Konservisma Partio (Britio)





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la brita Konservisma Partio. Por informoj pri samnomaj alilandaj partioj, vidu la paĝon Konservisma Partio.


Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la brita Konservisma Partio. Por informoj pri ĝenerala konservisma ideologio, vidu la paĝon Konservismo.































































Konservativa kaj Unuecisma Partio

angle Conservative and Unionist Party

Lando

Flago-de-Britio.svg Britio


Estro

Theresa May


Fondiĝo
1834

Lingvo(j)

Angla


Koloro(j)
helblua

Ideologio

Konservismo

Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons)



330 / 650



Ĉambro de Lordoj (angle: House of Lords)



250 / 821



Eŭropa Parlamento (angle: European Parliament)



20 / 73



Asembleo de Londono (angle: London Assembly)



9 / 25



Lokaj rgistaroj (angle: Local government)



8 779 / 20 565



Internacia aliĝo

Internacia Demokratia Unio



Retejo

www.conservatives.com







v  d  r


Information icon.svg



La KonservativaKonservisma Partio (oficiale Conservative and Unionist Party, La Konservativa kaj Unuecisma Partio) estas la plej granda dekstra-flanka politika partio en la Unuiĝinta Regno de Britio kaj Nord-Irlando. La partio estas ankaŭ ofte nomata Tory Party, kaj ĝiaj membroj Tories, pro slangaĵo el la 18a jarcento.


La 'Unuecisma' parto de la oficiala nomo (ne ofte uzata ekster Skotlando) ekzistas pro la unuiĝo kun la Liberala Unuecisma Partio je 1921, kaj ankaŭ ĉar la Konservativoj kredas je fortaj ligoj kaj inter la diversaj partoj de Britio kaj kun Nord-Irlando.


La Konservativoj estis dum la 20a jarcento ofte la ĉefa partio de registaro. Renomaj ĉefministroj estas Winston Churchill, Sir Anthony Eden, Edward Heath, Margaret Thatcher kaj John Major. Margaret Thatcher gvidis kaj estris la partion de 1975, gajnis la nacian baloton en 1979 kaj estiĝis la unua ina ĉefministro en Britio. Ŝi estris ĝis sia eksiĝo en 1990, dum la plej longa tempo ke unu ĉefministro restis en tiu posteno. John Major gvidis la partion de 1990 post partia voĉdono por trovi novan partiestron, sed malgajnis sian ĉefministran postenon en 1997. En tiu jaro la brita popolo elektis Tony Blair, de la Laborista Partio, ĉefministro. Depost tiam la Konservativa Partio havis tri sekvajn estrojn, unue William Hague kiu eksiĝis en 2001, Iain Duncan Smith, kaj Michael Howard. Ili forte kontraŭas la eŭron.


El la Konservativoj estiĝis post 2003 ida nova grupo, la Konservativa Demokrata Partio, kiu kredas ke la tradiciaj Konservativoj neniel povas denove gajni nacian baloton., sed tiu nova grupo ne multe timigas la Konservativojn, kaj fakte la plejparto de la Brita loĝantaro eĉ ne scias ke la Konservativa Demokrata Partio ekzistas.




Enhavo






  • 1 Politikaro


    • 1.1 Eŭropa Unio


    • 1.2 Tutmonda varmiĝo




  • 2 Estroj ekde 1846


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Politikaro |



Eŭropa Unio |


Anoj de Konservisma Partio havas diversajn opiniojn pri la Eŭropa Unio. Preskaŭ la tuta partio estas eŭroskeptikisma, sed kelkaj membroj, kiel partiestro David Cameron, volas reformi ĝin kiel la ekonomian union por libera merkato kaj aliaj deziras tute forlasi la Eŭropan Union, kiel eŭropa parlamentano Daniel Hannan el Sudorienta Anglio.



Tutmonda varmiĝo |


La oficia konsento de la Konservisma Partio estas, ke tutmonda varmiĝo estas fakta kaj devas esti korektota, sed ankaŭ estas multaj klimatskepiktuloj en tiu partio. La partio estas subteninta kelkajn ekologiajn impostojn.



Estroj ekde 1846 |





David Cameron, tiama partiestro, en 2010.




  • Edward Smith Stanley, 14a Grafo de Derby 1846 - 1868


  • Benjamin Disraeli, 1a Grafo de Beaconsfield (1876) 1868 - 1881


  • Robert Arthur Talbot Gasgoyne-Cecil, 3a Markizo de Salisbury 1881 - 1902, patro de Robert Cecil


  • Arthur James Balfour 1902 - 1911


  • Andrew Bonar Law 1911 - 1921


  • Austen Chamberlain 1921 - 1922


  • Andrew Bonar Law 1922 - 1923


  • Stanley Baldwin 1923 - 1937


  • Neville Chamberlain 1937 - 1940


  • Winston Churchill 1940 - 1955

  • Sir Anthony Eden 1955 - 1957


  • Harold Macmillan 1957 - 1963

  • Sir Alec Douglas-Hume 1963 - 1965


  • Edward Heath 1965 - 1975


  • Margaret Thatcher 1975 - 1990


  • John Major 1990 - 1997


  • William Hague 1997 - 2001


  • Iain Duncan Smith 2001 - 2003


  • Michael Howard 2003 - 2005


  • David Cameron 2005 - 2016


  • Theresa May 2016 - nun



Vidu ankaŭ |



  • Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando

  • Skota Konservisma Partio

  • Kimra Konservisma Partio



Eksteraj ligiloj |



  • The Conservative Party

  • The Scottish Conservative & Unionist Party

  • Welsh Conservatives




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg