Permjo























































Permjo

Perm Russia.jpg


Flago



Blazono



Flago

Blazono
Administrado

Poŝtkodo
614000–614999 [+]

Retpaĝaro

www.gorodperm.ru [+]
Demografio

Loĝantaro

1 048 005  (2017) [+]

Loĝdenso

1 311 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

58° 1′ N, 56° 15′ O58.01388888888956.248888888889Koordinatoj: 58° 1′ N, 56° 15′ O [+]

Alto

171 m [+]

Areo
799,68 km² (79 968 ha) [+]

Horzono

UTC+05:00 [+]





Permjo (Rusio)

DEC
Permjo

Situo de Permjo



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Perm [+]







v  d  r


Information icon.svg





  • Permjo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Permjo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



Permjo (ruse Пермь; aliaj eblaj esperantigoj: Perm, Permj) estas rusia urbo en meza Uralo situanta ĉe la rivero Kama; ĉefurbo de Permja regiono.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Vidindaĵoj


  • 3 Komuniko


  • 4 Ekonomio


  • 5 Esperanto en Permjo


  • 6 Eksteraj ligiloj


  • 7 Referencoj





Historio |


Unu el la plej antikvaj loĝlokoj sur la loko de moderna Permjo estis la vilaĝo JagoŝiĥaBrjuĥanovo ĉe la rivero Jagoŝiĥa (Jegoŝiĥa (rivero)). Ĝi estis unue menciita en la censa libro de vojevodo Prokopij Jelizarov en la jaro 1647. Laŭ censo de jaro 1687 en Jagoŝiĥa estis sep domoj kaj "28 personoj maskla, precipe de familioj Brjuĥanov, Verĥolancev kaj Fedotov".


En 1723 tie estis fondita Jagoŝiĥa kuprofandanta uzino. Poste, en 1781, vilaĝo Jagoŝiĥa iĝis urbo Permjo. En Permjo troviĝis la ĉefadministrado de uralaj fabrikoj. Komence de la 19-a jarcento Permjo fariĝis ĉefa riverhaveno.


La urbo antaŭe estis nomita kiel:



  • Permjo (Пермь) ĝis 1940;

  • Molotov (Молотов) en 1940 ... 1957.



Vidindaĵoj |


Moskeo de Permjo. En la soveta tempo multe da laboroj estis farita de punlaboristoj tra la 170 gulago-koncentrejoj. Nur unu el tiuj (Perm-36) estis konservita kaj servis kiel ekzilejo por disidentoj ĝis la 1980-aj jaroj kaj nun estas vizitebla[1].



Komuniko |


La interurba telefona kodo estas 342, la enurbaj telefonnumeroj estas sepciferaj (en jaro 2006).



Ekonomio |


Ekonomio de la urbo baziĝas sur la grandindustrio, brulindustrio kaj ĥemia industrio. Fabrikoj de Permjo produktadas aviadan teĥnikon, raketan kaj kosman teĥnikon.


Arbo-reciklada industrio estas ankaŭ disvolvigita. En la urbo estas fervoja stacio kaj flughaveno.



Esperanto en Permjo |


Nun (12.2010) en Perm mankas oficiala Esperanto-klubo, sed funkcias neregistrita kaj sennoma grupo de geesperantistoj. Tamen dum multaj jaroj en la urbo ekzistis Perma Esperanto-klubo.



Eksteraj ligiloj |


  • Urba retejo esperantlingva

  • Paĝo de urba esperantistaro


Referencoj |




  1. (nederlanda) Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostok (Op weg naar Vladivostok), p. 55, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg