Miguel Ángel Asturias
Miguel Ángel Asturias | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Nomo | Miguel Ángel Asturias | |
Dato de naskiĝo | 19-a de oktobro 1899 | |
Loko de naskiĝo | Gvatemalurbo | |
Dato de morto | 9-a de junio 1974 | |
Loko de morto | Madrido | |
Okupo | verkisto | |
Aĝo je morto | 74 | |
Portalo pri Homoj | ||
|
Miguel Ángel Asturias (naskiĝis la 19-an de oktobro 1899, en Gvatemalurbo, mortis la 9-an de junio 1974, en Madrido) estis gvatemala verkisto
Li naskiĝis en Gvatemalurbo, studis juron en sia hejmurbo, poste etnologion en Parizo. Ekde la 1940-aj jaroj li laboris ankaŭ kiel ambasadoro en Meksiko, Argentino kaj Francio.
La verkaro de Asturias forte respegulas la politikan engaĝiĝon de la aŭtoro, same kiel la magiajn tradiciojn de lia patrujo. En la jaro 1967 la grava reprezentanto de la magia realismo estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo.
Listo de verkoj |
Leyendas de Guatemala (legendoj, 1930)
El señor Presidente (romano, 1946)
Hombres de maíz (romano, 1949)
Trilogio:
Viento fuerte (1950)
El papa verde (1954)
Los ojos de los enterrados (1960)
Week-end en Guatemala (rakonto, 1956)
Mulata de tal (romano, 1963)
Viernes de dolores (romano, 1972)
Eksteraj ligiloj |
Lia vivpriskribo, en la oficiala paĝaro de la Nobelpremio (angle)
Alia vivpriskribo (hispane)
La legendo de Tatuana, esperantigita el la hispana de Antonio González Fernández (Esperante)
|