Akvopilkado






Grekio-Hungario




Akvopilkado


Akvopilkado aŭ akvopoloo estas manpilka aŭ futbalsimila pilkoludo enakve. Oni ne rajtas tuŝi la pilkon samtempe ambaŭmane. La ludantoj moviĝas en la akvo naĝante, ili ne rajtas stari, hopi.




Enhavo






  • 1 Teamoj


  • 2 Ludkampo


  • 3 Ludo


  • 4 Ludilo


  • 5 Olimpikoj


  • 6 Historio


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Eksteraj ligiloj





Teamoj |


La akvopilkado ludatas kun du teamoj, kiuj konsistas el 13 ludantoj, el kiuj unu devas esti golulo kaj alia lia anstataŭanto, kiu nur rajtas ludi kiel golulo. Samtempe troviĝas 7 ludantoj en la akvo, kiujn la aliuloj povas ŝanĝi ĉiam, kiam la ludo estas altigita. La hejma teamo devas ludi en hela ĉapo (ofte blanka), la alia teamo en malhela (ofte blua), sed kutime la teamoj havas personigitajn ĉapojn. La golulo surhavas ruĝan ĉapon. La luda tempo dividatas je 4-foje 8-minuta pura ludotempo (plus paŭzoj, elfaltempo aŭ alia interrompo).



Ludkampo |


La ludkampo estas maksimume 20X30 metroj granda en viraj kategorioj kaj 20X25 metroj en virinaj kategorioj. La meza (blanka), kvina (flava) kaj la dumetra linio (ruĝa) estas farbitaj (legu la interkrampojn por la koloroj) ĉe la basena rando. La golejo troviĝas ĉe la pli mallarĝa flanko kaj ĝi estas 3 metroj larĝa kaj 90 centimetroj alta. La profundo de la baseno estas egala min. 1,8m, prefereble 2 metroj.



Ludo |



  • Oni ludas laŭ Ligo kun de 1 ĝis 2 ludgvidistoj kaj 2 golejaj juĝistoj, kiuj decidas pri regul-peketoj kaj golo.

  • Atako daŭras 30 (ne enkalkulate la ludan interrompon) sekundojn aŭ finiĝas per golŝoto aŭ perdo de la pilko.

  • Golo validas, se antaŭe la pilkon intence tuŝis minimume 2 ludantoj. LA du sola esceptoj estas la libera ŝoto, kiu okazas je 5 metrojn, en la flava signo, axu pli malantaŭe de ĝin, antaŭ la golejo, kaj la punŝoto. Tiam oni rajtas direkte ŝoti al la golejo.

  • La golulo rajtas sola tuŝi la pilkon ambaŭmane, sed nur interne de 5-metra spaco kaj ne rajtas pluŝoti per dumane.

  • Gravaj regul-peketoj en la kvarmetra areo estas punitaj per punŝoto el 5-metra distanco.

  • Ĉiu teamo rajtas – se ili posedas la pilkon-, peti maksimume 2 ludajn interrompojn dum la tuta ludtempo, kiuj daŭras unu minuton.

  • La kampaj ludantoj ŝanĝiĝas tiel ofte kiel oni volas tion, ĉiam, kiam la ludtempo estas haltigita: post golŝoto, dum paŭzo aŭ dum tempo-interrompo. Ĉe okazanta ludo, la ludantoj povas nur eniri per la enirloko, kiu oni trovas ruĝe markita en la flanko de sia golejo.



Ludilo |


La pilko pezas 400 - 450 gramojn kaj havas diametron de 68 - 71 cm. La pilkoj por la viroj estas iomete pli grandaj ol tiuj por infanojkaj virinoj.



Olimpikoj |


Akvopilkado estas ekde 1904 olimpika sporta specio por viroj (virinoj ekde 2000; Eŭropa Ĉampioneco okazas ekde 1926 (viroj), 1987 (virinoj), Monda Ĉampioneco okazas ekde 1973 (viroj) ekde 1991 (virinoj).



Historio |


La unua „regula“ akvopilkado okazis la 14-an de julio en 1876 en Bournemouth Premier Rowing Club. (Hungario 1896) Ĝi evoluis el poloo.


La regulojn oni fajnigis inter 1884 kaj 1887(en 1887 aperis la malpermeso pri staro en la baseno, dumana kapto de la pilko), kio rezultis la rapidan disvastiĝon de la ludo (1890 Usono).


La unua regula angla ĉampioneco okazis en 1888, la unua internacia ludo en 1890 (Skotlando:Anglio 4:0.)


En 1887 la skotoj enkondukis la uzon de la golejo.


Germanio: unua ludo en 1894 ĉe naĝa klubo Borussia Berlin.


La unua virina akvopilka ludo okazis unuafoje en Nederlando en 1906 inter Hilversum kaj Haarlem.



Vidu ankaŭ |


  • Biribalo


Eksteraj ligiloj |



  • http://www.waterpolo-world.com


  • http://www.waterpolo.hu Hungaria akvopilka federacio


  • http://www.waterpolo.ca Kanada akvopilkado


  • http://www.usawaterpolo.com Usona akvopilkado

  • Ludreguloj: https://www.fina.org/sites/default/files/finawprules_20152017.pdf





Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg