Malta lingvo
Malta | ||
Malti | ||
Parolata en | Malto (lando) Aŭstralio | |
Parolantoj | 482 880 | |
Denaskaj parolantoj | proksimume 380 000 | |
Skribo | latina alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
---|---|---|
Mikslingvo, Semida lingvo, aŭ Kreola lingvo | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Malto Eŭropa Unio | |
Reguligita de | Nacia Konsilio por la Malta Lingvo | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | mt | |
ISO 639-2 | mlt | |
ISO 639-3 | mlt | |
Glottolog | malt1254 | |
Angla nomo | Maltese | |
Franca nomo | maltais | |
Vikipedio | ||
La malta lingvo (malte: Malti) estas la sola nacia lingvo de Malto, kaj unu el ties du oficialaj lingvoj (la dua estas la Angla). Lingvistoj klasifikas la lingvon kiel mikslingvon[2][3] aŭ semidan lingvon, sed ankaŭ malofte nomas ĝin "kreola".[4][5] Mankas interkonsento, kaj ofte ĝi estas rigardata kiel intera la aliaj klasifikoj.[3][6][4] La malta bazitas sur la sicilia araba, sed releksigoniga de la Itala kaj Sicilia, kaj pli lastatempe de la Angla. Preskaŭ 50% de la malta leksiko venas el la itala kaj sicilia lingvoj kaj 20% el la angla. Ĝi estas parolata ĉefe en Malto sed kun malgrandaj komunumoj en Aŭstralio, Kanado, Ĝibraltaro, Italio, Britio kaj Usono.[1] Ĝi estas la sola semida lingvo en la Eŭropa Unio kaj la sola semida lingvo, kiu uzas la latinan skribon.
En lokaj nomoj parte troviĝas fenicaj resp. punikaj vortoj.
Enhavo
1 Fonologio
1.1 Konsonantoj
1.2 Vokaloj
2 Skribo
2.1 Maltaj verkistoj
2.2 Alfabeto
2.3 Ekzemplo
3 Estonteco
3.1 Morto
3.2 Ŝanĝoj en miksaĵo de la angla kaj itala
3.3 Literumo
4 Literaturo
5 Vidu ankaŭ
6 Eksteraj ligiloj
7 Notoj kaj referencoj
Fonologio |
Konsonantoj |
| Bilabialo | Labial-dentalo | Dentalo | Postalveolaro | Velaro | Faringalo | Glotalo | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Naza | m | n | | |||||
Plozivo | senvoĉa | p | t | k | ʔ | |||
voĉa | b | d | g | | ||||
Frikativo | senvoĉa | f | s | ʃ | ħ | | ||
voĉa | v | z | | |||||
Afrikato | senvoĉa | t͡s | t͡ʃ | | ||||
voĉa | d͡z | d͡ʒ | | |||||
Trilo | r | | ||||||
Alproksimanto | l | | |
Vokaloj |
Fronta | Malfronta | |
---|---|---|
Ferma | i | u |
Mezo | e | o |
Malferma | a |
Skribo |
Ĝis la 18-a jarcento la malta restis lingvo parolata kaj ne skribata; la kleruloj uzis la sicilian lingvon por siaj skriboj, kaj la maltaj nomoj aperas en ĉi tiuj verkoj per hazardaj transskriboj. Koniĝas neniu malta teksto per araba skribado kiu devenas de antaŭ la 15-a jarcento.
Pietru Caxaro (ĉ. 1400 – 1485) estis la unua konata filozofo el Malto, fragmentoj el kies verkoj ankoraŭ ekzistas. En liaj verkoj estas tre aŭtenta ekzemplo de malta lingvo, kiu tiam havis pliajn arabdevenajn vortojn ol nuntempe.
La unua klerulo kiu interesiĝis pri la skribado de la malta lingvo estis Gian Pietro Francesco Agius de Soldanis, kiu eldonis en 1750 du librojn, Descrizione della Lingua Punica kaj Nuova Scuola di Grammatica. Li kredis erare ke la malta devenis de la punika (lingvo ankoraŭ preskaŭ tute nekonata). Li proponis ke unu grafemo reprezentu unu fonemon: a, b, c (por ċ hodiaŭ), d, e, f, gk (por g), g (por ġ), ch (por ħ), i, j, k, l, m, n, o, p, k (por q), r, s, t, u, v, sc (por x), z. Dom Frangisk Wizzino skribis en 1752 la libron Tagħlim Nisrani, duone en la malta, duone en la itala. Ne evidentas, ĉu li konis la verkon de Soldanis, sed li uzis ne-konforman sistemon: a, b, ce/ci (por ċ hodiaŭ), ka/ko/ku (por k), d, e, f, ge/gi (por ġ), ga/go/gu (por g), hh (por ħ), i, j, k (por q), l, m, n, o, p, r, s, sch (por sk), t, u, v, w, sc (por x), z.
Ĉe la fino de la 18-a jarcento, la patriotisma Mikiel Anton Vassalli (poste nomita "la patro de la lingvo malta") studis la parolmanieron de la loĝantaro de Żebbuġ (sia naskoloko), ĉar li kredis ke ĝi estis la "plej pura" malta. Lia sistemo ŝanĝiĝis de libro al libro, komenciĝante en Alfabeto Maltese (1788) kaj Alfabett Malti Mfisser bil-Malti u bit-Taljan (1790–1), daŭrante en Lexikon (1796), kaj finiĝante en Grammatica della Lingua Maltese di Michelantonio Vassalli (1827). Li prunteprenis literojn el la greka, la rusa, kaj la araba. Ekde 1822, Gużeppi Martin Cannolo, de La-Valeto, faris multajn tradukojn, per kiuj li enkondukis la literon ħ. Kaj ekde 1824, Francis Vella eldonis plurajn verkojn pri la malta lingvo, kun ŝanĝiĝantaj alfabetoj, kaj batalis kontraŭ George Percy Badger, la redaktisto de la unua maltlingva gazeto. La afero estis la politikaj implicoj malantaŭ la influo de la itala kaj la malta en la malta skribado.
Simila batalado pri la malta alfabeto, inter pluraj kleruloj, daŭris ĝis la 1-a de januaro 1934, kiam la brita kolonia regado finfine eldonis la modernan alfabeton.
Maltaj verkistoj |
Ġorġ Pisani (1909-1999) estis verkisto el Malto konsiderita unu el la plej elstaraj de tiuj lando kaj lingvo.
Alfabeto |
Litero | Nomo | Maltlingva ekzemplo | IFA | Proksimuma Esperantlingva sono |
---|---|---|---|---|
A a | a | anġlu (anĝelo) | a | a |
B b | be | ballun (pilko) | b | b |
Ċ ċ | ċe | ċavetta (kerna) | tʃ | ĉ |
D d | de | dar (hejmo) | d | d |
E e | e | envelopp (koverto) | e | e |
F f | effe | fjura (floro) | f | f |
Ġ ġ | ġe | ġelat (glaciaĵo) | dʒ | ĝ |
G g | ge | gallettina (biskvito) | ɡ | g |
GĦ għ | ajn | għasfur (birdo) | ˤː, ħː | (silenta, sed longigas la antaŭan vokalon) |
H h | akka | hu (li) | (silenta) | |
Ħ ħ | ħe | ħanut (butiko) | ħ | h |
I i | i | ikel (manĝaĵo) | i | i |
IE ie | ie | ieqaf (halto) | iɛ, iː | je, i |
J j | je | nazzjonali (nacia) | j | j |
K k | ke | kelb (hundo) | k | k |
L l | elle | libsa (robo) | l | l |
M m | emme | mara (virino) | m | m |
N n | enne | nanna (avinjo) | n | n |
O o | o | ors (urso) | o | o |
P p | pe | paġna (paĝo) | p | p |
Q q | qe | qattus (kato) | ʔ | - |
R r | erre | reġina (reĝino) | r | r |
S s | esse | salib (kruco) | s | s |
T t | te | tieqa (fenestro) | t | t |
U u | u | uviera (ovingo) | u | u |
V v | ve | vjola (viola) | v | v |
W w | we | widna (orelo) | w | ŭ |
X x | exxe | xadina (makako) | ʃ / ʒ | ŝ, ĵ |
Z z | ze | zalza (saŭco) | ts / dz | c, dz |
Ż ż | że | żarbun (ŝuoj) | z | z |
Ekzemplo |
De la Eŭropa Konstitucio:
Angla | Malta |
The Union is founded on the values of respect for human dignity, freedom, democracy, equality, the rule of law and respect for human rights, including the rights of persons belonging to minorities. These values are common to the Member States in a society in which pluralism, non-discrimination, tolerance, justice, solidarity and equality between women and men prevail. | L-Unjoni hija mibnija fuq il-valuri ta' rispett għad-dinjità tal-bniedem, ta' libertà, ta' demokrazija, ta' ugwaljanza, ta' l-istat tad-dritt u tar-rispett għad-drittijiet tal-bniedem, inklużi d-drittijiet ta' persuni li jagħmlu parti minn minoranzi. Dawn il-valuri huma komuni għall-Istati Membri f'soċjetà karatterizzata mill-pluraliżmu, in-non-diskriminazzjoni, it-tolleranza, il-ġustizzja, is-solidarjetà u l-ugwaljanza bejn in-nisa u l-irġiel. |
Estonteco |
Lingvistoj konjektas sur kelkajn estontecajn efikojn sur la maltan. La norma malta anstataŭas la dialektojn de la lingvo.
Morto |
Lingvoanstataŭado al la angla komenciĝis,[8] kaj kelkaj argumentas, ke la malta similus al lingvoj kiel la irlanda, kiu estis anstataŭita en sia hejma lando de la Angla lingvo.[9] Se la tendenco daŭras, la malta povas fine fariĝi superflua apud la angla.
Ŝanĝoj en miksaĵo de la angla kaj itala |
La tendenco en Malto estas, ke tie la angla kaj itala lingvoj havas pli da influo.[8] Ĉiam pli da maltanoj instruas al siaj infanoj la anglan kiel unuan lingvon kaj la edukada sistemo preferas la anglan. Ankaŭ la nombro de tiuj, kiuj povas paroli la italan lingvon kreskas pro la amaskomunikiloj.
Se la lingvo prenas novajn anglajn vortojn, ĝi ofte italecigas ilin. Ekzemple la vortoj "evaluation", "industrial action" kaj "chemical armaments" fariĝas "evalwazzjoni", "azzjoni industrjali" kaj "armamenti kemikali".[10]
Ĉi tiuj influoj signifas, ke se la malta lingvo transvivus, ĝi transvivus kiel pli granda mikso de angla kaj itala lingvoj.[9]
Literumo |
La amaskomunikiloj havas grandan influon sur Malto. Plej ricevebla amaskomunikilaro estas en la angla aŭ itala lingvoj. Ankaŭ interreta uzo en la malta estas tre limigita, sekve ĝi ofte ne servas al la lingvo. Sekve, kiam oni tajpas, 'c' estas uzata anstataŭ 'ċ', kaj 'h' anstataŭ 'ħ'. "z" estas skribata "tz" por distingi ĝin de "ż", kiu estas skribata "z", kaj "ġ" estas skribata "dj" por distingi ĝin de "g".
Literaturo |
Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/08, paĝo 16: La malta lingvo verkita de Carmel Mallia.
Vidu ankaŭ |
- Sicilia lingvo
- Sicilia araba dialekto
Eksteraj ligiloj |
- http://www.kunsilltalmalti.gov.mt
- http://www.ghaqdatalmalti.org
http://www.akkademjatalmalti.com Akademio de lando Malto
http://mt.wikipedia.org Ĉefpaĝo de la malta Vikipedio
Notoj kaj referencoj |
- ↑ 1,01,1Ethnologue entry for Maltese
↑ [1]
- ↑ 3,03,1
Stolz, T. (2003) Not quite the right mixture: Chamorro and Malti as candidates for the status of mixed language, in Y. Matras/P. Bakker (eds.) The mixed languages debate. Theoretical and empirical advances. Berlin: Mouton de Gruyter, pp. 271-315. P. 273
- ↑ 4,04,1Mori, Laura. The shaping of Maltese along the centuries: linguistic evidences from a diachronic-typological analysis. Conference "Maltese Linguistics / Lingwistika Maltija"; Universität Bremen; 18th-20th October 2007; retrieved Jul 2008
↑ [2]
↑
Meakins, Felicity. 2004. Review of "The Mixed Language Debate: Theoretical and Empirical Advances." Linguist List.[3]
- ↑ 7,07,1Hume (1996:165)
- ↑ 8,08,1Ignasi Badia i Capdevila; A view of the linguistic situation in Malta; NovesSl; [2004]; retrieved on [2008-02-24]
- ↑ 9,09,1http://www.gaelport.com/index.php?page=clippings&id=366&viewby=date
↑ [4]