Klára Küry




Klára Küry [kuri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Küry Klára estis hungara aktoro, operetkantisto, primadono. Ŝia pseŭdonimo dum la debuta periodo estis Hajnal Klára (laŭ hungara sinsekvo).





Klára Küry





Klára Küry


Klára Küry [1] naskiĝis la 27-an de marto 1870 en Jászkisér, ŝi mortis la 27-an de aprilo 1935 en Budapeŝto.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Elektitaj teatraj roloj


  • 3 Ŝia libro


  • 4 Memorigiloj


  • 5 Fontoj





Biografio |


Komence Klára Küry kantadis ŝatokupe kaj amatore, tamen ŝi iomete lernis kantadon en la Muzikakademio. En 1889 ŝi kantadis ekzemple en Palaco Vigadó. En la sekva jaro Mór Ditrói invitis ŝin al Kolozsvár, kie ŝi oficiale debutis en Nacia Teatro (Kolozsvár). Inter 1892 kaj 1902 ŝi havis rolojn kun sukcesoj en Budapeŝto, poste jam Sári Fedák iĝis pli sukcesa. Ŝi kantadis en Vieno kaj Prago, hejmenveninta ŝi aktoradis nur en prozo. Ekde 1904 ŝi ne akceptis teatrajn statusojn, ŝi estis gastoaktoro en pluraj teatroj (ekzemple Gaja Teatro, Teatro Magyar) ĝis 1915. Ŝi retiriĝis, tamen en 1921 ŝi lastfoje aktoradis en Novjorko.



Elektitaj teatraj roloj |




  • Hervé: Mamsell Nitouche - Lili


  • Jacques Offenbach: La belle Hélène - titolrolo


  • Ede Szigligeti: Szökött katona - Julcsa


  • Ferenc Lehár: A víg özvegy - Hanna



Ŝia libro |



  • Daloskönyv (55 originaj kantoj)


Memorigiloj |



  • strato en Tahitótfalu


Fontoj |



  • hungarlingva biografio kun foto (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo K, poste serĉu la nomon)

  • hungarlingva biografio kun foto

  • hungarlingva biografio kun foto




Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo