Teniso


















































Teniso

Aktuala monda unuulo Novak Đoković
Aktuala monda unuulo Novak Đoković

Disciplinoj
Duludo kaj kvarludo
Kulminaj konkursoj

Wimbledon
1877–

US Open
1881–

French Open
1891–

Australian Open
1905–

Olimpika turniro
1896–1924, 1988–
Internacia federacio

Nomo:

ITF (ITF)

Fondita:

1-an de marto 1913

TTT:

itftennis.com
Rilataj paĝoj

Kategorio:Teniso







v  d  r


Information icon.svg





Tenisrakedo kaj pilkoj.




Manpremo ĉe la reto post tenismatĉo.


Teniso estas rakedsporto, kutime ludata de du homoj, sed ankaŭ foje de kvar homoj (para teniso). Specifa para ludo estas la ambaŭseksa para ludo, kiam ĉiu teamo konsistas el unu viro kaj unu virino. Estas principe tri kategorioj de tenisejo, nome la gazona, malmola kaj batita terenoj.


Dumlude, la ludantoj ĉiam devas revenigi la pilkon per siaj rakedoj al kontraŭa kampo, provante samtempe malebligi tion al oponanto(j).




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Poentkalkulo


  • 3 Batoj


  • 4 Ludkampo


  • 5 Eksteraj ligiloj





Historio |


Franca prateniso nomiĝas Jeu de Paume (ludo per manplato) kaj ludiĝis en monaĥejkortoj kaj poste en pilkoludejoj sur oktangula kampo. Ludantoj ĵetis pilkon de unu flanko, batante ĝin super reto kontraŭ vando, kiu troviĝis laŭ ludkampo. Spektantoj sidis kontraŭavande. Linioj apartigis kampon en kvar 15 colojn (apenaŭ 40 centimetrojn) larĝajn je reto paralelajn striojn.


Anglo Sir Peter Breitenbach patentigis en jaro 1874 sian tenison, kiun li nomis Sphairistike kaj starigis regulojn. Ĝis nun uzata teniso kreiĝis, kun novaj reguloj unua teniskonkurse en Wimbledon (Londono) en julio 1877.



Poentkalkulo |


Tenisa matĉo konsistas el pluraj serioj, mem konsistantaj el pluraj ludoj. Gajniĝas matĉo, kiam gajniĝas du serioj (aŭ en kelkaj turniroj tri serioj).


Por gajni serion, oni bezonas gajni 6 aŭ 7 ludojn, depende de situacio: 6 ludoj sufiĉas por gajno de serio se kontraŭulo maksimume atingas kvar ludojn. Alikaze bezonatas sep ludoj. Tamen, se ludoj estas 6:6, decida ludo ne estas kutima ludo, sed speciala decidludo.


En ludo, gajniĝas poentoj per gajno de interbatoj. Ludanto gajnas interbaton, kiam oponanto ne sukcesas revenigi la pilkon en lian kampon. Nombriĝas ludpoentoj per serio 0, 15, 30, 40 (ekzemple, se ludanto gajnis du interbatojn, li havas 30 poentojn). Gajniĝas ludo, se oni havas 40 poentojn kaj tiam gajnas sekvantan interbaton. Tamen, se la poentaro estas 40:40, tio nomiĝas egaleco aŭ "40 ambaŭe". Tiam ankoraŭ necesas du pliaj interbatoj por gajni ludon. Kiam ludanto gajnas unu interbaton post egaleco, diriĝas ke li avantaĝas. Post avantaĝo povas sekvi aŭ ludgajno, aŭ denove egaleco.



Batoj |



Ludkampo |




Dimensioj en futoj


Ortangula ludkampo apartiĝas per reto en du duonojn. Tuta ludkampo 78 futojn (23,77 metrojn) longas (ĉiu flanko, do 39 futojn = 11,89 metrojn longa). Larĝas por unuopa ludo 27 futojn (8,23 metroj), por parludo 36 futojn (10,97 metroj).
Ludkampo apartiĝas per linioj nomitaj bazlinioj (en:baselines) kaj flanklinioj (en:sidelines). Linioj estas ludkampa parto. Se la pilko tuŝas (eĉ se nur parte) linion, ĝi 'enas'.



Eksteraj ligiloj |



  • Retpaĝaro de la esperantlingva tenisrondo


  • Herba teniso (interalie en Esperanto)


  • Historio de Teniso (germanlingve)






  • Teniso en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Teniso en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • Teniso en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Teniso en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg