René de Saussure







Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.




Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri René de Saussure. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Saussure.










































René de Saussure

Portreto de René de Saussure, antaŭ 1909
Portreto de René de Saussure, antaŭ 1909
Personaj informoj

Naskiĝo

17-an de marto 1868 (1868-03-17)
en Ĝenevo

Morto

2-an de decembro 1943 (1943-12-02) (75-jara)
en Berno

Ŝtataneco

Svislando

Profesio
matematikisto, interlingvisto, esperantisto, esperantologo

Lingvoj

franca lingvo, Esperanto
Familianoj

Infano
Jean de Saussure

Patro
Henri de Saussure

Frat(in)oj

Ferdinand de Saussure, Léopold de Saussure







v  d  r


Information icon.svg



René de SAUSSURE (naskiĝis en 1868 en Ĝenevo, mortis en decembro 1943 en Berno[1]) estis svisa esperantisto kaj profesia matematikisto, kiu skribis gravajn verkojn pri Esperanto kaj interlingvistiko laŭ lingvista vidpunkto. Lia precipa verko, Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto, estis analizo pri la logiko de vortfarado de Esperanto, defendanta Esperanton kontraŭ kelkaj Idistaj kritikoj. Grava estis lia principo de Neceso kaj sufiĉo, per kiu li kontraŭstaris la kritikon de Louis Couturat, ke Esperanto ne kongruas kun la principo de Renversebleco.


Li estis frato de Ferdinand de Saussure, fama kreinto de moderna lingvistiko. Eble pro lia influo, Ferdinand de Saussure enmetis neŭtran mencion al Esperanto en sian libron Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko dum 1913.[2]


En 1907 li proponis la adopton de spesmilo kaj prenis sur sin la redaktadon de Internacia Scienca Revuo, sub kiu la gazeto bonege prosperis kaj pliampleksiĝis. Sed Saussure skribante sub pseŭdonimo Antido pli kaj pli uzis la gazeton por diskuti reformojn en Esperanto (vidu Lingwo Internaciona). En 1919 aŭ 1920 nova lingvo Antido jam estas preta, sed ankoraŭ en 1921 Saussure mem konsideris ĝin nur "dialekto" de Esperanto.


De li estis redaktita la revuo Lingvo Cosmopolita pri nova lingvo. La 1-an de septembro 1925, la jaro de nova Universala Kongreso en Ĝenevo, Saussure komunikis en cirkulero, ke li ĉesas nomi sin esperantisto, ke li forlasas la esperantan standardon kun verda stelo sur blanka fono kaj levas la standardon de Nov-Esperanto kun blanka stelo sur verda fono.




Esperanta karikatura bildkarto de René de Saussure, ĉirkaŭ 1912


Antido estis lingvoprojekto pli proksima al "ortodoksa" Esperanto ol Ido. Li proponis ŝanĝon en ortografio kaj korelativa sistemo, foreston de akuzativo kaj kelkajn ŝanĝojn malpli gravajn en la vortprovizo. Pro tiu "herezo" li estis forigita el la Akademio de Esperanto kaj estis ankaŭ rifuzita de Idistoj kaj finfine restis izolita. Kelkaj homoj nun pensas, ke Saussure estis miskomprenita, ĉar lia Antida propono ne estis, de komence, "nova" lingvo kiel Ido, sed nur reforma propono al la Akademio.


Lia traduko de la rakonto de Charles Ferdinand Ramuz, Aline, aperinta unue en 1911, estas reeldonita de Monda Asembleo Socia, rete 2006 kaj libre 2007.[3][4]




Enhavo






  • 1 Laŭ Enciklopedio de Esperanto


  • 2 Planlingvoj


  • 3 Jubilea monero 2018


  • 4 Referencoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Laŭ Enciklopedio de Esperanto |


Saussure (sosür) René de (ps. Antido), franco svisa, univ. prof. Kelkajn jarojn E-isto, kiu kunlaboris al Tra la Mondo, La Revuo, Esperanto kaj Oficiala Gazeto, red. de Int. Scienca Revuo, kaj de Svisa Espero. Trad. Aline de Ramuz, 1911, Adele Kamm de Seipel, 1914, La Devo de Naville, 1910. Elpensis la monsistemon „spesmilo“ (v.). Forlasinte E-n, eldonis la lingvo-projekton „Antido“, tiun ĉi mezan solvon inter E kaj Ido, 1907. Poste aperigis la projekton „Esperantido“ (1917) kaj ankaŭ skizojn de aliaj lingvoprojektoj.


M. C. Butler skribis pri li en Encyclopædia Britannica (1927): „Prof. R. de Saussure, kredante ke kelkaj malpli gravaj trajtoj de Esperanto malhelpas propagandon, celas ilin elimini, sed samtempe konservi la esencajn kvalitojn de la lingvo. De 1907 ĝis nun serio de eksperimentaj projektoj fluadas el lia lingvo-laboratorio: Antido I, Antido II, Lingvo Kosmopolita, Esperantido, kaj fine Nov-Esperanto (1925). Lia sinteno de scienca sendependeco kaj esploremo, tamen, estas „voĉo krianta en la dezerto“.


Noto de M. C. B. Kiam venis la Idista krizo, la E-ista mondo sentis la falsecon de la Idista argumento, sed ne povis ĝin rebati. En serio da brilaj monografoj S. defendis E-n kontraŭ Idistaj atakoj. Ĉiu posta verkisto aŭ instruisto ŝuldas al Saussure.








Citaĵo



 Saussure, – la pura, klara Mens',

La projektinto, projektonto,

Trabrilis, kvazaŭ lumofonto


La vortstrukturon lia Lens'. 
— Kolomano Kalocsay, Rimportretoj


Planlingvoj |


Komence kun Antido en 1907, de Saussure konstruktis multaj reformproponoj de Esperanto, aŭ Esperantidoj. Un de la plej konataj de tiuj estas Nov-Esperanto de 1925.


Lingvo Kosmopolita (klasifiko 413.2 “1912” en Biblioteko Butler) estis proponata de René de Saussure en 1912 kiel reformo al siaj antaŭaj projektoj. Ŝanĝoj kompare kun Esperanto: esis anstataŭ estis, cienco anstataŭ scienco, interaltre anstataŭ interalie, ey anstataŭ kaj, ktp. En 1913, li proponis reformo de tiu projekto: Lingvo Cosmopolita (413.2 “1913” en Biblioteko Butler). La lastmenciita projekto estis unu el la plej longdaŭra de Saussure, kiu kreis la revuon "Langue Cosmopolite" por divastigi ĝin.[mankas fonto]


Specimeno de la 1912-a versio: I fari talon progreson la cienco sukcesis per la uzado di multan naturanan produktaton, nekonocitan da lan antikun; interaltre kaŭchuko ey gutaperko esis ey restas ankore un nun nedispenseblan por ol.


Li proponis Universal Esperanto en 1935, kaj kiel la lasta en lia longa serio de esperantido-proponoj, Esperanto 2 en 1937.



Jubilea monero 2018 |




Averso de jubilea monero de 2018 (reverso).


2018 aperis nova arĝenta monero aŭ medalo, Esperanto 100 Steloj, okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de René de Saussure 2018. Ĝi estos pregita de la aŭstria monfarejo Münze Österreich, eldonkvanto 1000. Informoj: esperanto [po-signo] chello [punkto] at



Referencoj |





  1. “Niaj mortintoj 1939–1945”, en Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 6.


  2. The other Saussure. Artikolo de Javier Alcalde en Babel 16: 22-24, 2016.


  3. http://mas-eo.org/spip.php?article375 (legita novembre 2017)


  4. Aline de Ramuz, tradukita de Saussure (legita novembre 2017; la vikipedia teksto antaŭe diris "rete reeldonita en junio 2006")




Eksteraj ligiloj |






Faces-nevit.svg
Trovu « René de Saussure » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»




  • Enciklopedio de Esperanto/S en sia originala formo en la Interreto


  • Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).


  • "René de Saussure (1868-1943) - Tragika sed grava esperantologo kaj interlingvisto el Svislando" de Andy Künzli ĉe Esperantic Studies Foundation


  • Verkoj de kaj pri René de Saussure en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo


  • Antaŭ-Sosurumo: Fragmentoj el verkata studo pri René de Saussure de Balázs Wacha


  • Aline de Ramuz, tradukita de Saussure





Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg