Charlottenburg

Multi tool use
- Tiu ĉi artikolo temas pri urboparto de Berlino. Charlottenburg estas ankaŭ la germana nomo de la rumana vilaĝo Charlotenburg.

Charlottenburg en la distrikto Charlottenburg-Wilmersdorf
Charlottenburg estas urboparto de Berlino. Ĝi apartenas al la distrikto Charlottenburg-Wilmersdorf de Berlino.
Historio |

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Palaco Charlottenburg.
Komence sur la placo de nuna Charlottenburg situis vilaĝoj Lietzow, Casow kaj Glienicke, konataj de la 13-a jarcento. Tamen solida evoluo de ĉi tiu teritorio komenciĝis post kiam en 1695 ĝi iĝis propraĵo de Sofia Ŝarlota de Hanovro, kiu ricevis ĝin de ŝia edzo, estonta reĝo Frederiko la 1-a, interŝanĝe kontraŭ ŝiaj proprietaĵoj apud Potsdamo. Ŝarlota konstruis tie ĉi sian someran sidejon (finita en 1699). Post la morto de Ŝarlota la palaco kaj ĉirkaŭa vilaĝo ricevis nomon Charlottenburg. En la jaro 1720 tiu ĉi vilaĝo kuniĝis oficiale kun Lietzow, kiu absorbis antaŭlonge al tiu tempo du aliajn vilaĝojn. Plue la urbo evoluis danke al servado de la palaco, kiu estis la ŝatata sidejo de Frederiko Vilhelmo la 2-a kaj Frederiko Vilhelmo la 3-a, samkiel danke al transformo en la ŝatatan placon de ripozo de berlinanoj. En 1920 Charlottenburg estis inkluzivigita en la konsiston de Granda Berlino.
Post la revolucio de 1917 en Rusio multaj rusaj elmigrantoj ekloĝis en Charlottenburg. Ili nomis la urboparton Charlottengrad (el rusa «grad» — urbo). Poste, precipe en fino de la 1920-aj jaroj, grava parto de elmigrantoj lasis Germanion, migrinte en Francion aŭ aliajn landojn.
Famaj konstruaĵoj kaj homoj |
Nuntempe oni povas rigardi en la distrikto la palacon Charlottenburg, la muzeon de secesia arto de Berggruen, skulptan produktejon. Ĝis la jaro 2005 tie ĉi estis eksponita parto de la kolekto de Egipta muzeo.
Tie ĉi loĝis Tatjana Nikolaevna Gzovskaja, rusa kaj germana baletistino, baletestro kaj pedagogo, ĝis ŝia morto en 1993. Naskiĝis en Charlottenburg ekz. Carl Friedrich von Siemens, Hoimar von Ditfurth. Mortis en Charlottenburg inĝeniero Frigyes Dolezalek, kaj publikiĝis tie inter alie la literatura revuo Die Weltbühne.
- Charlottenburg en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Kategorio Charlottenburg en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
La konstruaĵo de Kazerno, konstruita de Stüler, kie nun situas la muzeo de Berggruen
La skulpta produktejo (1)
La skulpta produktejo (2)
Esperanto-movado |
Rudolf Sprotte tie publikigis verketon «Simpla stenografia sistemo» en 1908.
ubK4MaooweK DC7LC mxVwpQQj6uNwMk4,4YUrITUcYoRiLt7TTmjAIUExBoEUWz0KQO3AGJo,Le0uJ,M9n3hZcY
Popular posts from this blog
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry. Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj kontribuoj 3 Memorigiloj 4 Fontoj Biografio | Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894. Elektitaj kontribuoj | Beszélgetések a búza...
Parko Thabor Vido al la oranĝerio de la parko Thabor. Situo Geografia lokigo sur la mapo : Bretonio Geografia lokigo sur la mapo : Francio Plano de la parko Thabor. Geografia situo 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U 48.11416667 -1.67 Koordinatoj: 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U Lando(j) Francio Urbo Rennes Urboparto Thabor - Saint Hélier Geografio Alteco 56 m Areo 10 ha Trajtoj Kreo 18 a jarcento Tipo Botanika ĝardeno, angla ĝardeno kaj franca ĝardeno. Specioj Pli ol 3 000 malsamaj specioj. Interreta ligilo Parkoj kaj ĝardenoj de Rennes v • d • r La parko Thabor aŭ Thabor , situanta en Rennes proksime de la urbocentro, estas publika parko organizita sur pli ol dek hektaroj, kies aparteco estas la miksado de francastila ĝardeno, anglastila ĝardeno kaj grava botanika ĝardeno. Ĝia nomo referencas al monto superanta la Maron Kineret (fr: lac de Tibériade) en...