Clark Gable
Clark Gable | |
|---|---|
| Personaj informoj | |
Naskiĝo | 1-an de februaro 1901 (1901-02-01) en Cadiz |
Morto | 16-an de novembro 1960 (1960-11-16) (59-jara) en Los-Anĝeleso, |
Kaŭzo de morto | korinfarkto |
Tombo | Forest Lawn Memorial Park |
Ŝtataneco | Usono |
Profesio | filmaktoro |
Lingvoj | angla lingvo |
| Familianoj | |
Edz(in)o | Josephine Dillon, Carole Lombard, Sylvia Ashley |
Infanoj | Bunker Spreckels, Judy Lewis, John Clark Gable |
Clark GABLE (naskiĝis la 1-an de februaro 1901 en Cadiz, Ohio, mortis la 16-an de novembro 1960 en Losanĝeleso, Kalifornio) estis usona aktoro. Post mallonga teatra kariero kaj kelkaj statistaj roloj en diversaj mutfilmoj li famiĝis kiam la sontekniko venis en la Kinoarton.
En multnombraj roloj Gable prezentis gangsterojn, pilotojn, maristojn, soldatojn kaj ĵurnalistojn – kaj ĉiam li estis la ĉarma aventurulo, kiu ĉefe al la virinoj plaĉis. Neforgesebla estas lia rolo de la ribelema maristo 'Fletcher Christian en Mutiny on the Bounty, sed vere legendan famon li atingis kiel Rhett Butler en la filmo Gone with the wind. Lia lasta filmo The Misfits ankaŭ estis la lasta filmo de lia partnerino Marilyn Monroe: Ambaŭ geaktoroj mortis mallonge post ĝia finpreparo.
Enhavo
1 Filmoj
2 Clark Gable kaj Esperanto
3 Premioj
4 Vidu ankaŭ
5 Eksteraj ligiloj
Filmoj |
A Free Soul (1931)
Red Dust (1932)
It Happened One Night (1934)
Mutiny on the Bounty (1935)
San Francisco (1936)
Test Pilot (1938)
Gone With the Wind (1939)
Strange Cargo (1940)
Boom Town (1940)
The Misfits (1960)
Clark Gable kaj Esperanto |
En la filmo Idiot's Delight (1939) Gable ludis la rolon de Usonano kiu vizitas fikcian Eŭropan landon en kiu la indiĝena lingvo estas Esperanto.
Premioj |
- 1935 Oskaro pro It Happened One Night
Vidu ankaŭ |
- 100 Jaroj... 100 Steluloj de AFI
Eksteraj ligiloj |
Clark Gable en la Interreta filma datumbazo (angle)