Pegazo (konstelacio)
















































































Pegazo

Pegazo


Latina nomo
Pegasus
(genitiva Pegasi)
Mallongigo
Peg
Imagata bildo

Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)

Rektascensio
21h 3m 0s ... 0h 8m 30s

Deklinacio
1° 45' 0" ... 36° 0' 0"

Areo
1121 kvadrataj gradoj

Rango laŭ la areo
7
Najbaraj konstelacioj

Andromedo, Lacerto, Cigno, Vulpo, Delfeno, Ĉevaleto, Akvisto, Fiŝoj
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3
5

Videbla magnitudo de la plej hela stelo
2,39
Videbleco

Latitudoj de almenaŭ parta videbleco
-89° ... 90°

Latitudoj de plena videbleco
-54° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco

Oktobro
Historio
Unua priskribo

Ptolemeo
Jaro de unua priskribo

Verko, en kiu ĝi estis priskribita

Postaj ŝanĝoj








v  d  r


Information icon.svg



Pegazo estas konstelacio de tera ĉielo.




Enhavo






  • 1 Mitologio


  • 2 Ĉefaj steloj


  • 3 Referencoj


  • 4 Aliaj projektoj





Mitologio |




Belerofono kaj Pegazo, Meyers Konversionlexikon, 1888


Laŭ la helena mitologio[1][2]Belerofono estis juna princo de Korinto. Kiam li vivis ĉe la kortego de Proetos, reĝo de Argos la juna reĝino Anteia enamiĝis en lin kaj faris al li amdeklaron. Ĉar Belerofono provadis eviti ŝin, ŝi decidis venĝi sin. Ŝi do rakontis al sia edzo, ke Belerofono faris amindumajn proponojn al ŝi. Li kredis tion kaj decidis forigi Belerofonon. Li petis lin porti al sia bopatro Iobates mesaĝon, en kiu estis skribita, ke la mesaĝisto estas allogaĉulo kaj estu tuj mortigota.


Tamen Iobates hezitis mortigi Belerofonon mem. Li alimaniere planis la aferon. Monstro kaŭzis zorgojn en lia lando. Oni nomis ĝin la Ĥimero. Per sia leona faŭko ĝi elkraĉis fajron. Ĝi havis korpon de kapro kaj saltadis tre lerte. Ĝi havis voston de serpento kaj ĝia faŭko minacis per hokdentoj.


Iobates petis, ke Belerofono mortigu la monstron. Antaŭ ol ekbatali, Belerofono petis konsilon de aŭguristo. Al li estis dirita, ke li gajnos, se li rajdos Pegazon, la flugilhavan ĉevalon. Sed tre malfacile estis malsovaĝigi ĝin. Feliĉe la diino Atena helpis lin. Ŝi metis la kondukilojn de la ĉevalo en liajn manojn. Belerofono ekflugis sur Pegazo ĝis altaĵo, de kie li ekvidis sube la ĥimeron. Tiam li malsupreniris. Unue Belerofono ekpafis sagon post sago al la besto. Kiam la monstro estis senfortigita, li puŝis sian lancon, kies minto estis plumbokovrita, en la faŭkon de la ĥimero. Tiel, kiam la monstro volis kraĉi fajron, la plumbo fandiĝis. Tio mortigis la monstron. Kaj tiel venkis Belerofono.


Iobates donis al li unu el siaj filinoj. Sed Belerofono opiniis pli kaj pli, ke li estas egala al la dioj. Kun Pegazo, iun tagon, li flugis supren, dezirante atingi Olimpon. Zeŭso ne volis permesi tion. Li sendis al Pegazo etas tabanon, kies pikilo enprofundiĝis sub ĝian voston. Tuj la ĉevalo baŭmis kaj Belerofono falis kaj mortis. Tiel pereas tiuj, kiuj aŭdacas rivali kontraŭ la dioj!


Pegazo denove liberigita, ankoraŭ nun flugadas en la nokta ĉielo.



Ĉefaj steloj |




  • Epsilono Pegaza (ε Peg) estas ruĝkolora supergiganta stelo kun videbla magnitudo 2,38; ĝi estas la plej hela stelo en la konstelacio.


  • Beto Pegaza (β Peg) estas ruĝkolora giganta stelo kun videbla magnitudo 2,44. Ĝi konsistigas la nordokcidentan angulon de la stelaro Kvadrato de Pegazo.


  • Alfo Pegaza (α Peg) estas lazura giganta stelo kun videbla magnitudo 2,49, kaj ĝi konsistigas la sudokcidentan angulon de la Kvadrato de Pegazo.


Inter la malpli helaj steloj menciindas 51 Pegaza (51 Peg), ĉe kiu oni unue malkovris ekstersunsisteman planedon.



Referencoj |





  1. "Les plus belles histoires de la Mythologie" (la plej belaj rakontoj de la mitologio), eld. Fernand Nathan, 1978


  2. "Le livre de la mythologie grecque et romaine" (la libro de la mitologio greka kaj romia), eld. Découverte Cadet Gallimard, 1987




Aliaj projektoj |




  • Pegazo (konstelacio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Pegazo (konstelacio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg