Pio la 12-a




Papo
































































Pio la 12-a
260-a papo de la Katolika eklezio

Pio XII Pacelli.jpg

Naskonomo
Eugenio Maria Giuseppe Giovanni Pacelli

Pontifiko
de 2-a de marto 1939

ĝis 9-a de oktobro 1958

Antaŭulo

Pio la 11-a

Sekvanto

Johano la 23-a

Coat of arms of Pope Pius XII.svg
Persona informo

Naskiĝo

2-a de marto 1876
en Romo, Italio

Morto

9-a de oktobro 1958
en Castel Gandolfo, Italio

Mortokialo

kora malsufiĉo [#]

Tombo

Vatikanaj Grotoj [#]

Alma mater

Pontifika Gregoria Universitato • Sapienza Universitato de Romo [#]

Lingvoj

itala lingvo [#]


Subskribo Pio la 12-a
Familio

Patro
Filippo Pacelli [#]
[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Eugenio Maria Giuseppe Giovanni Pacelli (Romo, 2-an de marto 1876–Kastelo Gandolfo, 9-an de oktobro 1958), elektita papo la 2-an de marto 1939 sub la nomo Pio la 12-a (latinlingve Pius XII). Lia beatigo, dumtempe antaŭvidita samtempe kiel tiu de Johano la 23-a estis prokrastita.




Enhavo






  • 1 Junaĝo


  • 2 Pio la 12-a kaj Hebreoj


  • 3 Eksteraj ligiloj


  • 4 Bibliografio





Junaĝo |


Eugenio Pacelli naskiĝis en Romo en etnobela familio, tre ligita ekde la 19-a jarcento al la Vatikananoj. Lia patro, Filippo Pacelli, estis advokato en la roma tribunalo de la Roto kaj poste konsistoria advokato. Lia patrino devenis el familio konata pro la servoj faritaj por la Sankta Sedejo. Li studis en la Liceo Viskonti, publika lernejo, kaj, en 1894, li ekstudis teologion en la Gregoria Universitato kiel pensionulo de la Kapranika Kolegio. De 1895 al 1896 li studis dum unu jaro en la Sapienza, ŝtata universitato de Romo. En 1899 li eniris en la Apolinarian, kie li obtenis tri licencojn, unu en teologio kaj la aliajn in utroque jure (en ambaŭ juroj, alidire la civila kaj la kanonika juro). Li estis ordenita pastro la 2-an de aprilo 1899 fare de Monsinjoro Cassetta, vic-regento de Romo kaj amiko de lia familio.






Faces-nevit.svg
Trovu « Pio la 12-a » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»



Pio la 12-a kaj Hebreoj |


Por por evidentigi la sintenon de tiu papo rilate la hebreojn oni citas la jenan okazintaĵon:
Kroma kaj grava okazigo intervenas ordigi la mozaikon kiu difinas la figuron de Pio la 12-a. Nun havas vizaĝon kaj nomon la aŭtoro de la anonima artikolo “Rifuĝinto” – kiu la 28-a de aprilo 1944 verkis sur la tiama “Palestine Post” raporton pri sia renkonto kun papo Pacelli.. “A Papal Audience in Wartime” eliris el la plumo kaj atesto de Howard Heinz Wisla, germana hebreo naskiĝinta en 1920, arestita de la Gestapo, internigita en la lagero de Sachsenhausen, fuĝinta... kaj plue protagonisto de malmulte konata epizodo de la lasta monda milito: fuĝo (laŭlonge de la Danubo) de grupo de hebreoj el la Slovakio al Palestino sur misstata ŝipo Pentcho. Pereinta en la Egea maro, la ŝipo estis helpata de la italaj militistoj. Al Wisla, kun malmultaj aliaj, estis allasita elpareŭiĝa vizo por Romo... Tie okazis ke li obtenis partopreni aŭdiencon de papo Pio la 12-a. Salutita de la Pontifiko, kiu montris esti bone informita pri liaj peripetioj, li aŭdis el la papa buŝo la sekvajn vortojn poste registritaj en la menciita artikolo: “Vi estas hebreo. Mi konas kion signifas tio en la tempo kiun ni travivas. Mi esperas ke vi povu esti ĉiam fiera de via hebreeco”. (Avvenire 17/1/2012 – Agorà)[1]



Eksteraj ligiloj |


  • Critical Online Edition of the Nuncial Reports of Eugenio Pacelli (1917–1929)


Bibliografio |



  • Pier Luigi Guiducci, Il terzo Reich contro Pio XII - Papa Pacelli nei documenti nazisti (Attualità e storia), san Paolo, 2013, p. 376. (La aŭtoro el la dokumentoj de la germana kancelario deduktas ke la koluzieco de Pio la 12-a kun Hitler fluas al sia kontraŭo).


  • Robert Ventresca, Soldier of Christ. The Life of Pope Pius XII, Harvard Universiy Pres, 2013, p. 405, ISBN-10: 0674049616. (Estas aparte subtenate: “El la dokumentoj rezultas nenio por pravigi la kliŝon kiu lin vidas antisemita. Inter la esploristoj la polemika aliro ekmalaperas”).















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg