9-a de novembro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30





































































novembro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di





1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30


aranĝo de 2019
tagoj

La 9-a de novembro estas la 313-a tago de la jaro (la 314-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 52 tagoj restas.


Je la 9-a de novembro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 En Germanio


  • 3 Naskiĝoj


  • 4 Mortoj


  • 5 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 6 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 324: Romo: Baziliko Sankta Johano de Laterano estis solene konsekrita al Jesuo Kristo fare de la papo Silvestro la 1-a - la unua en Eŭropo


  • 1282: Post alpreno fare de Petro la 3-a (Aragono) de krono de Sicilio, kiu estis papa feŭdo, franca papo Marteno la 4-a ekskkomunikis lin kaj liajn posteulojn (pli frue en Palermo okazis sicilia vespro)


  • 1313: Ludoviko la 4-a venkis sian kuzon en la batalo apud Gammelsdorf


  • 1494: Faligita de loĝantoj de Florenco familio Mediĉoj fuĝis, ilia havaĵo estis rabita kaj en la urbon revenis respubliko


  • 1520: Stokholma sangobano - ekzekuto de 82 svedaj nobeloj kontraŭstarantaj al la Unio de Kalmar


  • 1655: En Florenco mortis 25-jara azia elefanto Hansken, kiu famiĝis en Eŭropo vojaĝante kun cirko - interalie eternigis ĝin Rembrandt


  • 1692: Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski donis urborajton al Szczuczyn en Podlaĥio


  • 1732: Itala teologo Alfonso Maria de Liguori fondis katolikan ordenon de redemptoristoj


  • 1794: Insurekcio de Kościuszko: rusa armeo, post falo de la defendo de Praga kaj genocida murdado de 20 mil enloĝantoj, eniris al Varsovio - unu semajnon poste lastaj taĉmentoj de insurekcianoj oficiale kapitulacis en Sanktakruca Provinco


  • 1799: Napoleono Bonaparte per puĉo de la 18-a de brumero transprenis regopovon en Francio - regado de Direktoraro finiĝis favore al Konsularo


  • 1802: Pasado de Merkuro


  • 1846: Papo Pio la 9-a anoncis enciklikon Qui Pluribus, kritikantan raciismon


  • 1870: Francia-Prusia milito: venko de franca armeo en batalo de Coulmiers (Loiret) - malvenko de bavaraj fortoj


  • 1872: En Bostono eksplodis incendio rezulte de kiu 30 personoj pereis kaj 776 konstruaĵoj detruiĝis


  • 1888: Ĵakvo la Buĉisto murdis sian lastan viktimon, la kvinan


  • 1906: Theodore Roosevelt kiel la unua oficanta prezidento de Usono vojaĝis eksterlanden vizitante konstruadon de la Panama kanalo


  • 1907: Reĝo de Britio Eduardo la 7-a ricevis okaze de sia naskiĝdatreveno diamanton Cullinan


  • 1908: Elizabeth Garrett Anderson iĝis urbestrino de Aldeburgh (Suffolk) kiel la unua virino en la historio de Anglio


  • 1911: Oni surakvigis la plej grandan velŝipon France II en la historio


  • 1913: Pli ol 250 personoj pereis rezulte de granda ŝtormo sur Grandaj Lagoj de Nordameriko


  • 1921: Benito Mussolini fondis en Italio Nacifaŝisman Partion


  • Unua mondmilito:


    • 1914: Hinda Oceano: en la unua marbatalo de aŭstralia mararmeo apud Kokosinsuloj atakinta germana krozŝipo estis venkita de la aŭstralia


    • 1915: Germana submarŝipo U-35 sinkigis apud marbordo de Grekio usonan pasaĝeran ŝipon SS Californian, konatan pro nedono de helpo al sinkiĝanta RMS Titanic en 1912


    • 1916: Centraj Potencoj alvokis polojn por volontula soldatiĝo


    • 1917: Palestino: brita armeo konkeris Aŝkelon


    • 1918: Novembra Revolucio en Germanio: en Berlino eksplodis ĝenerala striko, sekvis fratigo de laboristoj kun soldatoj. Je la 12:00 Philipp Scheidemann desur ŝtuparo de Reichstag proklamis Vajmaran Respublikon. Je la 16:00 de balkono de imperiestra palaco Karl Liebknecht proklamis fondon de Libera Socialisma Respubliko. Tio estis rezulto de kunpuŝo de du socialismaj partioj – Sendependa Socialdemokratia partio de Germanio kaj kaj aganta kadre de ĝi Ligo Spartacus kun pli modera Socialdemokratia Partio de Germanio. Oni detronigis imperiestron Vilhelmo la 2-a; registaro de Azerbajĝana Demokratia Respubliko adoptis flagon de Azerbajĝano




  • 1919: Germanio: Eko de la unua germana demokratia ŝtato.


  • 1923: Puĉo de Adolf Hitler kontraŭ la germana registaro fiaskis


  • 1925: En Germanio sub regado de Nacisocialisma Germana Laborista Partio fondiĝis nazia organizaĵo SS


  • 1928: Premiero de pola muta filmo realigita samtitole laŭ nacia eposo de Adam Mickiewicz Sinjoro Tadeo


  • 1932: La dua edzino de Josif Stalin, Nadeĵda Allilujeva, sinmortigis


  • 1937: Japana armeo konkeris Ŝanhajon


  • 1938: Kristallnacht (pogromo) komenciĝis en Germanio, Aŭstrio kaj aliaj regionoj regataj de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio (SS, Sturmabteilung, Hitlera Junularo) - oni murdis 91 judojn, bruligis 171 sinagogojn kiel Nova sinagogo de Berlino kaj en Vroclavo, rabis 8 mil vendejojn kaj deportis ĉirkaŭ 30 mil judojn al koncentrejoj


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: Amasaj arestoj kadre de la nazia Intelektul-kampanjo kontraŭ polaj intelektuloj - la duan fojon en Krakovo oni arestis 120 personojn kaj en Lublin komencis murdi kelkcent personojn (juristoj, inĝenieroj, instruistoj kaj pastroj) kaj en postaj monatoj oni arestis pluajn 20000 personojn en Distrikto Lublin, kio celis al germanigo de konkeritaj teritorioj; Holokaŭsto: Lodzo kun ties regiono estis aneksita al Nazia Germanio - la saman tagon oni arestis 1500 judojn inter kiuj 500 murdis; lige al alproksimiĝanta nacia festo pri sendependeco gestapo arestis en la tuta Pollando kelke da miloj de personoj; germana polico kaj ĝendarmoj pafekzekutis en Tomaszów Mazowiecki 39 personojn kaj en 3 aliaj lokoj 52 (inter ili estis ankaŭ malliberuloj); germanoj malfermis katedralon en Gniezno, en Poznan haltigis elspezon de monhelpo por polaj kaj judaj senlaboruloj kaj en Lublin okazigis la unuan pli grandan deportadon de judoj; en Varsovio fondiĝis konspira organizo Sekreta Pola Armeo, kies stabestro estis subleŭtenanto Witold Pilecki


    • Pola Supera Komandanto Władysław Sikorski atribuis al Varsovio Militan Ordenon Virtuti Militari - nur la 27-an de septembro 1996 ĝi estis solene fiksita sur la standardo de la ĉefurbo


    • 1940: Varsovio: konspira "Jutro PN" (Morgaŭo de Sendependa Pollando) publikigis ordonon de la Ĉefkomandejo de Sendependa Pollando por la tago de la 1-a de novembro 1940 okaze de ties unua datreveno de la fondo de organizaĵo, malkaŝante ĝian nombrecon februare 1940 - mil homoj kaj komencon de la eldona agado (marte 1940)


    • En koncentrejo Sachsenhausen oni pafekzekutis 33 polojn, en tio pastron Henryk Figat, akuzitan pri kaŝo de judaj knaboj; Budapeŝto: "Wieści Polskie" informis, ke en Rumanio "postrestis ankoraŭ 10 000 polojn"


    • 1941: En Mir apud Grodno germanoj pafmortigis 1500 judojn; germana polico deportis al Lodzo 1007 ciganojn de Oberwart; en ĉirkaŭaĵo de Borysów (nun Barisaŭ) estis pafmortigita de sovetoj pastro profesoro Henryk Hlebowicz, interalie paroĥestro en Troki (nun Trakai) - beatigita de pola papo Johano Paŭlo la 2-a

    • Pola gazeto eldonata en Nov-Jorko "Nowy Świat" (Nova Mondo) skribas vastan artikolon pri la unua virino inter soldataro de Pola Armeo en Kanado kun la titolo Spure de Emilia Plater; "Wiadomości Polskie" (Polaj Sciigoj) aperigas vastan intervjuon kun profesoro Stanisław Grabski, alveninta de Sovetunio, titolitan Homo "el tie" pri sorto de poloj restantaj en gulagoj, kiuj volontule amase venas por kreiĝanta Pola Armeo en Sovetunio; Supera Komandanto Władysław Sikorski subskribas du ordonojn al soldatoj de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, kiuj defendas Tobrukon en Afriko;


    • 1942: Holokaŭsto: likvido de geto en Majdan Tatarski apud Majdanek kun nekonata nombro de ciganoj komenciĝis, kien printeme oni translokigis 4000 mil judojn de la unua Lublina geto - nur 230 judoj el 1/3 de la loĝantoj de Lublin travivis la germanan okupadon; 1100 polaj judoj el geto en Skałat apud Tarnopol estis deportitaj al ekstermejo Bełżec; regopovoj de Varto-Lando malpermesis al poloj farmigi teron


    • 1943: Germanoj pafekzekutis en Varsovio kelkdekon de personoj, en Radom 50 laboristojn de armila fabriko kaj en Poznan 8 polojn; taĉmentoj de Popola Gvardio dum kvar tagoj devojigis oriente de Varsovio 4 armeajn transportojn, unu vartrajnon kaj en du lokoj eksplodigis fervojan trakon; taĉmento de Ukraina Ribela Armeo murdis ĉirkaŭ 300 senarmitajn polojn en Lubieszów (nun en Volina provinco) kune kun rifuĝintaj loĝantoj de vilaĝo Rajmontówka, parton de ili ukrainaj naciistoj vivbruligis


    • 1944: Germanoj transportis de militkaptitejo apud Nysa 19 neplenaĝajn varsoviajn ribelintojn al simila loko en Luckenwalde


    • En koncentrejo Mauthausen-Gusen germanoj pafekzekutis 3 polajn oficirojn kaj ĉirkaŭ 100 soldatojn kaj en Ustroń polico pafmortigis kelkdekon de personoj pro kunlaboro kun partizanoj; diviziaj taĉmentoj de pola generalo Stanisław Maczek liberigis Moerdijk apud Zevenbergen




  • 1953: Kamboĝo fariĝis sendependa de Francio.


  • 1953: Laosa Enlanda Milito komenciĝis


  • 1956: Super Bermuda triangulo pereis usona patrola bombaviadilo kun 10-persona skipo


  • 1961: Plurjara Berlina krizo pro ultimato de Ĥruŝĉov finiĝis - rezulto de la krizo estis konstruo de la Berlina muro


  • 1961: Ukraina urbo Stalino ricevis la nomon Donecko


  • 1962: Ukrainio: fondita de poloj urbo Stanisławów estis alinomita al Ivano-Frankivsk


  • 1964: Vojevodia Juĝejo en Varsovio verdiktis pri Melchior Wańkowicz: 1,5 jaro da mallibero pro "propago de kalumniaj kaj malfavoraj materialoj pri Pola Popola Respubliko"


  • 1965: Ferdinand Marcos gajnis prezidentan baloton en Filipinoj


  • 1967: Usono: muzika revuo "Rolling Stone" aperis en butikoj


  • 1976: Ukrainia Helsinka unio fondiĝis


  • 1985: Garri Kasparov gajnis mondĉampionecon pri ŝakoj


  • 1987: En Pollando en Vroclavo oni arestis Kornel Morawiecki, la gvidanton de Solidareco Batalanta - en 1988 estis inklinita forveturi al Italio kaj dum reveno deportita al Vieno


  • 1989: Falo de komunismo: faligo de Berlina muro en GDR (orienta Germanio) permesis malfermi landlimon kun Okcidenta Berlino (238 oficiale dokumentitaj mortoj)


  • 1990: Premiero de la usona filmo Dances with Wolves


  • 1991: Ĝoĥar Dudajev iĝis unua prezidento de Ĉeĉenio


  • 1993: Bosnia milito: kroata armeo detruis Stari most en Mostar super Neretva


  • 1994: Malkovro de kemia elemento darmŝtatio


  • 1997: Anglalingva tagonokta informa televido BBC News ekfunkciis


  • 2000: En Barato fondiĝis nova subŝtato - Utarakando


  • 2000: Malkovro de la luno de Saturno - Albiorikso


  • 2001: Usona armeo kaj militistaj fortoj de Nord-alianco konkeris, okupatan de talibanoj, urbon Mazar-i Ŝarif en Afganio


  • 2005: Eŭropa Kosma Agentejo: lanĉo de kosmosondilo Venus Express


  • 2007: En Varsovio komenciĝis solenaĵoj omaĝe al viktimoj de la krimo de Katin, dum kiu oni legis nomojn de ĉirkaŭ 14 mil polaj oficiroj, murditaj en 1940 fare de soveta NKVD en Katin, Ĥarkovo kaj Tverj, kun postmorta avanco al pli alta rango


  • 2009: Saad Hariri iĝis ĉefministro de Libano


  • 2010: Oni nuligis postenon de ĉefministro en Zanzibaro


  • 2016: Donald Trump estis anoncita gajninto de prezidenta baloto en Usono



En Germanio |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo 9-a de novembro (Germanio).

La 9-a de novembro havas specialan signifon en la historio de Germanio, ĉar je tiu dato en diversaj jaroj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj okazis historie signifaj eventoj, kaj en historio de Nazia Germanio aparte evidenta genocido de poloj, judoj kaj ciganoj dum la dua mondmilito.



Naskiĝoj |




  • 1467: Karlo de Egmond, nederlanda duko de Geldern (m. 1538)


  • 1590: Johann Matthäus Meyfart, germana teologo kaj edifa verkisto (m. 1642)


  • 1731: Benjamin Banneker, afrikusona libera negro, sciencisto, terenmezuristo, almanakisto kaj farmisto (m. 1806)


  • 1745: Johann Michael Bach la 3-a, germana komponisto el la familio Bach (m. 1820)


  • 1810: Bernhard von Langenbeck, germana kirurgo, profesoro de la Universitato de Göttingen (m. 1887)


  • 1816: János Kovács, hungara zoologo, esploristo de Egiptio (m. 1906)


  • 1818: Ivan Turgenev, rusa verkisto, klasikulo de la rusa literaturo,konata de esperantigitaj romanoj Patroj kaj Filoj, La unua amo kaj aliaj verkoj kiel Mumu, rete legebla en esperanto (m. 1883)


  • 1841: Eduardo la 7-a, reĝo de Britio kaj imperiestro de Barato, nomata "onklo de Eŭropo" pro lia parenceco kun preskaŭ ĉiuj regantoj (m. 1910)


  • 1864: Dmitrij Ivanovskij, rusa biologo, malkovrinto de virusoj (m. 1920)


  • 1866: Nikolaj Kazi-Girej, rusa ĉefinĝeniero de Ĉina Orienta Fervojo kaj esperantisto el Kaŭkazo, konfondinto kaj prezidanto de Manĉuria Esperanto-Societo, tradukisto de du rakontoj de Vsevolod Garŝin (m. 1917)


  • 1872: Bohdan Lepkij, ukraina poeto kaj pola senatano (m. 1941)


  • 1876: Mihály Pásztor, hungara ĵurnalisto okupiĝanta pri Budapeŝto, kunlaboranto de "Magyar Hírlap", viktimo de koncentrejo (m. 1945)


  • 1877: Muhammad Ikbal, islama poeto, filozofo, mistikulo, politikisto de Pakistano, verkanta en urdua kaj persa lingvoj (m. 1938)


  • 1877: Enrico de Nicola, la unua prezidento de Italio (m. 1959)


  • 1877: Adolf Dietrich, svisa "naiva" "farbisto" kaj pentristo (m. 1957)


  • 1879: Milan Šufflay, kroata historiisto, politikisto kaj albanologo, murdita (m. 1931)


  • 1880: Giles Gilbert Scott, angla arkitekto, posedanto de Brita Merit-Ordeno (m. 1960)


  • 1888: Jean Monnet, franca politikisto, ekonomiisto, arkitekto de eŭropaj komunumoj (m. 1979)


  • 1892: Erich Auerbach, germana filologo juddevena, romanistikisto, profesoro en Universitato Yale, konata kiel aŭtoro de la libro "Mimesis. La prezentado de realo en la okcidenta literaturo" (m. 1957)


  • 1905: Erika Mann, germana verkistino, ĵurnalistino kaj aktorino (m. 1969)


  • 1913: Hedy Lamarr, usona aktorino juddevena, inventistino pri elektroniko (m. 2000)


  • 1914: Kálmán Csíky, hungara kuracisto, psikiatro, patro de Csaba Jenő Csíky (m. 1985)


  • 1914: Hedy Lamarr, aŭstra-usona aktorino kaj inventistino (m. 2000)


  • 1923: Tibor Maros, rumania hungara kuracisto, universitata doktoro docento (m. 2002)


  • 1928: Anne Sexton, usona poetino kaj verkistino pri tabuoj, sinmortigintino (m. 1974)


  • 1928: Zdeněk Hršel, ĉeĥa filologo, bibliotekisto kaj esperantisto, prilaborinto de Esperanto-eldonaĵoj eldonitaj en Brno, kontribuinto al Esperanto-movado kaj Esperanto-kulturo, Honora membro de ĈEA (m. 2014)


  • 1929: Imre Kertész, hungara Nobelpremiita verkisto juddevena kaj tradukisto, gajninto de Brandenburgia literatura premio (m. 2016)


  • 1929: Carmel Mallia, malta verkisto, prezidanto de Malta Esperanto-Societo, prilaborinto de Zagreba metodo en la malta lingvo, kunfondinto de Esperantlingva Verkista Asocio kaj de Internacia Naturkuraca Asocio, membro-delegito de UEA kaj de la Akademio de Esperanto, kunlaboranto de "Monato", kontribuinto al Beletra Almanako, Esperanto-verkisto kaj eseisto


  • 1934: József Kelemen, rumania hungara kuracisto, fakverkisto (m. 2014)


  • 1934: Carl Sagan, usona verkisto kaj astronomo, pioniro de astrobiologio (m. 1996)


  • 1936: Miĥail Tal, latva ŝakisto, ŝakmondĉampiono (m. 1992)


  • 1938: Gábor Takács, transilvania verkisto pri arto, grafikisto


  • 1940: Hans Klein, rumana luteranisma teologo kaj politikisto, apartenanta al transilvaniaj saksoj


  • 1946: Sándor Kiss, rumania hungara kalkulteknika fakulo pri informatiko


  • 1949: Zsuzsanna László, rumania hungara pentristino, muzeologino (m. 1986)


  • 1952: Sherrod Brown, usona senatano de Ohio, membro de la Usona Domo de Reprezentantoj


  • 1952: Jack Szostak usona Nobelpremiita genetikisto poldevena esploranta telomerojn


  • 1959: Guy Parmelin, svisa politikisto, membro de Federacia Konsilio


  • 1974: Alessandro del Piero, itala futbalisto, membro de la itala nacia teamo de futbalo


  • 1977: Jan Decker, germana verkisto, membro de PEN-klubo germana


  • 1983: Maja Włoszczowska, pola montbiciklistino, mondĉampiono pri maratono


  • 1984: Delta Goodrem, aŭstralia kantistino, komponistino kaj aktorino


  • 1988: Misheel Jargalsaikhan, pola neprofesia aktorino mongoldevena, kuracistino



Mortoj |




  • 959: Konstantino la 7-a, bizancia imperiestro, aŭtoro de la verko Pri administrado de la imperio (n. 905)


  • 1034: Oldřich, ĉeĥa princo el dinastio Prĵemislidoj (n. 975)


  • 1208: Sanĉa de Kastilio kaj Pollando, infantino de Kastilio, edzino de la reĝo de Aragono Alfonso la 2-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1154)


  • 1312: Otto la 3-a, duko de Malsupra Bavario, reĝo de Hungario el dinastio Vitelsbaĥoj (n. 1261)


  • 1596: (entombigo) George Peele, angla dramaturgo kaj poeto okupiĝanta pri kontado (n. 1556)


  • 1756: Paweł Świetlicki, pola teologo kaj protestantisma predikisto, kemiisto, fizikisto, orientalisto, aŭtoro de libro pri la persa astrologio (n. 1699)


  • 1778: Giovanni Battista Piranesi, itala gravuristo kaj arkitekto (n. 1720)


  • 1789: Ágoston János Szabó, hungara franciskano, eklezia verkisto (n. 1735)


  • 1794: Hrihorij Skovoroda, ukraina poeto, filozofo, komponisto (n. 1722)


  • 1830: Jan Śniadecki, pola astronomo, matematikisto, filozofo, geografo, poeto, lingvisto, aŭtoro de kalendaroj, memorigita per la asteroido Sniadeckia (n. 1756)


  • 1856: Étienne Cabet, franca politikologo liganta komunismon kun la frutempa kristanismo (n. 1788)


  • 1863: Ludwig von Döderlein, germana klasika filologo okupiĝanta pri sinonimoj kaj etimologio (n. 1791)


  • 1864: Ladislao Magyar, hungara vojaĝisto, kartografo, akademiano, esploristo de Afriko (n. 1818)


  • 1876: Friedrich Ritschl, germana klasika filologo, esploristo de la verkoj de Homero (n. 1806)


  • 1880: Edwin Drake, usona entreprenisto borinta la unuan nafto-puton en la mondo (n. 1819)


  • 1909: Pál Gyulai, hungara literaturkritikisto, poeto, verkisto, akademiano (n. 1826)


  • 1916: Ferenc Gillemot, hungara trejnisto kaj sportĵurnalisto, patro de László Gillemot (n. 1816)


  • 1918: Guillaume Apollinaire, franca poeto pol-italdevena, kreinto de la termino superrealismo (n. 1880)


  • 1931: Zygmunt Smogorzewski, pola orientalisto esploranta Magrebon, kunkreinto de Pola Orientalistika Societo (n. 1884)


  • 1937: Ramsay MacDonald, ĉefministro de Britio edziĝinta al Margaret Ethel MacDonald (n. 1866)


  • 1940: Neville Chamberlain, ĉefministro de Britio realiganta politikon de cedoj koncerne Nazian Germanion (n. 1869)


  • 1944: Mohammed Sadyk Bej Agabekzadeh, pola orientalisto azerdevena, profesoro de Lvova Universitato je la nomo al Johano la 2-a Kazimiro (n. 1865)


  • 1944: Miklós Radnóti, hungara poeto, kies poezion oni esperantigis en Tutmonda Sonoro kaj Hungara antologio (n. 1909)


  • 1953: Abdul-Aziz bin Saud, fondinto kaj reĝo de Sauda Arabio (n. 1880)


  • 1953: Dylan Thomas, kimra poeto kaj verkisto, kvaraĝe recitinta verkofragmentojn de William Shakespeare (n. 1914)


  • 1968: Jan Johansson, sveda pianisto kaj komponisto, konata pro la filma muziko pri Pipi Ŝtrumpolonga (n. 1931)


  • 1970: Charles de Gaulle, franca militisto kaj prezidento, gvidanto de dummilita Libera Francio, konata de la Flughaveno Parizo-Charles-de-Gaulle (n. 1890)


  • 1978: László Mécs, hungara poeto kaj ĵurnalisto ĉeĥoslovakia (n. 1895)


  • 1980: A. Paul Weber, germana litografiisto kaj pentristo (n. 1893)


  • 1991: Yves Montand, franca aktoro kaj kantisto italdevena, konata de la filmoj La salajro de la timo, Ĉu Parizo brulas?, unua franca artisto rompinta simpation al komunismo post invado en Ĉeĥoslovakio (n. 1921)


  • 1996: Lajos Szilvási, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1932)


  • 2001: Giovanni Leone, itala juristo, gvidanto de la Itala kristan-demokrata partio, prezidento de Italio (n. 1908)


  • 2004: Iris Chang, usona verkistino kaj ĵurnalistino ĉindevena, kies libro pri la masakro de Nankingo, la forgesita holokaŭsto de la dua mondmilito iĝis vendosukcesega, sinmortiginta (n. 1968)


  • 2006: Markus Wolf, germana spiono de Germana Demokratia Respubliko, ĉefo de Stasi (n. 1923)


  • 2008: Miriam Makeba, sudafrika kantistino, aktivulino de Afrikusona Civilrajta Movado (n. 1932)


  • 2011: Har Gobind Khorana, usona Nobelpremiita molekula biologo penĝabdevena, kundeĉifrinto de genetika kodo kaj ties rolo en proteina sintezo (n. 1922)


  • 2011: Enrico Dondi, itala kuracisto, tradukisto de fragmentoj de La Divina Commedia kaj de pluraj klasikaĵoj de la itala literaturo al Esperanto, gajninto de Belartaj Konkursoj de UEA, kontribuinto al esperantlingva Itala antologio kaj Nova Esperanta krestomatio, enestanta en Esperanta antologio (n. 1935)


  • 2012: Lajos Páll, rumania hungara pentristo, poeto (n. 1938)


  • 2015: Ernst Fuchs, aŭstra pentristo, grafikisto kaj skulptisto (n. 1930)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Romkatolika Kalendaro: Konsekro-datreveno de la Baziliko Sankta Johano de Laterano dediĉita al Kristo


  • Nacia tago en Kamboĝo, tago de la sendependiĝo (1953)


  • Pakistano: naskiĝdatreveno de Muhammad Ikbal

  • Internacia Batal-Tago kontraŭ Faŝismo kaj Kontraŭjudismo, en: UNITED por Interkultura Agado



Tagoj de semajno |


La 9-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.




  • 9-a de novembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 9-a de novembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg