvisto, slavisto (m. 2011)


  • 1926: Zoltán Rákosfalvy, rumania hungara kuracisto


  • 1930: István Kádár, rumania hungara matematikisto, instruisto (m. 1981)


  • 1930: Sonny Rollins, usona ĵazmuzikisto kaj saksofonisto


  • 1930: Baldueno la 1-a, kvina reĝo de la belgoj (m. 1993)


  • 1936: Buddy Holly, usona rokenrola pioniro (m. 1959)


  • 1939: László Udvardy, rumania hungara inĝeniero, lokhistoriisto, verkisto


  • 1956: Tadeusz Isakowicz-Zaleski, armendevena pola pastro, poeto, historiisto kaj publicisto memoriganta ukrainan genocidon de poloj


  • 1964: István Pintér D., rumania hungara publicisto, poeto


  • 1966: Lutz Heilmann, germana komunista politikisto, agento de Stasi


  • 1966: Gunda Niemann-Stirnemann, germana rapidsketistino, mondĉampionino, olimpikistino


  • 1973: Shannon Elizabeth, usona aktorino, modelulino kaj pokera ludistino


  • 1976: Radosław Pyffel, pola sociologo, ĵurnalisto, publicisto, ĉinologo


  • 1980: Nigar Camal, azerbajĝana kantistino, poliglotino


  • 1981: Petra Szőcs, hungara poetino, verkistino, tradukistino



Mortoj |




  • 1151: Gotfredo la 5-a, grafo de Anĵuo (n. 1113)


  • 1202: Guillaume aux Blanches Mains, franca kardinalo, ĉefepiskopo de Reims (n. 1135)


  • 1394: Adolfo la 3-a de Mark, germana episkopo de Monastero kaj ĉefepiskopo de Elektoepiskopujo Kolonjo (naskiĝis ĉirkaŭ 1334)


  • 1464: Frederiko la 2-a, saksia princo-elektisto (n. 1412)


  • 1566: Miklós Zrínyi, kroata nobelo, generalo en monarkio de Habsburgoj, nacia heroo de Kroatio kaj Hungario en batalo kontraŭ Otomana Imperio (n. 1508)


  • 1864: Gustav Friedrich von Hetsch, dana-germana arkitekto kaj pentristo, apartenanta al la dana Ora epoko (n. 1788)


  • 1871: Mehmed Emen (Ali paŝao), turka politikisto, diplomato, grandveziro (n. 1815)


  • 1873: Jules Verreaux, franca botanikisto kaj ornitologo (n. 1807)


  • 1881: Sidney Lanier, usona poeto kaj muzikisto (n. 1842)


  • 1899: Karolína Světlá, ĉeĥa verkistino, fratino de Sofie Podlipská (n. 1830)


  • 1902: Franz Wüllner, germana komponisto, dirigento kaj profesoro (n. 1832)


  • 1902: Enrique Gaspar y Rimbau, hispana diplomato kaj verkisto de zarzueloj (n. 1842)


  • 1907: Sully Prudhomme, franca poeto kaj unua premiito de la Premio Nobel de Literaturo (n. 1839)


  • 1910: William Holman Hunt, angla pentristo, kunfondinto de prarafaelisma frateco (n. 1827)


  • 1921: Hajni Kemény, hungara poetino, partopreninta literaturan salonon (n. 1901)


  • 1922: William Stewart Halsted, patro de usona kirurgio (n. 1852)


  • 1933: Edward Grey, brita politikisto, eksterafera ministro (n. 1862)


  • 1937: Bogdan Hutten-Czapski, pola grafo, politikisto, prezidanto de la pola Malta Ordeno, distingita per Granda Kruco de la Ordeno de Sankta Gregorio la Granda, parenco de Józef Czapski (n. 1851)


  • 1943: Franz Bürkl, germana SS-funkciulo en varsovia malliberejo Pawiak, kruela murdisto, ekzekutita laŭ verdikto de Pola Subtera Ŝtato (n. 1911)


  • 1949: José Clemente Orozco, meksika pentristo, konata de murpentraĵoj (n. 1883)


  • 1960: Wilhelm Pieck, prezidento de Germana Demokratia Respubliko (n. 1876)


  • 1961: Gyula Balázs, hungara kuracisto, toksologo (n. 1895)


  • 1962: Karen Blixen, dana verkistino konata de sia romano pri Kenjo (n. 1885)


  • 1967: Rex Stewart, usona ĵaza kornetisto (n. 1907)


  • 1968: Lucio Fontana, ital-argentina pentristo, skulptisto kaj ceramikisto (n. 1899)


  • 1978: Keith Moon, angla muzikisto, drumisto (n. 1946)


  • 1979: János Csiky, hungara kuracisto (n. 1892)


  • 1985: György Pólya, usona matematikisto hungardevena, kreinto de moderna heŭristiko (n. 1887)


  • 1986: István Csorvássy, hungara skulptisto (n. 1912)


  • 1990: Ahti Karjalainen, ĉefministro de Finnlando, membro de Finnlanda Centro, persona sekretario de Urho Kekkonen (n. 1923)


  • 1990: Ferenc Bencze, hungara teatra kaj filma aktoro (n. 1924)


  • 1991: Edwin Mattison McMillan, usona Nobelpremiita atomkerna fizikisto, malkovrinto de neptunio (n. 1907)


  • 1997: Mobutu Sese Seko, dikatatoro de Zairio (n. 1930)


  • 2004: Johan Hammond Rosbach, norvega Esperanto-verkisto, ĉefredaktoro de "Norvega Esperantisto", kunredaktoro de "Norda Prismo" (n. 1921)


  • 2008: Wendelin Schmidt-Dengler, aŭstra germanisto kaj literaturhistoriisto (n. 1942)


  • 2010: Atanas Sejkov, bulgara verkisto, ĵurnalisto, publicisto, fondinto de la Asocio de Sendependaj Bulgaraj Verkistoj, distingita de la Kongresa Biblioteko, esperantisto (n. 1928)


  • 2013: Doku Umarov, la lasta prezidento de Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio, fondinto de Kaŭkaza Emirlando, murdita (n. 1964)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Mozambiko: Venkotago


  • Nacia tago en Brazilo: tago de la sendependiĝo (1822)



Tagoj de semajno |


La 7-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.




  • 7-a de septembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio 7-a de septembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 7-a de septembro en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg