Komerco






Komercisto en Germanio, 16a jarcento.




Merkato San Juan de Dios en Gvadalaharo, Meksiko.





The Liberty to Trade as Buttressed by National Law (1909) de George Howard Earle, Jr.


Komerco estas interŝanĝo de valoraĵoj inter du iuj. La "valoraĵoj" povas esti varoj, mono, produktaĵoj, servoj, informo aŭ io ajn, kiu havas valoron al la interŝanĝantoj. La interŝanĝantoj povas esti homoj, grupo de homoj, aŭ firmaoj. Komerco estas grava meĥanismo de kapitalismo.


Laŭ Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (IKEV, numero 450), komerco estas "aĉeto kaj vendo kun la celo akiri profiton. En la donitaj ekonomiaj kondiĉoj ĝi ampleksas la tutan varcirkuladon inter produktado kaj konsumado."


Tre uzata klasika simbolo de komerco estas kaduceo.




Enhavo






  • 1 Konceptoj


  • 2 Varigado


  • 3 Organizoj


  • 4 Proverbo


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj


  • 7 Referencoj





Konceptoj |




  • Asekuro

  • Borso

  • Dungado

  • Fabrikmarko

  • Firmao


  • Honesta komerco (angle fair trade)

  • Imposto

  • Jura vizaĝo

  • Konsumado

  • Oferto

  • Produkto


  • Propraĵo


    • Intelekta propraĵo Rajtoj al propraĵo kiu estas fabrikita per la menso, kiel patentoj kaj kopirajtoj.


    • Nemovebla propraĵo (aŭ "Reala propraĵo") Propreblaĵo kiu ne povas esti movita, kiel lando aŭ konstruitaĵoj.


    • Persona propraĵo Propraĵo kiu povas esti movita.

    • Konkura informkolektado



  • Reklamo


  • Varo, Groco

  • Varigado

  • Varnomo




Varigado |


Varigado estas la ŝanĝado de antaŭe nekomercaj aĵoj, servoj, ideoj, ktp. al varoj (komercaĵoj). Varo estas, en la plej baza senco, "io ajn intencita por komerco," aŭ iu ajn komerce valora afero. Sklaveco estas la varigo de homoj, sed homoj ankaŭ estas traktataj kiel varoj en la ĝenerala merkato por dungiĝo. Oni ofte kritikas varigadon laŭ la rezonado, ke almenaŭ iuj aferoj ne estu traktataj kiel varo— ekzemple, akvo, arto, edukado, datumoj, kaj scio en la cifereca epoko.



Organizoj |


  • Interŝtataj komercaj organizoj:


    • Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK)

    • Merkosudo

    • Eŭropa Unio




Proverbo |


Ekzistas pluraj proverboj pri komerco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:









  • Citaĵo

     Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas. 







  • Citaĵo

     Malsaĝulo venas, komercisto festenas. 







  • Citaĵo

     Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco. 






Vidu ankaŭ |



  • Komerco per Esperanto

  • Kategorio:Monunuoj

  • Kompara avantaĝo

  • Tutmondiĝo

  • Internacia komerco

  • Monda Komerca Organizaĵo

  • Vendado

  • Multfaka magazeno

  • Komerca juro

  • Banko


  • Ekonomiko, Ekonomio

  • Industrio

  • Leĝo

  • Prezo



Eksteraj ligiloj |



  • Artikoloj pri komerco esperante


Referencoj |




  1. Lernu








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg