Saint-Malo






Koordinatoj: 48°38′53″N 2°0′27″U  /  48.64806°N, 2.0075°U / 48.64806; -2.0075 (Saint-Malo)















































































































Saint-Malo

france: Saint-Malo, bretone: Sant-Maloù, galoe: Saent-Malo, esperante: Sankta Maklovo
komunumo

Saintmalo.jpg

Saint-Malo kun ĝiaj ĉirkaŭmuregoj.




Oficiala nomo: Saint-Malo


Regno

Francio Francio

Regiono

Bretonio

Departemento

Ille-et-Vilaine

Arondismento

Saint-Malo ties ĉefurbo

Kantono

Saint-Malo-Sud ties ĉefurbo, Saint-Malo-Nord ties ĉefurbo

Komunumaro

Saint-Malo

Rivero

Rance

Situo
Saint-Malo
 - alteco
8 m s. m.
 - koordinatoj

48°38′53″N 2°0′27″U  /  48.64806°N, 2.0075°U / 48.64806; -2.0075 (Saint-Malo)
Plej alta punkto

 - alteco
51 m s. m.
Plej malalta punkto

 - alteco
0 m s. m.

Areo
36,58 km² (3 658 ha)

Loĝantaro
45 201 (20112015)
Denseco

1 235,68 loĝ./km²

Urbestro
Claude Renoult

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo
35400
INSEE
35288




Geografia lokigo sur la mapo : Ille-et-Vilaine



Vidu situon de Saint-Malo kadre de Ille-et-Vilaine

DEC

Saint-Malo

Saint-Malo





Geografia lokigo sur la mapo : Francio



Vidu situon de Saint-Malo kadre de Francio

DEC

Saint-Malo

Saint-Malo






Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Saint-Malo

Retpaĝo: www.ville-saint-malo.fr








v  d  r


Information icon.svg



Saint-Malo [sɛ̃ malo] (Sankta Maklovo[1]) estas franca urbo kaj komunumo en la departemento Ille-et-Vilaine, regiono Bretonio.


Ĝia nomo en la galoa estas Saent-Malo kaj en la bretona Sant-Maloù.


Blazono



Enhavo






  • 1 Geografio


    • 1.1 La tajdoj en Saint-Malo


    • 1.2 Klimato


    • 1.3 Demografio




  • 2 Historio


  • 3 Urbo de famaj maristoj


  • 4 Partnera urbo


    • 4.1 Vidu ankaŭ




  • 5 Esperanta vivo


  • 6 Referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Saint-Malo estas mara havenurbo ĉe Maniko, ĉe la marenfluejo de la rivero Rance. Tiu enfluejo aŭ marbrako, kiu transformiĝas en riveron, estas limigita de la Tajdacentralo de Rance marflanke kaj de la urbo Dinan terflanke (je 18 km fluge).


La aliro al la haveno de Saint-Malo estas ŝirmita per multaj rifoj kaj ŝeroj mergitaj je alta tajdo, per submaraj istmoj (videblaj dum malaltaj viglaj tajdoj), per insuloj aŭ insuletoj, el kiuj multaj estis fortikigitaj en la 17-a jarcento kaj 18-a jarcento (Cézembre, Fort Harbour, la fuorto de la Conchée, Grand Bé kaj Petit Bé, la insuleto de Fort National).


Saint-Malo estis insulo kaj fariĝis duoninsulo. Ĝi estis ĉirkaŭigita de remparoj konstruitaj kaj rekonstruitaj de la 12-a jarcento ĝis la 19-a jarcento, al kiuj la arkitektoj Vauban kaj Siméon de Garangeau aldonis insulajn fortikaĵojn. Apartaĵo de la remparoj de Saint-Malo estas ke, ili staras sur la roko, kiu subtrenas la urbon kaj tenas nur per la pezo de la stakigitaj ŝtonoj.


Saint-Malo regas la Clos-Poulet (nomo venanta laŭdire de "Pou-Alet", de la latina Pagus Aleti, "la lando de Alet", sed pli verŝajne la nomo devenas de Plou/Ploua-Alet: "paroĥo de Alet" en la bretona) kiu estas limigita de la rivero Rance, la Maniko kaj la kaviĝo de Châteauneuf. La urbo frontas al Dinard. Cancale fermas oriente la bordon de Clos-Poulet, konsistigantan parton de la côte d’Émeraude (eo: Smeralda Bordo).


Nun, la urbo enhavas ankaŭ la malnovajn urbojn Saint-Servan kaj Paramé kun kiuj ĝi unuiĝis en 1967[2].



La tajdoj en Saint-Malo |




Plaĝo de la ventumilo vide de la remparoj, kovrita per tajdo je koeficiento 106



La tajdoj de la golfo de Saint-Malo estas inter la plej altaj en Eŭropo. Ili kreiĝas pro la koncentriĝo de la marakvo en triangula golfego inter Bretonio kaj Cotentin.




