Kibernetiko





Norbert Wiener

Norbert Wiener


Kibernetiko [1] estas teorio kaj fako kiu studas pri en-sistema komunikado kaj regado pere de retrokuplado en maŝinoj kaj estaĵoj. La termino kibernetiko devenas de la greka Κυβερνήτης (kubernites – kiu signifas stiristo, reganto, piloto, aŭ direktilo. La kreinto de tiu termino estas August Cieszkowski, kaj li prikskribis per ĝi la fenomenojn de la socio konforme kun socialismo. Norbert Wiener unue uzis la terminon en sia libro Cybernetics, or control and communication in the animal and machine (Kibernetiko, aŭ regado kaj komunikado en la besto kaj la maŝino) por priskribi "teleologiajn meĥanismojn"[2].


La foje uzanta skribo (kaj prononco) per komenca "c" devenas el la latina lingvo, en kiu la litero 'K' ne ekzistis.



Vidu ankaŭ |



  • Norbert Wiener

  • Helmar Frank

  • Futurologio

  • Robotiko

  • Artefarita inteligenteco



Notoj kaj referencoj |





  1. Helmar Frank kaj aliaj, kiuj verkis en Esperanto pri la fako, preferis la nomon kibernetiko laŭ la helena originalo. Pro tio eĉ PIV nun preferas tiun skribon.


  2. Norbert Wiener, Cybernetics or Control and Communication in the Animal and the Machine, (Hermann Editions en parizo; Cambridge: MIT Press,Wiley & Sons en NovJorko 1948),




Bibliografio |


(eo) Lingvo- kibernetiko : kaj aliaj internacilingvaj aktoj de la IX-a Internacia kongreso de kibernetiko : Sprach-Kybernetik : und andere internationals-prachige Akten vom IX. Internationalen kybernetikkongress, kompilitaj laŭ komisio de la Association internationale de cybernétique fare de Helmar G. Frank, Yashovardhan, Brigitte Frank-Böhringer, Tübigen : Gunter Narr Verlag, 1982.190 p. : ill. ; 21 cm, ISBN 687808577X


(eo) Adcock, John, 1985, Antropokibernetiko - psikokibernetiko, Internacia Komputado, p 5-10.


(angla) Paul Pangaro,1990, Cybernetics - A Definition, Eprint


(germana) Lars Bluma, (2005), Norbert Wiener und die Entstehung der Kybernetik im Zweiten Weltkrieg, Münster.


(franca) George Boulanger, Le Dossier de la cybernétique : utopie ou science de demain dans le monde d'aujourd'hui ? kun Léon Delpech, Abraham Moles,...et al. , Verviers : Gérard & Cie, 1968.







Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg