Kiskunlacháza
Kiskunlacháza (kiŝkunlachAza), en la ĉirkaŭaĵo neoficiale nur Lacháza estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Ráckeve.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Geografio
3 Historio
4 Vidindaĵoj
5 Famuloj
Bazaj informoj |
Areo:94 km²
Loĝantaro: 8710
Poŝtkodo: 2340
Telefonprefikso: 24
Geografio |
Kiskunlacháza situas sur ebenaĵo, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Beogrado. Urbo Ráckeve kaj tie la Danubo estas proksime.
Historio |
Hungaroj fondis la vilaĝon, havanta la nomon Szántód (sAntOd), sed dum la historio estis komunumoj Lacháza, Pereg kaj Bankháza. La apud-Danubaj setlejoj pro la inundoj elektis pli foran lokon de Danubo. Fine formiĝis el ili Kiskunlacháza, kiu iĝis kampurbo en 1839. Apud Kiskunlacháza dum la socialisma erao sovetia flughaveno funkciis.
Vidindaĵoj |
- nobeldomo de Hajós
Kalvinana preĝejo (Kiskunlacháza) de 1771
Preĝejo de Sankta Mikaelo (Kiskunlacháza) de 1774
Famuloj |
En Kiskunlacháza naskiĝis matematikisto Imre Kátai. En ekstera apartenaĵo de Kiskunlacháza naskiĝis kaj mortis orientalisto Sándor Kégl.