Lívia Gyarmathy




Lívia GYARMATHY [djarmati], hungare Gyarmathy Lívia estas hungara reĝisoro kaj scenaristo.


Lívia Gyarmathy naskiĝis la 8-an de januaro 1932 en Budapeŝto.



Biografio |


Lívia Gyarmathy frekventis universitaton, poste eklaboris, kiel diplomita kemiisto en Budapeŝto. Inter 1960-1964 ŝi plulernis en la aktora-filma ĉeflernejo, dume ŝi jam komencis reĝisoradi. Ekde 1950 ŝi ricevis taskon kaj postenon ankaŭ en la ĉeflernejo. Ŝi edzo estis same reĝisoro: Géza Böszörményi. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2000, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn (eĉ eksterlandajn) premiojn.



Ŝiaj reĝisoraĵoj (elekto) |


  • 25 filmoj inter 1962-2008, ekzemple Ismeri a szandi mandit?, 1969; György Faludy, 1987; Recsk 1950-53 (filmo pri la hungara gulago), 1988; Szökés, 1996

Ŝi kelkfoje apartenis al staboj de aliaj filmoj.



Fontoj |


  • Hungara Vikipedio














Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo