Kamemoro


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kamemoro


El "Bilder ur Nordens Flora" (1917-1926)
El "Bilder ur Nordens Flora" (1917-1926)


Biologia klasado






























Regno:

Plantoj Plantae

Divizio:

Angiospermoj Magnoliophyta

Klaso:

Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida

Ordo:

Rozaloj Rosales

Familio:

Rozacoj Rosaceae

Genro:

Rubuso Rubus

Specio:

R. chamaemorus



Dunomo


Rubus chamaemorus
L.

Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Kamemoro









v  d  r


Information icon.svg





Bero de kamemoro ankoraŭ nematuriĝinta.




  • Kamemoro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Kamemoro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kamemoro en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)



ĤamemoroKamemoro (Rubus chamaemorus), esperante ankaŭ ĥamemoromarĉa rubusoflava nanorubuso, estas specio de frukto el la genro Rubuso, kiu kreskas en marĉoj en norda Eŭropo.


Ĝi estas moltiga staŭdo (plurjara planto), diklina (unuseksa) planto. Ĝi vivas en la malvarmetaj regionoj en la norda hemisfero. Ĝiaj unujaraj, sendornaj ŝosoj altas 10-20 cm. La folioj estas lobaj, la randoj estas puntaj.


Pinte de la ŝosoj situas la floroj (diametro de 1,5-2 cm) kun 5 blankaj petaloj. La floroj floras en majo, polenadas ilin insektoj (ĉefe muŝoj, himenopteroj).


La frukto estas komence verda kaj malmola, duonmature ruĝa, mature orflava kaj sukoriĉa. Oni povas rikolti la frukton de julio ĝis septembro. Strikte en la botanika senco, ĝia bero ne estas bero sed estas plurfrukto de multaj drupetoj.


La maturiĝinta frukto riĉas je C-vitamino, kostas dekoble kompare al frago. Oni faras el ĝi siropon, marmeladon, likvoron, jugurton aŭ frostodeponas ĝin.






Portala ikono Portalo pri Biologio







Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo