Nacia himno






Manuskripto de Wilhelmus (1570-aj j.)


Nacia himno ĝenerale estas patriota muzika komponaĵo, kiu laŭdas la hejmlandon, la historion, la tradiciojn aŭ la farojn de la nacio, aŭ estas alimaniere por ĝi grava. La himno povas esti aŭ oficiale agnoskita de la registaro, aŭ funkcias en sia rolo pro ĝenerala, tradicia interkonsento de la popolo. Plejparte la naciaj himnoj estas komponitaj en la stilo marŝa aŭ himna.




Enhavo






  • 1 Lingvoj


  • 2 Historio


  • 3 Himnoj de membroj de UN


  • 4 Himnoj de aliaj landoj kaj teritorioj


  • 5 Himnoj de dependaj teritorioj kaj regionoj


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Referencoj





Lingvoj |


Plej ofte la himnoj uzas la oficialan lingvon de la lando aŭ la lingvon plej popularan en ĝi. Ekzistas tamen esceptoj. La himno de Barato, Ĝana Gana Mana, havas tekston en la bengala lingvo forte influita de sanskrito. En landoj kun pli ol unu nacia lingvo povas esti pluraj lingvoversioj de la teksto. Ekzemple la Svisa psalmo havas kvar diversajn strofojn en la germana, franca, itala kaj romanĉa. O Canada havas du strofojn en la angla kaj franca. La nacia himno de Sud-Afriko estas unika pro tio, ke uzas kvin el dek unu oficialaj lingvoj de la lando en unu teksto.


Kelkaj himnoj estas sentekstaj. Marcha Real, la himno de multetna kaj multlingva Hispanio, malgraŭ diversaj proponoj plu ne havas tekston[1]. Kosovo decidis uzi neniun tekston en sia himno Eŭropo pro multetna karaktero de la lando[2]. Plej rimarkinda restas la eŭropa himno ĉar por eviti lingvajn problemojn, ankaŭ en tiu himno oni rezignis pri teksto. Pro tio la eŭropa himno ne havas oficialan tekston kaj do ne eblas kanti ĝin.



Historio |


Dum la 19a kaj 20a jarcentoj, kun la progreso de naciismoj, plej multaj landoj adoptis nacian himnon, kiu povas ekzisti apud aliaj komunaj patriotaj kantoj. Tamen kelkaj himnoj devenas de pli fruaj epokoj. La plej malnova himno estas Wilhelmus de Nederlando, verkita dum la okdekjara milito inter la jaroj 1568 kaj 1572 kaj oficialigita en 1932.


La nacia himno de Japanio, Kimi Ga Jo, havas la plej malnovan tekston verkitan en Heian-epoko (794-1185), tamen melodio por ĝi estis komponita en la 19-a jarcento. Male estis ĉe la nacia himno de Pakistano - por la melodio komponita en 1949 oni verkis la tekston nur en 1952, kaj intertempe la komponaĵo funkciis sentekste.[3].


God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon), la nacia himno de Britio kaj unu el du himnoj de Nov-Zelando, estis prezentita unuafoje en 1745 sub la titolo God Save the King (Dio Protektu la Reĝon).


En 1780 Danio elektis la unuan el siaj du himnoj, la reĝan himnon Kong Christian stod ved højen mast. Marseljezo estis verkita en 1972 kaj en 1795 iĝis la nacia himno de Francio.


Ee Mungu Nguvu Yetu, la himno de Kenjo, estas unu el la unuaj komisiitaj naciaj himnoj. Verkis ĝin Kenia Himna Komisiono en 1963 por servi kiel la nacia himno post la sendependiĝo de Britio.



Himnoj de membroj de UN |


Ĉi tiu listo prezentas himnojn de la membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj[4]. Por aliaj teritorioj vidu malsupre.












































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































Lando
Titolo de la himno

Flago-de-Afganio.svg Afganio

Millī Surūd (Nacia Himno)

Flago-de-Albanio.svg Albanio

Hymni i flamurit (Himno al la flago)

Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio

Kassaman (Ni ĵuras)

Flago-de-Andoro.svg Andoro

El Gran Carlemany (La granda Karolo la Granda)

Flago-de-Angolo.svg Angolo

Angola Avante (Antaŭen Angolo)

Flago-de-Antigvo-Barbudo.svg Antigvo kaj Barbudo

Fair Antigua, We Salute Thee (Justa Antigvo, ni salutas vin)

Flago-de-Argentino.svg Argentino

Himno Nacional Argentino (Nacia himno de Argentino)

Flago-de-Armenio.svg Armenio

Mer Hayreniq (Nia Patrujo)

Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio

Advance Australia Fair (Antaŭeniru Bel-Aŭstralio)

Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio

Land der Berge, Land am Strome (Montara lando, tero sur rivero)

Flago-de-Azerbajĝano.svg Azerbajĝano

Azərbaycan marşı (Marŝo de Azerbajĝano)

Flago-de-la-Bahamoj.svg Bahamoj

March On, Bahamaland (Marŝu Plu, Bahama Lando)

Flago-de-Barejno.svg Barejno

Bahrainona (Nia Barejno)

Flago-de-Bangladeŝo.svg Bangladeŝo

Amar Shonar Bangla (Mia ora Bengalo)

Flago-de-Barato.svg Barato

Ĝana Gana Mana (Vi, la reganto de ĉiuj mensoj)

Flago-de-Barbado.svg Barbado

In Plenty and In Time of Need (Dum Multhava kaj Malhava Tempoj)

Flago-de-Belarusio.svg Belorusio

My, biełarusy (Ni, belorusoj)

Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio

La Brabançonne (La kanto de Brabanto)

Flago-de-Belizo.svg Belizo

Land of the Free (Lando de la liberuloj)

Flago-de-Benino.svg Benino

L'Aube Nouvelle (La nova tagiĝo)

Flago-de-Birmo.svg Birmo

Kaba Ma Kyei (Ĝis la fino de la mondo)

Flago-de-Bocvano.svg Bocvano

Fatshe leno la rona (Estu Beata, ĉi tiu Lando Nobla)

Flago-de-Bolivio.svg Bolivio

Himno Nacional de Bolivia (Nacia Himno de Bolivio)

Flago-de-Bosnio kaj Hercegovino.svg Bosnio kaj Hercegovino

Intermeco

Flago-de-Brazilo.svg Brazilo

Hino nacional do Brasil (Brazila Nacia Himno)

Flago-de-Britio.svg Britio

God Save the Queen (Dio protektu la Reĝinon)

Flago-de-Brunejo.svg Brunejo

Allah Peliharakan Sultan (Alaho benu la sultanon)

Flago-de-Bulgario.svg Bulgario

Mila Rodino (Kara Patrujo)

Flago-de-Burkino.svg Burkino

Une Seule Nuit (Unu sola nokto)

Flago-de-Burundo.svg Burundo

Burundi Bwacu (Nia Burundo)

Flago-de-Butano.svg Butano

Druk tsendhen (La Reĝlando de Tondrodrako)

Flago-de-la-Centr-Afrika-Respubliko.svg Centr-Afrika Respubliko

La Renaissance (La Renaskiĝo)

Flago-de-Ĉado.svg Ĉado

La Tchadienne (La kanto de Ĉado)

Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio

Kde domov můj (Kie estas hejmo mia?)

Flag of Chile.svg Ĉilio

Himno Nacional de Chile (Nacia Himno de Ĉilio)

Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio

Yìyǒngjūn Jìnxíngqǔ (La Marŝo de la Volontuloj)

Flago-de-Danio.svg Danio

Der er et yndigt land (Jen estas ĉarma lando)

Flago-de-Domingo.svg Domingo

Nacia himno de Domingo

Flago-de-Dominiko.svg Dominiko

Isle of Beauty, Isle of Splendour (Insulo de Belo, Insulo de Pompo)

Flago-de-Ebur-Bordo.svg Ebura Bordo

L'Abidjanaise (Kanto de Abiĝano)

Flago-de-Egiptio.svg Egiptio

Biladi, Biladi, Biladi (Mia lando, mia lando, mia lando)

Flago-de-Ekvadoro.svg Ekvadoro

Salve, Oh Patria (Saluton, ho Patrujo)

Flago-de-Ekvatora-Gvineo.svg Ekvatora Gvineo

Caminemos pisando las sendas de nuestra inmensa felicidad (Ni iru la vojon de nia granda feliĉo)

Flago-de-Eritreo.svg Eritreo

Ertra, Ertra, Ertra (Eritreo, Eritreo, Eritreo)

Flago-de-Estonio.svg Estonio

Mu isamaa, mu õnn ja rõõm (Mia patrujo, mia feliĉo kaj ĝojo)

Flago-de-Etiopio.svg Etiopio

Wodefit Gesgeshi, Widd Innat Ityopp'ya (Marŝu antaŭen, kara patrino Etiopio)

Flago-de-la-Fiĝioj.svg Fiĝio

Blessing Grant, O God of Nations (Donu benon al Fiĝio, Dio de l' nacioj)

Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj

Lupang Hinirang (Elektita Lando)

Flago-de-Finnlando.svg Finnlando

Maamme (Nia lando)

Flago-de-Francio.svg Francio

Marseljezo

Flago-de-Gabono.svg Gabono

La Concorde (La Konkordo)

Flago-de-Gambio.svg Gambio

For The Gambia Our Homeland (Por Gambio Nia Hejmlando)

Flago-de-Ganao.svg Ganao

God Bless Our Homeland Ghana (Dio Benu Nian Hejmlandon Ganaon)

Flago-de-Germanio.svg Germanio

Das Deutschlandlied (La kanto de l' germanoj)

Flago-de-Grekio.svg Grekio

Imnos is tin Eleftherian (Himno je la libero)

Flago-de-Grenado.svg Grenado

Hail Grenada (Saluton Grenado)

Flago-de-Gujano.svg Gujano

Dear Land of Guyana, of Rivers and Plains (Kara Lando Gujana, Rivera kaj Palma)

Flago-de-Gvatemalo.svg Gvatemalo

Himno Nacional de Guatemala (Nacia Himno de Gvatemalo)

Flago-de-Gvineo.svg Gvineo

Liberté (Libereco)

Flago-de-Gvineo-Bisaŭa.svg Gvineo Bisaŭa

Esta É a Nossa Pátria Bem Amada (Tio estas nia amata hejmlando)

Flago-de-Ĝibutio.svg Ĝibutio

Djibouti (Ĝibutio)

Flago-de-Haitio.svg Haitio

La Dessalinienne (La kanto de Dessalines)

Flago-de-Hispanio.svg Hispanio

Marcha Real (Reĝa Marŝo)

Flago-de-Honduro.svg Honduro

Himno Nacional de Honduras (Nacia Himno de Honduro)

Flago-de-Hungario.svg Hungario

Himnusz (Himno)

Flago-de-Indonezio.svg Indonezio

Indonesia Raya (Granda Indonezio)

Flago-de-Irako.svg Irako

Mawtini (Mia Patrujo)

Flago-de-Irano.svg Irano

Sorud-e Melli-je Ĝomhuri-je Eslami-je Iran (Nacia Himno de la Islama Respubliko Irano)

Flago-de-Irlando.svg Irlando

Amhrán na bhFiann (La kanto de soldato)

Flago-de-Islando.svg Islando

Lofsöngur (Himno)

Flago-de-Israelo.svg Israelo

Hatikva (Espero)

Flago-de-Italio.svg Italio

Il Canto degli Italiani (La kanto de la italoj)

Flago-de-Jamajko.svg Jamajko

Jamaica, Land We Love (Jamajko, lando kiun ni amas)

Flago-de-Japanio.svg Japanio

Kimi Ga Jo (Via Regado)

Flago-de-Jemeno.svg Jemeno

Unuiĝinta Respubliko

Flago-de-Jordanio.svg Jordanio

As-Salam al-Malaki al-Urduni (Pacon al la Reĝo de Jordanio)

Flago-de-Kabo-Verdo.svg Kabo-Verdo

Cântico da Liberdade (Kanto de la Libereco)

Flag of Cambodia.svg Kamboĝo

Nokoreach (Majesta Reĝlando)

Flago-de-Kameruno.svg Kameruno

Ô Cameroun, Berceau de nos Ancêtres (Ho Kameruno, Lulilo de niaj Prauloj)

Flago-de-Kanado.svg Kanado

O Canada (Ho Kanado)

Flago-de-Kartvelio.svg Kartvelio

Tavisupleba (Libero)

Flago-de-Kataro.svg Kataro

As-Salam al-Amiri (Pacon al Amir)

Flago-de-Kazaĥio.svg Kazaĥio

Meniñ Qazaqstanım (Mia Kazaĥio)

Flago-de-Kenjo.svg Kenjo

Ee Mungu Nguvu Yetu (Ho Dio de tuta kreaĵaro)

Flago-de-Kipro.svg Kipro

Imnos is tin Eleftherian (Himno je la libero)

Flago-de-Kirgizio.svg Kirgizio

Nacia himno de Kirgizio

Flago-de-Kiribato.svg Kiribato

Teirake Kaini Kiribati (Ekstaru Kiribato)

Flago-de-Kolombio.svg Kolombio

Nacia Himno de Kolombio

Flago-de-la-Komoroj.svg Komoroj

Udzima wa ya Masiwa (La Unio de la Grandaj Insuloj)

Flago-de-Kongo-Brazavila.svg Respubliko Kongo

La Congolaise (La kanto de Kongo)

Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo

Debout Congolais (Leviĝu Konganoj)

Flago-de-Kroatio.svg Kroatio

Lijepa naša domovino (Bela nia patrujo)

Flago-de-Kostariko.svg Kostariko

Himno Nacional de Costa Rica (Nacia himno de Kostariko)

Flago-de-Kubo.svg Kubo

Himno de Bayamo

Flago-de-Kuvajto.svg Kuvajto

Al-Nasheed Al-Watani (Nacia Himno)

Flago-de-Laoso.svg Laoso

Pheng Xat Lao (Himno de la laosa popolo)

Flago-de-Latvio.svg Latvio

Dievs, svētī Latviju (Dio, benu Latvion)

Flago-de-Lesoto.svg Lesoto

Lesotho Fatse La Bontata Rona (Lesoto, la lando de niaj patroj)

Flago-de-Libano.svg Libano

Kulluna lil-Watan lil-Ula lil-Alam (Ĉiuj ni! Por niaj Patrujo, Flago kaj Gloro)

Flago-de-Liberio.svg Liberio

All Hail, Liberia, Hail! (Ĉiuj salutu, Liberion salutu)

Flago-de-Libio.svg Libio

Libio, Libio, Libio

Flago-de-Liĥtenŝtejno.svg Liĥtenŝtejno

Oben am jungen Rhein (Supre ĉe l' juna Rejn')

Flago-de-Litovio.svg Litovio

Tautiška giesmė (Nacieca himno)

Luksemburgo Luksemburgo

Ons Hémécht (Nia Hejmlando)

Flago-de-Madagaskaro.svg Madagaskaro

Ry Tanindrazanay malala ô (Ho nia amata pralando)

Flago-de-Malajzio.svg Malajzio

Negaraku (Mia lando)

Flago-de-Malavio.svg Malavio

Mulungu dalitsa Malaŵi (Dio benu Malavion)

Flago-de-Makedonio.svg Makedonio

Denes nad Makedonija (Hodiaŭ super Makedonio)

Flago-de-la-Maldivoj.svg Maldivoj

Gaumii salaam (Nacia saluto)

Flago-de-Malio.svg Malio

Pour l’Afrique et pour toi, Mali (Por Afriko kaj por vi, Malio)

Flago-de-Malto.svg Malto

L-Innu Malti (La himno de Malto)

Flago-de-Maroko.svg Maroko

Al-naŝid al-ŝarif (Himno Ŝerifa)

Flago-de-la-Marŝala-Insularo.svg Marŝala Insularo

Forever Marshall Islands (Por ĉiam Marŝala Insularo)

Flago-de-Maŭricio.svg Maŭricio

Motherland (Patrujo)

Maŭritanio Maŭritanio

Nacia himno de Maŭritanio

Flago-de-Meksiko.svg Meksiko

Himno Nacional Mexicano (Nacia Himno de Meksiko)

Flago-de-Mikronezio.svg Federacio de Mikronezio

Patriots of Micronesia (Patriotoj de Mikronezio)

Flago-de-Moldavio.svg Moldavio

Limba noastră (Nia lingvo)

Flago-de-Monako.svg Monako

Hymne Monégasque (Monaka himno)

Flago-de-Mongolio.svg Mongolio

Nacia himno de Mongolio

Flago-de-Montenegro.svg Montenegro

Oj, svijetla majska zoro (Ho, hela maja mateno)

Flago-de-Mozambiko.svg Mozambiko

Pátria Amada (Patrujo Amata)

Flago-de-Namibio.svg Namibio

Namibia, Land of the Brave (Namibio, Lando de la Bravuloj)

Flago-de-Nauro.svg Nauro

Nauru Bwiema (Nauro, nia patrujo)

Flago-de-Nederlando.svg Nederlando

Wilhelmus (Vilhelmo)

Flago-de-Nepalo.svg Nepalo

Sajaun Thungā Phulkā (Centoj da floroj)

Flago-de-Niĝero.svg Niĝero

La Nigérienne (La kanto de Niĝero)

Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio

Arise, O Compatriots (Leviĝu, ho sampatrujanoj)

Flago-de-Nikaragvo.svg Nikaragvo

Salve a ti, Nicaragua (Gloron al vi, Nikaragvo)

Flago-de-Norda-Koreio.svg Nord-Koreio
Patriota Kanto

Flago-de-Norvegio.svg Norvegio

Ja, vi elsker dette landet (Jes, ni amas ĉi landon)

Flago-de-Nov-Zelando.svg Nov-Zelando

God Defend New Zealand (Dio Defendu Nov-Zelandon)
God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)

Flago-de-Omano.svg Omano

As-Salam as-Sultani (Sultana saluto)

Flago-de-Orienta-Timoro.svg Orienta Timoro

Pátria (Patrujo)

Flago-de-Pakistano.svg Pakistano

Qaumi Tarana (Nacia Himno)

Flago-de-Palaŭo.svg Palaŭo

Belau rekid (Nia Palaŭo)

Flago-de-Panamo.svg Panamo

Himno Istmeño (Istma Himno)

Flago-de-Papuo-Nov-Gvineo.svg Papuo-Nov-Gvineo

O Arise, All You Sons (Ho Leviĝu, Ĉiuj Filoj)

Flago-de-Paragvajo.svg Paragvajo

Paraguayos, Républica o muerte! (Paragvajanoj, Respubliko aŭ morto!)

Flago-de-Peruo.svg Peruo

Nacia Himno de Peruo

Flago-de-Pollando.svg Pollando

Mazurek Dąbrowskiego (Mazurko de Dąbrowski)

Flago-de-Portugalio.svg Portugalio

A Portuguesa (La kanto de Portugalio)

Flago-de-Ruando.svg Ruando

Rwanda Nziza (Belega Ruando)

Flago-de-Rumanio.svg Rumanio

Deșteaptă-te, române! (Vekiĝu, ho rumano!)

Flago-de-Rusio.svg Rusio

Nacia Himno de la Rusia Federacio

Flago-de-la-Salomonoj.svg Salomonoj

God Save Our Solomon Islands (Dio protektu niajn Salomonojn)

Flago-de-Salvadoro.svg Salvadoro

Himno Nacional de El Salvador (Nacia Himno de Salvadoro)

Flago-de-San-Marino.svg San-Marino

Inno Nazionale della Repubblica (Nacia Himno de la Respubliko

Flago-de-Sankta-Lucio.svg Sankta Lucio

Sons and Daughters of Saint Lucia (Filoj kaj Filinoj de Sankta Lucio)

Flago-de-Sankta-Kito-kaj-Neviso.svg Sankta-Kito kaj Neviso

O Land of Beauty! (Ho Lando de Belo)

Flago-de-Sankta-Vincento-kaj-la-Grenadinoj.svg Sankta Vincento kaj la Grenadinoj

Saint Vincent, Land so beautiful (Sankta Vincento, Lando tiel belega)

Flago-de-Samoo.svg Samoo

The Banner of Freedom (La Standardo de Libero)

Flago-de-Sao-Tomeo-kaj-Principeo.svg Santomeo kaj Principeo

Independência total (Plena Sendependeco)

Flago-de-Sauda Arabio.svg Sauda Arabio

As-Salam al-Malaki (La reĝa saluto)

Flago-de-Senegalo.svg Senegalo

Pincez tous vos koras, frappez les balafons (Premu ĉiujn viajn koraojn, frapu la balafonojn)

Flag of Serbia.svg Serbio

Bože pravde (Dio justa)

Flago-de-Sejŝeloj.svg Sejŝeloj

Koste Seselwa (Aliĝu ĉiuj sejŝelanoj)

Flag of Sierra Leone.svg Sieraleono

High We Exalt Thee, Realm of the Free (Alte ni Gloras Vin, Lando de la Liberuloj)

Flago-de-Singapuro.svg Singapuro

Majulah Singapura (Progresu Singapuro)

Flago-de-Sirio.svg Sirio

Humat ad-Diyar (Gardantoj de la Hejmlando)

Flago-de-Slovakio.svg Slovakio

Nad Tatrou sa blýska (Super Tatro fulmas)

Flago-de-Slovenio.svg Slovenio

Zdravljica (Tosto)

Flago-de-Somalio.svg Somalio

Qolobaa Calankeed (Gloru la Patrujon)

Flago-de-Srilanko.svg Srilanko

Sri Lanka Matha (Patrino Srilanko)

Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko

Nacia himno de Sud-Afriko

Flago-de-Sudano.svg Sudano

Nahnu Jund Allah Jund Al-watan (Ni estas la soldatoj de la Dio kaj de nia Patrujo)

Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio

Nacia himno de Sud-Koreio

Flago-de-Sud-Sudano.svg Sud-Sudano

South Sudan Oyee! (Sud-Sudano hura!)

Flago-de-Surinamo.svg Surinamo

God zij met ons Suriname (Dio kun nia Surinamo)

Flago-de-Svazilando.svg Svazilando

Nkulunkulu Mnikati wetibusiso temaSwati (Ho nia Di-sinjoro de la svazioj)

Flago-de-Svedio.svg Svedio

Du gamla, du fria (Vi maljuna, vi libera)

Flago-de-Svisio.svg  Svislando

Svisa psalmo

Flago-de-Taĝikio.svg Taĝikio

Surudi milli (Nia amata lando)

Flago-de-Tajlando.svg Tajlando

Phleng Chat (Nacia Himno)

Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio

Mungu ibariki Afrika (Dio benu Afrikon)

Flago-de-Togolando.svg Togolando

Salut à toi, pays de nos aïeŭ (Saluton al vi, lando de niaj prauloj)

Flago-de-Tongo.svg Tongo

Ko e fasi 'o e tu'i 'o e 'Otu Tonga (Kanto de la reĝo de Tongo-insuloj)

Flago-de-Trinidado-kaj-Tobago.svg Trinidado kaj Tobago

Forged from the Love of Liberty (Forĝita el la Amo de Libero)

Flago-de-Tunizio.svg Tunizio

Himat Al Hima (Defendantoj de la Patrujo)

Flago-de-Turkio.svg Turkio

İstiklâl Marşı (Marŝo de Sendependeco)

Flago-de-Turkmenio.svg Turkmenio

Garaşsyz, Bitarap Türkmenistanyň Döwlet Gimni (Nacia Himno de Sendependa Neŭtrala Turkmenio)

Flago-de-Tuvalo.svg Tuvalo

Tuvalu mo te Atua (Tuvalo por Dio)

Flago-de-Ugando.svg Ugando

Oh Uganda, Land of Beauty (Ho Ugando, Lando de Belo)

Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio

Ŝĉe ne vmerla Ukraina (Ankoraŭ ne mortis Ukrainio)

Flago-de-UAE.svg Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

Īschī Bilādī (Longe vivu mia nacio)

Flago-de-Urugvajo.svg Urugvajo

Himno Nacional Uruguayo (Urugvaja Nacia Himno)

Flago-de-Usono.svg Usono

The Star-Spangled Banner (La Stelplena Standardo)

Flago-de-Uzbekio.svg Uzbekio

Nacia himno de Uzbekio

Flago-de-Vanuatuo.svg Vanuatuo

Yumi, Yumi, Yumi (Ni, Ni, Ni)

Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo

Gloria al Bravo Pueblo (Gloron al la Brava Popolo)

Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio

Tiến quân ca (La Marŝkanto)

Flago-de-Zambio.svg Zambio

Stand and sing for Zambia, proud and free (Stariĝu kaj kantu por Zambio, fiera kaj libera)

Flago-de-Zimbabvo.svg Zimbabvo

Simudzai Mureza WeZimbabwe (Estu Benita la lando Zimbabvo)


Himnoj de aliaj landoj kaj teritorioj |


La listo inkluzivas himnojn de fakte sendependaj ŝtatoj, kiuj ne estas membroj de Unuiĝintaj Nacioj. Pluraj el ili havas malgrandan aŭ nenian rekonon de la internacia komunumo. Iujn el ili oni trovas partoj de la supre listigitaj landoj.















































Lando
Titolo de la himno
Lua-eraro en Modulo:Flago, linio 37: attempt to index field '?' (a nil value).
Aiaaira (Venko)

Flag of Transnistria (state).svg Ĉednestrio

Himno de Ĉednestrio

Flago-de-Kosovo.svg Kosovo

Eŭropo (himno)

Flago-de-Montara Karabaĥo.svg Montara Karabaĥo

Azat u ankakh Artsakh (Libera kaj sendependa Arcaĥo)

Flago-de-Norda-Kipro.svg Turka Respubliko Norda Kipro

İstiklâl Marşı (Marŝo de Sendependeco)

Flago-de-Palestino.svg Palestino

Fida'i (Mia redempto)

Flag of Somaliland.svg Somalilando

Samo ku waar (Vivu longe en paco)

Flag of South Ossetia.svg Sud-Osetio

Nacia Himno de Sud-Osetio

Flago-de-Tajvano.svg Tajvano (Respubliko Ĉinio)

San Min Ĉu-i (La Tri Principoj de la Nacio)
Himno de la Nacia Flago

Flago-de-Vatikanurbo.svg  Vatikanurbo

Inno e Marcia Pontificale (Himno kaj Marŝo Pontifika)


Himnoj de dependaj teritorioj kaj regionoj |















































































































Lando
Titolo de la himno

Flago-de-Andaluzio.svg Andaluzio

Himno de Andaluzio

Flago-de-Anglio.svgAnglio

God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)
Land of Hope and Glory (Lando de espero kaj gloro)
And did those feet in ancient time (Pratempe en Anglujo ĉu)

Flag of the Balearic Islands.svg Balearoj

La Balanguera (nur Majorko)

Flag of Brittany (Gwenn ha du).svgBretonio

Bro gozh ma zadoù (Antikva lando de miaj patroj)

Flag of Curaçao.svg Curaçao

Himno di Kòrsou

Flago-de-Eŭskio.svg Eŭskio

Nacia himno de Eŭskio

Flago-de-la-Ferooj.svg Ferooj

Tú alfagra land mítt (Ho, mia plej kara lando)

Flag of Flanders.svg Flandrio

De Vlaamse Leeuw (La flandra leono)

Flag of Galicia.svg Galegio

Os Pinos (La pinoj)

Flag Groningen.png Groningen

Grönnens laid (La kanto de Groningen)

Flago-de-Gronlando.svg Gronlando

Nunarput utoqqarsuanngoravit (Nia lando, kiu fariĝis do malnova)

Flago-de-Ĝibraltaro.svg Ĝibraltaro

God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)
Ĝibraltara Himno

Flag of Cantabria (Official).svg Kantabrio

Himno a la Montaña (Himno al la Monto)

Flag of Catalonia.svg Katalunio

Els Segadors (La Agristoj)

Flag of the Cayman Islands (3-2).svg Kajmana Insularo

Beloved Isles Cayman (Amataj Insuloj Kejmanaj)

Flago-de-Kimrio.svg Kimrio

Hen Wlad Fy Nhadau (Lando de miaj patroj)

Flag of Cornwall.svg Kornvalo

Bro Goth Agan Tasow (Antikva lando de niaj patroj)

Flag of Crimea.svg Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Himno de Krimeo

Flago-de-la-Kukinsuloj.svg Kukinsuloj

Te Atua Mou E (Dio estas vero)

Flago-de-Mankso.svg Mankso

O Land of Our Birth (Ho Lando de Nia Naskiĝo)

Flago-de-Porto-Riko.svg Porto-Riko

La Borinqueña

Flag of Scotland.svgSkotlando

The Flower of Scotland (Floro de Skotlando)
Scotland the Brave (Skotlando Brava)

Flag of Tatarstan.svg Tatario

Himno de Tatario

Flago-de-la-Turkoj-kaj-Kajkoj.svg Turkoj kaj Kajkoj

God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)

Flag of Valle del Cauca.svg Valo de Kaŭko

Himno al Valle del Cauca

Flag of Wallonia.svg Valonio

Le chant des Wallons (La kanto de la valonoj)


Vidu ankaŭ |


Eŭropa himno kaj Esperanto



Referencoj |





  1. [http://www.economist.com/node/9558331?story_id=9558331 Lost for words.
    The difficult search for a new anthem - The Economist]



  2. Assembly approves Kosovo anthem, b92.net


  3. Himno de Pakistano ĉe la retpaĝo de pakistana ambasado en Japanio


  4. angle Listo de membroj de UN











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg