Ferenc Lehár
Ferenc Lehár | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | la 30-an de aprilo 1870(nun 1870-04-30) en Komárom (Hungara reĝlando) |
Morto | 24-an de oktobro 1948 (1948-10-24) en Bad Ischl |
Tombo | Salzburg |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario, Aŭstrio |
Alma mater | Praga konservatorio |
Profesio | komponisto, dirigento, aŭtoro |
Verkaro | The Merry Widow La Lando de Ridetoj Der Zarewitsch Der Graf von Luxemburg |
Familianoj | |
Frat(in)o | Anton Lehár |
LEHÁR Ferenc (germane Franz Lehar), naskita la 30-an de aprilo 1870 en Komárom, mortinta la 24-an de oktobro 1948 en Bad Ischl) estis hungardevena komponisto aŭstria. Kune kun Imre Kálmán li karakterizis la "arĝentan epokon" de la viena opereto inter la mondmilitoj.
Vivo |
Kuraĝigis lin je komponado la ĉheĥa majstro Antonín Dvořák, tiel ke Lehár studis ĉe la prago praga konservatorio. Li iĝis orĥestra violonisto estonte inter 1890 kaj 1902 kapelestro ĉe diversaj militistaraj orĥestroj en Budapeŝto kaj Vieno. Finfine li iĝis dirigento ĉe Teatro ĉe la Vieno.
Verkoj kaj karaktero |
Lia unua opereto Kukuschka premieris en 1896. Sekvis pli ol 30 operetoj. En 1905 li sukcesegis en Vieno per la opereto Die lustige Witwe. Krome li komponis i.a. la operetojn Der Graf von Luxemburg (1909) kaj Das Land des Lächelns (1929) kiel ankaŭ la operon Giuditta (1934). Kontraŭe al la de si preferita ĝenro ĝoja Lehár inkliniĝis je melankoliaj, iomete slavstilaj melodioj, kiujn li tamen pligajigis per buntega instrumentado.
Operetoj (elekto) |
- Der Graf von Luxemburg
- Das Land des Lächelns
- Frasquita
- Der Zarewitsch