La vojo de Sillon en tajdo je koeficiento 106


Maksimume, la tajdodiferenco (amplitudo inter la malalta kaj la alta tajdoj) povas atingi ĝis 14 metroj, t.e. pli ol duoble pli granda ol la ordinara tajdodiferenco en Atlantiko.
Tial komence de la jaroj 1960 la baraĵo de la tajdocentralo estis konstruita precize tra la enfluejo de la rivero Rance alsupre de Saint-Malo (la alia opcio estis la golfo de la Monto Sankta Mikaelo).



Klimato |


La golfo de Saint-Malo estas sub modera klimato tre oceana. La temperaturoj estas varmigitaj per la Golfa Marfluo kaj la amplitudo de la temperaturoj inter vintro kaj somero estas malgranda (de 5,4⁰C en Februaro ĝis 17,3⁰C en Julio) kun meza valoro je 11,3 °C[3].



Demografio |



























Loĝantara evoluo de la komunumo Saint-Malo antaŭ la kunigo
1793 1800 1806 1821 1831 1836 1841 1846
10 730 9 147 9 934 9 949 9 981 9 744 10 053 10 076




























1851 1856 1861 1866 1872 1876 1881 1886
9 997
10 809 10 886 10 693 12 316 10 295 11 212 10 500




























1891 1896 1901 1906 1911 1921 1926 1931
11 896
11 476 11 486 10 647 12 371 12 390 13 137 12 864




























1936 1946 1954 1962 - - - -
13 836
11 311 14 339 17 137 - - - -


(Fonto: Datumbazo de EHESS.)



























Loĝantara evoluo de la komunumo Saint-Malo poste la kunigo
1968 1975 1982 1990 1999 2008 2010 2011
42 297 45 030 46 347 48 057 50 675 48 211 46 342 45 201


(Fonto: Datumbazo de INSEE ekde 1968.)






Saint-Malo vide de la insulo Grand Bé.





Historio |


Dum la romania periodo estis urbo en Aleth.


Dum la 6-a jarcento sankta Malo fariĝis la unua episkopo de Aleth.
Dum la 12-a jarcento la episkopo transiris de Aleth al la insulo Saint-Malo.


En 1594 la urbo iĝis definitive franca kaj ĝi iĝis loko de famaj maristoj (vidu sube).


Dum la dua mondmilito la germana armeo okupis la urbon. En 1944 la usona armeo atakis la urbon, kiu kapitulacis la 17-an de aŭgusto kaj la insulo Cézembre kapitulacis la 2-an de septembro. La urbo estis 85 % detruita sed ĉirkaŭmuregoj ne estis detruitaj kaj oni rekonstruis malnovstile la urbon.



Urbo de famaj maristoj |




Statuo de Surcouf




Statuo de Jacques Cartier


Surcouf, fama korsaro, vivis je la fino de la 18-a jarcento.


Li venkis multajn anglajn ŝipojn, eĉ multe pli dikajn ol sia. La statuo montras Anglujon, la grandan malamikon.


Lia fama ŝipo nomita Renard estis rekonstruita kaj videbla en Saint-Malo.


Jacques Cartier vivis en la 16-a jarcento. Li malkovris Sankt-Laŭrencon.


La statuo montras la marnavigiston gvidantan la stevenon.


Lia kastelo de Limoëlou estas ankaŭ muzeo kaj vizitebla en Rothéneuf, apud Saint-Malo.


René Duguay-Trouin estis fama maristo de la 18-a jarcento. Li konkeris Rio de Ĵanejron kontraŭ la portugaloj en 1711.



Partnera urbo |


Maŭricio Port-Luiso, 1999 en Maŭricio



Vidu ankaŭ |


  • Komunumoj de Ille-et-Vilaine


Esperanta vivo |


Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 44 voĉojn (0,27 %) en 2004[4] kaj 43 voĉojn (0,29 %) en 2009[5].


Tie estas esperanto grupo. Kursoj okazas merkrede kaj sabate[6],[7].



Referencoj |


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Saint-Malo en la franca Vikipedio.




  1. El Maclovius la latina nomo de Sankta Malo.


  2. « Nek franco nek bretono, maloano mi estas» sur la e-loĝejo de la semajna gazeto L'Express, parolo de Gilles Foucqueron


  3. Mezaj temperaturoj mezuritaj en Dinard inter 1981 kaj 1990, de WorldClimate.com, kun la datumoj de GHCN1



  4. Ministrejo pri internaj aferoj. Rezultoj 2004 Listo Denis Clopeau (france). Alirita 23-an de septembro 2013.




  5. Ministrejo pri internaj aferoj. Rezultoj 2009 Listo Bert Schumann (france). Alirita 23-an de septembro 2013.



  6. Esperanto grupo de Saint-Malo Groupe Esperanto de Saint-Malo


  7. Federacio Esperanto-Bretonio Fédération Espéranto Bretagne



Eksteraj ligiloj |




  • Saint-Malo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Saint-Malo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Ttt-ejo de la urbo Saint-Malo

  • Turismo en Saint-Malo

  • Fotoj de Saint-Malo

  • Geografio de Bretonio, urboj kaj regionoj - Saint-Malo










Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo