Ribelo de Varsovio




Tiu ĉi artikolo estas pri la ribelo en 1944. Pri la ribelo en 1943 vidu la artikolon Ribelo en varsovia geto.





























Ribelo de Varsovio

Konflikto: Dua mondmilito

Powstanie warszawskie patrol.jpg
La 1-an de aŭgusto, la 17-a horo. La ribelo komenciĝas - patrolo de leŭtenanto Jankowski ekiras en agadon















Daŭro:

1-a de aŭgusto - 2-a de oktobro, 1944
Loko:

Varsovio, Pollando
Rezulto:
Germanio venkis

Flankoj

Pollando

Nazia Germanio
Komandantoj

Tadeusz Komorowski
Antoni Chruściel
Tadeusz Pełczyński

Erich von dem Bach-Zelewski
Rainer Stahel
Heinz Reinefarth
Bronislav Kaminski
Petro Dyachenko
Forto
47.500
25.000
Perdoj
10.000 mortintoj
10.000 mortintoj







v  d  r


Information icon.svg



La ribelo de Varsovio aŭ la Varsovia Ribelo 1944 (pole powstanie warszawskie [povSTAnje varŜAVskje]) de 1944 estis provo de la Pola Enlanda Armeo (Armia Krajowa, AK) liberigi Varsovion de la germana okupado kadre de Operaco Tempesto
en la dua mondmilito, lige al malkaŝo kaj oficiala agado de Pola Subtera Ŝtato.


Ĝi komenciĝis la 1-an de aŭgusto 1944 kaj daŭris 63 tagojn, ĝis la 2-a de oktobro, kiam la germana armeo, mortigante ne nur soldatojn, sed ankaŭ masakrante 100-250 milojn de civiluloj, sukcesis disbati la ribelon. Post tio la urbo estis dum tri monatoj kaj duono detruata dom' post domo.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Partopreno de fremdlandanoj en bataloj flanke de la ribelantoj


  • 3 Germanaj krimoj


  • 4 Kalendaro de eventoj


  • 5 Mortintoj kaj vunditoj


    • 5.1 Polaj ribeluloj


    • 5.2 Germanaj armeo kaj polico, SS


    • 5.3 Polaj civiluloj




  • 6 Literaturo kaj filmo


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Bibliografio


  • 9 Aliaj projektoj


  • 10 Eksteraj ligiloj





Historio |


La ribelo estis parto de tutlanda ribelo, nomata "Plano Fulmotondro" aŭ "Plano Tempesto" (Plan Burza).
Estro de la plano estis generalo Tadeusz Komorowski (kaŝnomo Bór).
Komencon de la ribelo plirapidigis alproksimiĝado de la Ruĝa Armeo: Unuflanke la Enlanda Armeo kaj la pola ekzila registaro deziris mem liberigi Varsovion por eviti tro fortan influon de Sovetio, aliflanke ili kalkulis je helpo de la Ruĝa Armeo, kiu ligis grandan parton de la germanaj fortoj.
Laŭ la plano necesis elteni nur kelkajn tagojn, ĝis forpelo de la germanoj fare de la Ruĝa Armeo.


Efektive la Ruĝa Armeo je la 16-a de septembro atingis Varsovion kaj okupis ties orientan parton (transe de Vistulo).
Ĝi tamen ne intervenis en la batalo kaj permesis, ke poloj kaj germanoj mortigu sin reciproke kaj la germana armeo bruligu grandan parton de la urbo por elpeli kaŝitajn gerilanojn.
Kiam la Ruĝa Armeo en je la 17-a de januaro 1945 transiris Vistulon, Varsovio estis preskaŭ komplete detruita kaj senhomigita.


Pri la kialo de la sovetia ne-interveno estis multaj disputoj; kelkaj argumentas, ke interveno ne eblis, aliaj asertas, ke Sovetio volis malsukcesigi la ribelon, ĉar ĝi estis iniciato de la pola ekzila registaro en Londono kaj direktiĝis kontraŭ la "Lublin-a Registaro" instalita de Sovetio.


Sovetio arestis la plej multajn AK-anojn, kiuj postvivis la militon. Generalo Komorowski, liberiĝinte el germana kaptiteco, decidis ne reiri al Pollando kaj ekloĝis en Britio.



Partopreno de fremdlandanoj en bataloj flanke de la ribelantoj |


Al batalo de varsovianoj kun germana okupanto aliĝis kelkcento da fremdlandanoj. Inter ili estis: hungaroj, slovakoj, francoj, belgoj, nederlandanoj, grekoj, britoj, italoj, armenoj, rusoj kaj unuopaj reprezentantoj de aliaj nacioj: azerio, ĉeĥo, ukraino, rumano, aŭstraliano kaj niĝeriano. Kelkiuj el ili, ekz. nigrahaŭta August Agbola O’Brown loĝis en Varsovio antaŭmilite. Alia ekzemplo estas slovakoj, kiuj laboris en gazejo. Kunlabore kun Enlanda Armeo ili kreis la 535-an plotonon. Inter ribelantoj estis ankaŭ germanaj dizertintoj kaj fremdlandanoj, kiuj fuĝis de trudlaboroj aŭ de militkaptitejoj.


Al la ribelo aniĝis ankaŭ plimulto de judoj el inter 348 malliberigitaj en laborkoncentrejo ĉe la strato Gęsia, kiuj estis liberigitaj de soldatoj de Enlanda Armeo en la unuaj tagoj de aŭgusto. Inter ili estis civitanoj de Grekio, Nederlando, Germanio kaj Hungario, kiuj helpis en konstruado de fortikaĵoj, transportis vunditojn kaj armilojn, estingis incendiojn. Kelkaj partoprenis bataladon. En la ribelon aliĝis multaj judoj, kiuj ĝis nun kaŝiĝis, en tio membroj de Juda Batal-Organizo, kiuj sukceis travivi ribelon en varsovia geto, kiel Marek Edelman aŭ Icchak Cukierman.



Germanaj krimoj |


Germanaj krimoj dum la varsovia ribelo estas amasaj murdoj kontraŭ civila loĝantaro kaj militkaptitoj, atakoj al nedefendataj civilaj objektoj, seksatencoj, deportadoj, rabado, detruo de havaĵoj kaj aliaj seriozaj rompoj de milita leĝo flanke de taĉmentoj de germana polico kaj soldatoj, kiuj partoprenis subpremon de la ribelo.


Historiistoj taksas, ke aŭguste kaj septembre 1944 mortis ĉirkaŭ 150–180 mil de civila loĝantaro de Varsovio. Oni deportis ĉirkaŭ 550 mil loĝantojn de la ĉefurbo kaj 100 mil personojn de apudvarsoviaj lokoj, el inter kiuj preskaŭ 150 mil estis forveturigitaj al trudlaboroj aŭ al koncentrejoj. Rezulte de bataloj kaj posta sistema detruado kaj bruligado de la urbo pereis ĉirkaŭ 55% de antaŭmilita domaro.


Hitler, aŭdinte pri eksplodo de la ribelo buŝe ordonis al Heinrich Himmler kaj Heinz Guderian niveligi Varsovion kun la tero kaj murdi ĉiujn loĝantojn. Konforme al raporto de Erich von dem Bach-Zelewski la ordono tekstis pli malpli jene: ĉiun loĝanton oni devas mortigi, estas malpermesite preni militkaptitojn. Varsovio devas esti ebenigita kun la tero kaj tiamaniere estu kreita timiga ekzemplo por la tuta Eŭropo. Rezulte, almenaŭ 1/3 de la viktimoj estis ekzekutitoj mortfalintaj fare de diversaj germanaj policoj kaj soldataroj. Amase estis murdataj prenitaj al malliberejo ribelantoj, malgraŭ tio, ke ili batalis malferme kaj posedis laŭleĝajn solodatajn distingilojn – batalis do laŭ konvencioj de Hago.



Kalendaro de eventoj |


(kompletigaj eventoj en la Vikipedia kalendaro)



  • La 1-a de aŭgusto


    • Germanoj murdis 80 polojn; inter bataloj oni kolportis konspiran "Biuletyn Informacyjny" kun eldonkvanto de 100 mil ekz., kiu venonttage aperis malkonspire;


    • Londono: komunista "Daily Worker" asertis, ke la pola registaro en ekzilo estis ekregita de "faŝista kliko, kiu detruis kaj forlasis Pollandon";




  • La 2-a de aŭgusto
    • Bataliono "Zośka" konkeris 2 tankojn, kiuj formigis kirasitan plotonon; germanaj soldatoj murdis 40 personojn en Verkista Domo de Jezuitoj (15 jezuitoj kaj hazardaj civiluloj); germana taĉmento pafmortigs kaj bruligis 40 ribelantojn de grupiĝo "Baszta" (Kastelturo) kaj policaj funkciuloj kun germanaj soldatoj pafmortigis ĉirkaŭ 600 enprizonigitojn de malliberejo ĉe str. Rakowiecka, ĉirkaŭ 240 fuĝis; ukrainoj murdis la tutan polan familion ĉe str. Wiejska; retiriĝantaj al arbaro ribelantoj ekbatalis apud Pęcice (distrikto Pruszkowski) - 31 mortfalis kaj 20 germanoj, 67 estis malliberigitaj, en tio 5 virinoj, kiuj post torturoj estis pafmortigitaj krom 7 laŭ peto de vundita germano, 300 sukcesis forkuri por reveni kun armiloj al batalanta Varsovio.



  • La 3-a de aŭgusto

    • Germanoj en amasaj ekzekutoj murdis interalie 80 personojn en parko Morskie Oko, krome parton de loĝantoj de "profesora domo" kune kun 6 profesoroj (interalie Józef Rafacz, Wacław Roszkowski, Andrzej Tretiak) kaj unu profesoron deĵorantan en malsanulejo, 30 personojn en setlejo Wawrzyszew, kaj tankistoj murdis kelkdekon de loĝantoj de la domo ĉe Marszałkowska 111); roto de kolonelo Zbigniew Butrym konkeris Poŝtan Stacidomon, kiun konservis ĝis fino de la ribelo kaj ankaŭ trans la Aleje Jerozolimskie Domon de Turisto kaj estis konkeritaj kelkaj palacoj; Buroo de Informado kaj Propagando funkciigis en Mezurbo ses patrolojn kun megafonoj



  • La 4-a de aŭgusto
    • En kvartalo Mokotów germanoj murdis per grenadoj 100 loĝantojn enpelitajn en kelojn; mortfalis Krzysztof Kamil Baczyński, la plej eminenta poeto de la milito; skolta bataliono de Grizaj Taĉmentoj "Zośka" aperigis revuon "Warszawa Walczy" (Varsovio Batalas); al Varsovio komencis alveni policajn unuojn de Varto-Lando; sur muroj aperis afiŝoj kun diversaj surskriboj, kiel "ĉiu kuglo unu germano"; ĉe str. Sienkiewicza ribelantoj prenis al mallibro 14 ĝendarmojn de Mińsk Mazowiecki - pro tieaj krimoj venontan tagon pafmortigitaj post kondamno al mortpuno



  • La 5-a de aŭgusto
    • Józef Szczepański verkis Kanteton de sturma bataliono, kiu iĝis batal-kanto kaj preskaŭ himno de "Parasol"; en gestapa mallibereo estis murdita pola klarvidanto Stefan Ossowiecki;



  • La 6-a de aŭgusto
    • Germanoj establis en Pruszków Dulag 121 – trapasan koncentrejon por loĝantaro de Varsovio deportata al trudlaboro en Nazia Germanio aŭ koncentrejoj - ĝin trapasos pli ol duonmiliono da personoj, (kelkaj miloj aŭ pli pereos); Skolta Kampa Poŝto ekfunkciis en Mezurbo, kie liveris ĉirkaŭ 200 mil korespondaĵojn (multaj infanoj pereis)



  • La 7-a de aŭgusto
    • Germana artilerio komencis intense pripafi la Malnovan Urbon; pro kreo de germana koridoro trans la urbo de nun izoliĝas 3 batalejoj: Mezurbo (kun 2 apudaj kvartaloj), kie aperas ribela kanto "Himno de la Mezurbo" de Eugeniusz Żytomirski, kvartalo Mokotów kaj Malnova Urbo (kun apuda kvartalo Żoliborz kaj Kampinos-Arbaro); ĉi-tage skoltoj disportas 900 leterojn; SS- RONA pafmortigis Jadwiga Falkowska, kunfondintinon de skoltistina movado; germanoj amase murdas, ekz. ĉe str. Mirowska 510 personojn (dum 2 tagoj)



  • La 8-a de aŭgusto


    • Flugfolio Instrukcio de kontraŭbatalo de brulbomboj aperis; "Warszawa Walczy" (Varsovio Batalas) skribis, ke "Warszawskie dzieci" (Varsoviaj infanoj) krom "Varsovianino" iĝis la dua himno de la batalanta Varsovio

    • Supera Komandanto generalo Kazimierz Sosnkowski depeŝis al Ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo Tadeusz Komorowski ke forlasis la italan fronton por interveni en Londono pri helpo al batalanta Varsovio, kiu redepeŝis pri ebleco ke Pola Paraŝutista Brigadio povus surteriĝi en Kampinos-Arbaro




  • La 9-a de aŭgusto
    • Germana artilerio pripafas Malnovan Urbon; inter loĝantoj kaj ribelantoj plu estas etoso de solidareco kaj kredo pri liberigo - oni celebras mesojn; reaŭdiĝas Pola Radio, rememorigante, ke antaŭ 5 jaroj Pollando solece batalis kontraŭ 10-oble pli granda malamiko; kolonelo Antoni Chruściel ordonis dislimigi armeajn kaj civilajn kompetentojn por ke soldatoj povu okupiĝi nur pri taktiko kaj parte kontraŭaviada kaj kontraŭincendia defendo kaj ene de taĉmentoj redistribui armilojn nur por la plej batalemaj



  • La 10-a de aŭgusto

    • En Varsovio aperis revuo "Wiadomości Powstańcze" (Ribelaj Sciigoj) kaj "Baszta" (Kastelturo. Soldata revuo); germanoj pafmortigis en la ĉefurbo ĉirkaŭ 150 personojn, en tio centdekkelkajn virojn kaj knabojn en la hotelo ĉe str. Kozia; defendantoj de kvartalo Powiśle plifortigas ĝin kaj grupiĝo Radosław sukcese defendas judan tombejon kun apudaj stratoj;


    • Nairobi: semajnrevuo "Polak w Afryce" (Polo en Afriko) komencis titolpaĝajn tekstojn Varsovio batalas




  • La 11-a de aŭgusto

    • Soldatoj de grupiĝo Radosław retiriĝis tra ruinigita geto direkte al Malnova Urbo, kie serioze vundita komandanto Jan Mazurkiewicz pseŭdonomo „Radosław”, ricevis mortotage la unuan ordenon Virtuti Militari; en sanga batalo pri str. Stawki bataliono "Miotła" perdis 60 soldatojn kaj ĉirkaŭ 60 vunditojn (sume 50% de sia konsisto); en Varsovia konservatorio okazis publika koncerto de malpermesitaj de germanoj verkoj

    • Supera Komandanto generalo Kazimierz Sosnkowski depeŝis al Ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo Tadeusz Komorowski, ke neregistritaj flugoj renkontus reagon de britaj ĉasaviadiloj




  • La 12-a de aŭgusto


    • Waffen-SS konsistanta el soldatoj de Rusa Liberiga Popola Armeo devigis ribelantojn retiriĝi de kelkaj konstruaĵoj, kiel Direkcio pri Akvoduktoj kaj Kanaloj, Domo de Turisto, Armea Geografia Instituto; laŭ la 9-a germana armeo estas kontrolataj 3/5 de la urbo kaj la perdojn kaŭzas ĉefe paftrafoj en kapojn; revuo "Barykada" aperas - sume 25 numerojn kun 20 aldonaĵoj;

    • Generalo Kazimierz Sosnkowski skribis al delegito por la lando Stanisław Jankowski kaj Tadeusz Komorowski: Estis uzitaj ĉiuj premrimedoj, krom tiuj, kiuj povus konduki al rilat-rompo kun Aliancanoj




  • La 13-a de aŭgusto

    • En varsovia kinejo "Palladium" oni montris kronikon de la ribelo, filmigitan de Pola Enlanda Armeo; Pola Radio informis pri funkciigo de Serĉo-Fako kunlabore kun Ruĝa Kruco; unua el kvar numeroj de la virina revuo "Virino sur Barikado" aperis;


    • Glasgow: prezidento de Skota Komitato pri Liberigo de Pollando depeŝe al Winston Churchill demandis: ...ĉu vere Britio kaj Sovetunio konsideras Pollandon aliancita ŝtato, rajtigita al tuja kaj adekvata helpo..




  • La 14-a de aŭgusto

    • Generalo Tadeusz Komorowski ordonas al armitaj taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo troviĝantaj proksime al Varsovio alveni per rapidaj marŝoj por helpi al la batalanta ĉefurbo

    • Supera Komandanto Kazimierz Sosnkowski depeŝis al Ĉefkomandanto Tadeusz Komorowski pri siaj klopodoj, helpe de ĉiaj premrimedoj, akiri rezultojn meritaj nomon de reala helpo: Daŭras akraj penoj pri: 1. utiligo de paraŝutistoj, 2. aviada helpo kaj bombado, 3. rajtoj por veteranoj;




  • La 15-a de aŭgusto
    • Komandanto de Pola Enlanda Armeo Tadeusz Komorowski depeŝis al Stabo de Supera Komandanto: Fortostreĉo de via aviado ebligis al ni pluan batalon. Batalanta Varsovio sendas al heroaj pilotoj dankovortojn kaj rekonon. Antaŭ mortfalintaj skipoj ni klinas la fruntojn kaj en skribo al komandanto de varsovia areo Antoni Chruściel listigis kondiĉojn por korespondi kun sovetaj regopovoj; konspira "Biuletyn Informacyjny" komencas presi kaj akcepti nomojn de perdiĝintaj personoj - pli ol cent petoj alvenas ĉiutage, kaj skribas pri necesa ŝparo de akvo kaj higieno kontraŭ epidemio; varsovianoj trioble festas okaze de "La Miraklo apud Varsovio", festo al Dipatrino kaj festo de la Pola Soldato



  • La 16-a de aŭgusto
    • El taglibro de Bronisław Troński: El 1100 domoj de Malnova Urbo troviĝantaj en niaj manoj 300 estis jam tute bruligitaj kaj la duono damaĝita



  • La 17-a de aŭgusto

    • Germanoj konkeris manĝodeponejon de firmao Pluton ĉe str. Grzybowska kaj polican kazernon ĉe str. Ciepła - venontan tagon rekonkeritaj de taĉmento de kapitano Wacław Stykowski; nokte taĉmento de bataliono de Popola Armeo eksplodigis germanan sidejon; en presata en Malnova Urbo Kurier Stołeczny (Ĉefurba Kuriero) aperas teksto, de verkita de Józef Szczepański en Wola kanto, Pałacyk Michla

    • Area delegito de pola reistaro en ekzilo subskribis disponon pri estigo de domaj kaj regionaj memhelp-komitatoj




  • La 18-a de aŭgusto
    • Germanoj ĉe str. Jasna 12 pafmortigis kaj bruligis kadavrojn de 46 ribelantoj, kaj ĉe str. Nowogrodzka 45 pafmortigis 18 poĉtistojn; en la lasta ekzekuto de malliberuloj de Pawiak pereis kuzino de Maria Skłodowska-Curie kaj virino en 7-a monato de gravedeco; el situa raporto de Pola Enlanda Armeo: Antaŭaj postuloj de bombado estas necesegaj, ĉar neniel ni povas kontraŭbatali la plej danĝerajn por ni fajrofontojn de malamiko kaj pri malfacila estingo de incendioj pro manko de akvo; en Żoliborz aperis revuo "Infana Taglibro" - oni eldonis 24 numerojn; "Serwis Krajowy" (Landa Servo) transdonis nombron de loĝantaro de Malnova Urbo: 75 mil (en tio 12 rifuĝintoj) kaj nombron de tagmanĝoj disdonataj en tri lokoj de "Śródmieście": 15 mil



  • La 19-a de aŭgusto

    • Komandanto de Grupiĝo "Północ" (Nordo) depeŝis al komandanto de Areo Warszawa: Hodiaŭ mi ne ricevis municion. En rezervo estas neniu kuglo; el "Pola Radio": Ĉu vi scias, ke 13-jara knabino bruligis dum unu tago du tankojn? Kiom da jaroj havas niaj kurieroj? Dek, dekdu. Estas soldatoj. Jen la nova generacio. Jen Pollando batalanta. Sed malgraŭ tio, ke tia generacio ĝuste defendas sendependecon, bruliĝas historiaj monumentoj; afiŝoj pri funkciigo de anstataŭaj putoj aperis

    • Laŭ "Daily Mirror" ĝis nun dum flugoj kun helpo al batalanta Varsovio el 100 britaj aviadiloj perdiĝis 20; SS-komandanto Heinz Reinefarth skribis al Heinrich Himmler: El niaj varsoviaj militaj predoj mi permesas al mi sendi al vi du paketojn da teo kun la plej bonaj bondeziroj; el taglibro de Erich von dem Bach-Zelewski: Hodiaŭ de la 9-a ĝis la 16-a mi estis en komandejoj en Varsovio (...) Rezisto de poloj iĝas ĉiam pli kaj pli akra




  • La 20-a de aŭgusto
    • Nombrostato de Grupiĝo "Radosław": 51 oficiroj, 86 substandardistoj, 57 suboficiroj, 331 soldatoj, 100 virinoj, 50 volontuloj-judoj en ekonomia taĉmento; nombrostato de Grupo "Północ" (Nordo) en Malnova Urbo: 1357 soldatoj armitaj en 249 mitraloj, 52 manmaŝinpafiloj, 4 pezaj maŝinpafiloj, 6 kontraŭkirasaj grenadoj, 35 flamĵetiloj, 1 kanoneto, 1 bombkanono kaj malpezaj pafiloj, krome 4953 soldatoj nearmitaj - la grupo kontraŭstaras al 3 germanaj regimentoj kaj multaj malpli grandaj unuoj; komandanto de Pola Enlanda Armeo donis Batal-Krucojn al 4 soldatoj de Popola Armeo; "Barykada Powiśla" (Barikado de Powiśle) informis kiel protekti artaĵojn



  • La 21-a de aŭgusto

    • En kinejo Palladium oni montras la duan filman kronikon de la ribelo; "Dziennik Dziecięcy" (Infana Ĵurnalo) anoncis konkurson Ni skribas historion de la ribelo - ilustritaj rakontoj por infanoj ĝis 16 jaroj; "Rzeczpospolita Polska" informis, ke Landa Armeo transdonis al infanoj 1000 kg da graso, 2000 kg da sukero, 3000 skatolojn da laktopulvoro, kaj "Biuletyn Informacyjny" aldonis ankaŭ mielan siropon; en kvartalo Praga germanoj organizis homkaptadon de viroj inter 16-65 jaroj, krom maljunuloj kaj malsanuloj; ĉe str. Kazimierzowska estis pafmortigita profesoro pri zoologio Roman Kuntze, kies edzino pro vundoj mortis 3 tagojn antaŭ li; laŭ pola raporto pri bataloj en Żoliborz dum 21 tagoj propraj perdoj: 50 mortigitoj kaj 180 vunditoj, la germanaj - 100 mortigitoj kaj 20 militkaptitoj;


    • Londono: "Dziennik Polski i Dziennik Żołnierza" notis aŭdeblecon de du polaj radiostacioj: Błyskawica kaj Pola Radio




  • La 22-a de aŭgusto
    • En interna raporto Pola Enlanda Armeo aranĝis en Suda Mezurbo 12 koncertojn en malsanulejoj, 4 kampo-mesojn - ĝis nun oni rajtigis 35 artistojn prezentiĝi antaŭ soldatoj; en alvoko La plej malriĉaj por "Biuletyn Informacyjny" Zofia Kossak-Szczucka skribis: La unua por hodiaŭ devo de ĉiu polo estas helpo al senhejmuloj, hodiaŭ, baldaŭ, tuj. (...) Tio ne favoro, sed devigo. Ne bonfaro, sed devo; laŭ donitaĵoj en revuo "Wiadomości Radiowe" (Radiaj Sciigoj) sur Areo de Norda Mezurbo krom 10 mil konstantaj loĝantoj restas 10 mil deportitoj, incendiitoj kaj rifuĝintoj, kaj en 21 sociaj kuirejoj oni eldonas tage 6,5 mil manĝojn, en tio 250 por infanoj en aĝo de 3 ĝis 6 jaroj; "Barykada Powiśle" alvokis: Memoru, ke eldonata hodiaŭ en la batalfajro ribela gazetaro estas filno de la konspira gazetaro, kiun dum kvin jaroj de germana okupado vi tenis en hejmo kaj pruntedonis sub minaco de la morto; hodiaŭ vi ricevas ĝin ĉiutage kaj senpage. Tiu ĉi gazetaro estas netaksebla historia memoraĵo. Valoras, ke kompletigaĵoj de "Informa Bulteno", "Ĉefurba Kuriero" aŭ "Varsovio Batalas" estu konservataj tiel, ke oni povu ilin poste transdoni al Muzeoj kaj naciaj Bibliotekoj aŭ al propraj infanoj kaj nepoj; unua n-ro de revuo "Czerniaków w Walce" aperis (oni eldonis almenaŭ 9 numerojn)



  • La 23-a de aŭgusto
    • Germana garnizonestro generalo Reiner Stahel subskribis dokumenton Spertoj pri la ribelo en Varsovio kun ĉapitro Instruo: ...batalo sur tri niveloj (de tegmento ĝis kelo). Evito de stratoj, utiligo de ligiloj inter domoj. Kreo de antaŭkampo; en operaco de malsuprenĵeto partoprenis volontule generalo Ludomił Rayski, kies edzino kaj duonfilino partoprenas la ribelon; aperas novaj revuoj: "Polska Ilustrowana", "Nowy Świat", "Biuletyn Centralnego Kmitetu Ludowego"



  • La 24-a de aŭgusto

    • "Rzeczpospolita Polska" informis, ke jam 10 mil personoj estas serĉataj kaj en artikolo Malhonorigita nomo de la nacio la redakcio skribas pri partoprenantaj en bataloj en Varsovio de ukrainaj soldatoj, kiuj ne nur batalas, sed kondutas la plej kruele, montrante neaŭdeblan sovaĝecon - uzataj de germanoj al la plej fiegaj masakroj kaj perfortoj, al murdo de militkaptitoj kaj ostaĝoj, al bruligado de preĝejoj ka terorigo de la loĝantaro. Eĉ fifamaj bandoj de SS kaj bestiaj gregoj de funkciuloj de gestapo ne povas rivali kun tiuj ukrainaj kondotieroj en furiozeco de batalo kun la pola loĝantaro. Por ni tio estas ne nur nia propra geheno; ni vidas ĉi tie ankaŭ malluman tragikecon de la ukraina nacio; krome la gazeto skribis pri bapto de naskito en la horo "W", kies baptopatro iĝis komandanto Krybar; ribela Pola Radio anglalingve dankis al anglaj, sudafrikaj kaj polaj skipoj de la Reĝa aerarmeo, kiuj alporti armilojn tra la baraĵo de kontraŭaviadila fajro - Ni scias, ke multaj el ili perdis sian vivon. Kun profunda danko ni akceptis tiun gravan pruvon, ke Anglio ĉiam fidelas la vorton - tiuj ĉi kaj aliaj frazoj estis konfiskitaj de brita cezuro en Palestino

    • Prezidento Władysław Raczkiewicz en depeŝo al Pollando skribis interalie pri tragedio de senpoveco, malgraŭ la plej fortaj klopodoj por akiri sufiĉan helpon por batalanta per la lastaj fortoj Varsovio




  • La 25-a de aŭgusto
    • En Malnova Urbo pereis batale Stanisław Leopold, komandanto de "Parasol", trifoje vundita kaj distingita per Batal-Kruco - postmorte ricevonta Virtuti Militari; "Dzień Warszawy" matene skribis pri la pola Kristana Asocio de Junaj Viroj, kiu liveras al batalantaj soldatoj miloj da saketoj kun bombonoj, cigaredoj kaj aranĝas trinkejojn de kafo kaj limonado, gravaj por la varmega aŭgusto kaj "Biuletyn Krajowy" pri ĉiutaga bombado de 75 mil loĝantoj en disfalantaj domoj, el kiuj ĉiu estas kelkfoje trafita; ribela Pola Radio interalie parolis pri egala disdivido de manĝaĵo por ĉiuj, ankaŭ en la armeo la samon ricevas oficiroj kiel soldatoj; prezidanto de Nacia Partio Tadeusz Maciński en letero al partianoj pritaksis la situacion kaj konkludis: Partoprenante la ribelon ni kontraŭstaris al la taktiko, pri kies konservo ni batalis de 1941: neinterveno al la germana-rusa milito (...) Malgraŭ tio la ribelo devas esti apogata per ĉiaj fortoj, ĉar ĝia falo estus egalsignifa kun fino de Varsovio kaj ĝia loĝantaro



  • La 26-a de aŭgusto
    • Ministro Adam Bień depeŝis al ĉefministro en ekzilo: Varsovio grandparte bruligita. Ne malpli ol kvaronmiliono de loĝantoj perdis loĝejojn kun ĉio. Ni petas rapidan liveron de la artikloj de teksaĵoj, vestoj kaj ŝuoj; de la 10-a ĝis la 26-a de aŭgusto en produktejo de grenadoj en Grupiĝo "Północ" (Nordo) oni faris ĉirkaŭ 1400, defendaj kaj atakaj; "Rzeczpospolita Polska" intervjuis forkurintan de germana mallibero aŭstralian soldaton Sigmund Smith: Vi batalas grandioze. En neniu lando de la mondo estas tia junularo. En Anglio tutcerte ne troviĝos 12-jara knabo, kiu pro heroeco estus distingita per Batal-Kruco. Tio eblas nur en Pollando; en kvartalo Sadyba formiĝas el ribelantaj taĉmentoj bataliono "Oaza"



  • La 27-a de aŭgusto
    • En Varsovia kvartalo aperis la 21-a numero de revuo "Barikado de Powiśle"; en sia taglibro diplomita subkolonelo Felicjan Majorkiewicz skribis: Pligrandiĝas intenseco de bombado kaj pripafado de Mezurbo. Pli kaj pli multiĝas tomboj kaj krucoj sur trotuaroj kaj skvaroj. Tombistoj daŭre fosas kavaĵojn. Manko de manĝo, akvo, higienaĵoj, aĉaj kondiĉoj tendumi en keloj - precipe por familioj kun infanoj - deviga senlaboreco kaj kaj manko de ĉia espero; komandanto de Sekureca Korpuso skribis al Areokomandanto pri ĝia senproblema subigo al Landa Armeo kaj perdoj sur barikadoj: 67 mortfalis kaj 238 vundiĝis; de germana kaŝpafisto pereis operaca oficiro kaj anstataŭanto de batalionestro "Chrobry" kapitano Zenon Dobrzański, distingita per Batal-Kruco, kaj postmorte per Virtuti Militari



  • La 28-a de aŭgusto
    • En bombita domo ĉe str. Mławska pereis soldatoj de plotono - 19 personoj; nokte komandantoj kaj taĉmentoj de Popola Armeo, 300 personoj, sen ordono, memvole forlasis batalkampon trirante al Żoliborz - devignte siajn soldatojn, kiuj volis resti kaj terorigante gardejon de la enirejo al kloako (kanalo) ; en kinejo "Palladium", ĉe str. Złota premiero de la tria filma kroniko Varsovio batalas; pro vundoj mortis komandanto de la 4-a kompanio de bataliono "Kiliński" Feliks Borecki kaj dum bombado pereis jam la 5-a plotona komandanto de bataliono "Zośka" Jan Lenart, dufoje distingita per Batal-Kruco - en la ribelo mortfalis ankaŭ lia frato Wojciech



  • La 29-a de aŭgusto

    • Varsovio: polaj virinoj per ribela Pola Radio kiel atestantinoj de la pereo de Varsovio petis kaj atendis helpon de la britaj kaj usonaj virinoj substrekante, ke Pollando neniam hezitis pri fideleco - ĝi neniam havis Quisling, Haĥa, Antonescu, Laval; Radiostacio "Fulmo" diris interalie, ke manko de helpo estas politika afero kun gusto de la monda skandalo - kiun la brita milita cenzuro en Palestino konfiskis; en depeŝo de area komandanto al Supera Komandanto petas pri "rapida alsendo" de medikamentoj kaj pansaĵoj, interalie de 5 mil ampoloj kun morfino, 10 mil piloloj de kodeino, 10 mil piloloj de sulfonamidoj, 100 mil piloloj de vitamino C, 10 mil personaj bandaĝojn



  • La 30-a de aŭgusto

    • Laŭ raporto de Einsatzkommando oni bruligis kadavrojn de 433 viktimoj de ekzekutoj, pafmortigis 381 personojn kaj en la tagoj 26-28-a de aŭgusto kaptis forveturigante de kvartalo Praga 4800 virojn; laŭ raporto de sanitara ĉefo de Grupiĝo "Północ" (Nordo) en Malnova Urbo estas 1524 vunditoj kaj 39 malsanuloj, prizorgataj de 43 kuracistoj kaj 390 malsanulistoj - la plej granda nombro de vunditoj - 809 restas en Kirurgia Hospitalo ĉe str. Długa; en bombita domo ĉe str. Zakroczymska pereis 30 soldatoj kun komandanto Władysław Cieplak; "Wiadomości z Miasta i Wiadomości Radiowe" informis, ke en Malnova Urbo aperas 7 ribelaj revuoj; en "Szaniec" (Defendejo) enkonduka artikolo Vero en okulojn!!!: Plua tolero de la nuna stato flanke de aliancanoj pezigos ilin per akuzo de krimo, farita kun antaŭpenso; komandanto de la areo en raporto al Supera Komandanto resumis kvarsemajnan batalon, ke la plej bonaj rezultoj donas noktaj atakoj post tre bona rekognosko kaj gravegas defendo de ĉiu loko ĝis la lasta ebla momento; en ordono de area komandanto oni malpliigis manĝoporcion al 300 gramoj da pano


    • Johannesburg: "Johannesburg Star" priskribis partoprenon de sudafrikaj pilotoj en aviada helpo al batalanta Varsovio: En distanco de 50 mejloj videblis incendi-ruĝoj. Videbleco estis eksterordinare limigita pro fumo. En la momento, kiam aviadiloj ektroviĝis super Varsovio, komenciĝis la plej granda fajro-tempesto, kiun neniam ĝis nun vidis spertaj sudafrikaj pilotoj (...). La skipoj asertis, ke ĝis nun ne havis pli malfacilan taskon; Wellington: "Evening Post" publikigis malferman leteron de katolika ĉefepiskopo de Nov-Zelando kaj anglikana episkopo kun demando kial necesas aviadaj ekspedicioj de 1700 mejloj, kiam la rusa aliancano troviĝas de la urbo distance de kelkaj mejloj;




  • La 31-a de aŭgusto

    • La lasta n-ro de aŭgusta gazeto "W Walce" (En Batalo) aperis; laŭ raporto de generalo Albin Skroczyński manĝoprovizo sufiĉos nur ĝis la 5-a de septembro, kaj ke nun eblas ĝin kompletigi kune kun armiloj kaj municio nur per malgrandaj porcioj; en sia Taglibro Leszek Prorok skribis, ke dufoje tage Pola Telegrafa Agentejo dissendas komunikojn


    • Vatikano: papo Pio la 12-a respondis al prezidento en ekzilo Władysław Raczkiewicz; Londono: dum gazetara konferenco ĉefministro Mikołajczyk diris ke al la plej peza batalo en Varsovio kontraŭ germanoj akompanas "sento de la plej alta bedaŭro kaj soleco" kaj responde al demandoj de ĵurnalistoj finas citante Cordell Hull "nur la nacio, kiu batalas rajtas sendependecon"; Romo: generalo Władysław Anders depeŝis al defendkomandanto: Via senlima sindediĉo kaj kaj nerenkontita en la historio heroeco de la ĉefurbo devas skui konsciencojn de ĉiuj honestaj homoj kaj nacioj; Jerusalemo: reprezentantoj de ĉiuj 27 polaj oganizaĵoj, asocioj, ligoj kaj kluboj en Proksima Oriento voĉdonis Deklaron, kie skribis: Ni klinas la fruntojn antaŭ nacio batalanta senrompe de 5 jaroj kaj omaĝas senekzemplan heroecon de Varsovio, batalanta solece ĉe tiom nesufiĉa helpo de Aliancanoj




  • La 1-a de septembro

    • Alvoko de la pola PEN-Klubo al ĉiuj filioj kaj la plej eminentaj verkistoj de la mondo: De tridek tagoj Varsovio batalas kun germanoj solece (...). Jen ni, polaj verkistoj, turniĝas al vi, niaj kolegoj, verkistoj de Unuiĝintaj Nacioj, kun helpopeto. Viaj vortoj povas fari multon. Ili povas ŝanĝiĝi al manĝo kaj medikamentoj, ili povas malgrandigi dolorojn de niaj turmentitaj fratoj. Ni mem ne povas rompi la ringon de la malbonaŭgura silento, kiu mallarĝiĝas ĉirkaŭ agonianta Varsovio - subskribita de preskaŭ 20 personoj estis ankaŭ represita en anglalingva flugfolio titolita Warsaw in Perishing! An Appeal to You; el batallibro de la germana komendantaro de la 9-a armeo: Novaj sukcesoj en Malnova Urbo. Nombro de viroj, virinoj kaj infanoj kiuj trapasis de ĝi tra niaj linioj, nombras 6000; el pola situacia raporto: Ebleco defendi Malnovan Urbon alproksimiĝas al fino. Manko de municio, manĝo, kuracista zorgo kaj sanitaraj rimedoj. Inter soldatoj - determino de batalo, inter civila loĝantaro tuta rompiĝo. Regulaj ĉiutagaj aeratakoj per tutaj skadroj; vespere per Radiostacio "Fulmo" parolis ĉefministro Mikołajczyk rememorigante ke Varsovio bezonas 5 tunojn da municio tage, kaj post li generalo Tadeusz Komorowski: Decida batalo pri Varsovio ne povis esti farita nur per fremdaj fortoj. La nacio, kiu volas vivi en libereco, ne povas esti pasiva en momentoj, kiam decidiĝas sorto pri ĝi. (...) Per heroeco de la soldato kaj patriota virto de civitano ni skribas unu el la plej pintaj folioj de nia historio. Jarcentoj kaj generacioj, kiuj alvenos, vivos per la enhavo de niaj bataloj, per memoro de la heroa sinteno de nia ĉefurbo; antaŭ mikrofono de la ribela Pola Radio delegito de la registaro en ekzilo, vicĉefministro Jan Stanisław Jankowski interalie konstatis: Varsovia ribelo skuis konsciencon de la mondo; pereis defendkomandanto de la Fortikaĵo Czerniakowski - rezerva kapitano Czesław Szczubełek


    • Londono: en "Tribune" George Orwell en sia felietono "As I please" skribas pri "malalta kaj malkuraĝa sinteno de la brita gazetaro rilate al la ribelo en Varsovio, direktante sub la adreso de "intelektuloj kaj ĵurnalistoj de la brita maldekstro" la alvokon: Memoru, ke pro la malhonesto kaj malkuraĝo oni ĉiam devas pagi. Vi ne imagu, ke post la jaroj, kiam finfine vi restos ŝulekantaj propagandistoj de la soveta reĝimo aŭ iu ajn reĝimo, oni povos poste subite reveni al al honesteco kaj prudento. Kiu foje iĝis putino, ĉiam prostituo restos; De la komenco de la milito al Afriko alvenis 17 736 polaj civilaj rifuĝintoj




  • La 2-a de septembro

    • Laŭ matena taglibro de kolonelo Karol Ziemski lastaj defendantoj forlasas ruinojn de Malnova Urbo - restas 2000 grave vunditaj kun minimuna kuracista prizorgo, ĉar dekkelkaj procentoj de kuracistoj pro elĉerpiĝo ne estas laboreblaj kaj laŭ lia posttagmeza raporto civila loĝantaro daŭre forlasas la kvartalon (6 mil personoj) kaj nune estas nur tri apartaj defendejoj: Żoliborz, Śródmieście kaj Mokotów; entute de Malnova Urbo sukcesis evakuiĝi al Śródmieście kaj Żoliborz per kloakoj ĉirkaŭ 5 mil soldatoj (en tio 3 mil vunditaj) kaj ĉirkaŭ 6 mil civiluloj - restis 35 mil personoj (en tio 8-9 mil viroj), en tio ĉirkaŭ 7500 grave vunditaj (en tio 2500 soldatoj), taĉmentoj de SS kaj de orientaj formacioj murdis ĉirkaŭ 1300 personojn, en tio 300 vunditojn en Kirurgia Hospitalo, ĉe str. Wąski Dunaj - ĉirkaŭ 70 vunditojn, ĉe str. Podwale 25 - ĉirkaŭ 70 vunditojn, ĉe str. Kiliński - ĉirkaŭ 50 vunditojn, ĉe str. Podwale 46 - ĉirkaŭ 30 vunditojn; dum bombado de sanitariejo ĉe str. Malczewski pereis 150 personoj kun ties gvidanto Piotr Słonimski; laŭ batala taglibro de germana komandantaro de la 9-a armeo ĉirkaŭ 50 mil personoj ĝis vespero transiris frontlimojn kaj 150 germanaj militkaptitoj estis liberigitaj kaj solene salutitaj; pola bataliona kompanio konkeris ĉe str. Konopnicka konstruaĵon de YMCA; en 5 koloroj aperis poŝtmarko kun ribelantoj surbarikade, baldaŭ poste la dua kunribelantoj atakantaj germanan tankon

    • Reprezentantoj de 120 polaj organizaĵoj kaj asocioj en Kanado voĉdonis peton al Kanada Ruĝa Kruco "pri tuja sendo de helpo al viktimoj de grmana teroro en koncentrejo Pruszków"; Londono: "Daily Telegraph" publikigis verŝajne la unuan foton de brulanta Varsovio




  • La 3-a de septembro


    • Varsovio: "Biuletyn Informacyjny" en vasta artikolo Post la batalo pri Malnova Urbo skribis pri ĝia forlaso de la pasinta tago: Tio estis unu el la plej malfacilaj decidoj de la tuta batalmonato. Kaj la plej peza evento de la Ribelo. (...) defendo de Malnova Urbo estis batalago de escepta mezuro. (...) Niaj sodatoj defendis Malnovan Urbon pli longe ol povis (...); "Rzeczpospolita Polska" en enkonduka artikolo Konscienco de la mondo skribis: Se Pollandon oni nomis en Ameriko dum la milito "inspiro de la mondo", tio pri Varsovio oni devas diri, ke estas konscienco de la hodiaŭa mondo

    • Pola registaro ordonis al sia ambasadoro en Vaŝingtono interveni ĉe la regopovoj de Usono pri helpo al batalanta Varsovio; Katolika ĉefepiskopo de Sidnejo Norman Thomas Gilroy apelaciis en deklaro por gazetaro Aparte ni devus memori aliancanon, kiu doloris plej multe - pri Pollando. La batalo de Pollando, brava inter la plej bravaj, kontraŭ enorma supereco estis heroa. Neniam rompiĝis kaj neniam konsideris sin venkita (...) Ni preĝu por ke Varsovio, la ĉefurbo de Pollando, baldaŭ estu liberigita, tiel kiel estis liberigitaj Romo kaj Parizo; Berno: svisa radio informis, ke 12 kamionoj de Internacia Ruĝa Kruco ekvojaĝis al Krakovo kun manĝaĵo al malliberigitoj en Pruszków; Istanbulo: "La Republique" publikigis vastan artikolon pri batalanta Varsovio Ville doublement heroique; "Orzeł Biały" el Italio skribis pri soldatoj de Pola Popola Armeo: Ni ne dubas pri la sentoj kiuj vivigas polojn, enamasigitajn kun malaltaj soldatrangoj en vicojn de tiuj ĉi soldataroj. Sed la vizaĝo de komandantaroj de tiuj "divizioj" tute malmaskiĝis kun la momento, kiam nek unu el ili pretis rompi sovetajn katenojn por iri kun helpo al Varsovio, por per gesto de malespero manifesti sian solidarecon kun la batalanta ĉefurbo




  • La 4-a de septembro


    • Varsovio: germanaj aviadiloj ĵetis flugfoliojn sub la titolo Ĉu vi volas vivi aŭ morti!; el situa matena raporto de area komandanto: Etoso bona inter soldataro, inter civiluloj malboniĝas, kaj en la vespera citis militkaptiton de la 160-a bataliono de Luftwaffe , ke lia taĉmento spertis jam 50% da perdoj; Grupiĝo "Północ" (Nordo) malfondiĝas - en adiaŭa ordono diplomita kolonelo Karol Ziemski diris: Dum la tuta periodo ni plurfoje staris super la mezuro de homaj kaj soldataj devoj de la plenumata servo, ĝis kiam supera ordono ne revokis vin de la posteno. (..) Prilumu vin ĉiam soldata feliĉo, kaj eĉ dum la plej grandaj penoj kaj ŝvito de batalo portu ĉiam alte honoron kaj la meriton de la nomo, per kiu baptis vin la ĉefurbo kaj Pollando - la honoron kaj meriton de la "Soldato de Malnova Urbo"; dum bombado de konstruaĵo PKO pereis Jadwiga Piekarska, dufoje distingita per Batal-Kruco kaj Milita Ordeno Virtuti Militari; el raporto de la loka delegitaro de registaro: nombro de loĝantaro - 155 mil (en tio alveninta - 65 mil, helpobezona - 55 mil), nombro de loĝigitaj rifuĝintoj - 763, 134 kuirejoj disdonas tage 17 mil manĝojn, nombro de sanitariejoj kreskis ĝis 40, faritaj putoj - 33, en konstruado - 34, domoj tute aŭ parte bruligitaj aŭ detruitaj - 152


    • Jerusalemo: "Palestine Post" publikigis vastan artikolon Tragedio de Varsovio: Bedaŭrinde, ŝajnas al ni, ke momento de la ribelo estis malĝuste elektita, same strategie kaj politike. (...) Oni tamen devas diri, ke simpatio devas esti flanke de Pollando. (...) Aliancanoj havas neprokrasteblan devon savi tion, kion ankoraŭ oni povas savi de Varsovio kaj ties loĝantaro




  • La 5-a de septembro

    • Laŭ taglibro de Leszek Prorok: La infero translokiĝis al la norda parto de Śródmieście" (...) Ni aproksimiĝas al la plej malbona; pro manko de kurento kaj bombigo de Armeaj Fakaj Eldonejoj la du frontaj ribelaj revuoj "Biuletyn Informacyjny" kaj "Rzeczpospolita Polska" aperas unupaĝe kun la identa enhavo; en bombita ribela malsanulejo mortis inĝ. Stefan Bielecki

    • Supera Komandanto generalo Kazimierz Sosnkowski skribis al prezidento Władysław Raczkiewicz: Mi havas la honoron komuniki, se la Registaro demisios pro helpomanko al Varsovio (...) kompreneble Superaj Armeaj Regopovoj faros la samon. De la komenco mi rigardis rezignacian kampanjon, planatan sur tiu ĉi fono, kiel la premrimedon al Aliancanoj kaj politikan manifestacion favore al Varsovio. Tia manifestacio, laŭ mi, havus grandan influon al la publika opinio en anglosaksaj landoj, havantaj certajn ŝancojn atingi praktikajn rezultojn; "Dziennik Polski i Dziennik Żołnierza" komentante raporton pri falo de la Malnova Urbo: (...) Ĉar oni ne povis doni helpon al Varsovio tiam, kiam centoj da aliancanaj aviadiloj disĵetis armilaron tra la tuta Eŭropo, kiam malavare donas ĝin eĉ por la plej malfortaj kaj la plej freŝdataj rezistomovadoj. La armilaro mankis nur al la spertaj batalantoj je la morto kaj vivo kun malamiko, ne nur de Pollando, sed ankaŭ de la tuta homaro. Tion la tuta Pollando, tion la pola nacio ne forgesos - samtage ripetita de Pola Radio Londono; la revuo transdonis "plej profundajn dankojn" de Pola Ruĝa Kruco al la Irlanda pro 5 mil da pondoj de helpo al batalanta Varsovio;




  • La 6-a de septembro

    • Loĝantoj de kvartalo Powiśle estas inter murdoj kaj perfortoj forpelataj de siaj domoj kaj tra Wola direktataj al nova koncentrejo en Pruszków; el situa raporto de la Area Komandanto: Manĝoproblemo por la plej proksimaj tagoj, krom la pano, solvita. De ĉie alvenas raportoj pri manko de municio kaj kelkfoje eĉ pri malamika sinteno al batalantaj taĉmentoj flanke de la loĝantaro. (...) Mi intencas pluresti en okupitaj postenoj (...) Momente nia sinteno estos nur defenda; post kunligo de "Barikado" kaj "Varsovio Batalas" aperis la nova ribela revuo "Barikado. Varsovio Batalas"; el taglibro de diplomita subkolonelo Felicjan Majorkiewicz: Ni bone konscias, ke ni batalas solece ne nur militiste, sed ankaŭ politike (...) La krizo, kiun ni travivis en Malnova Urbo, hodiaŭ rapide disvastiĝas al aliaj kvartaloj.


    • Egiptio: komandanto de la Tria Pola Korpuso generalo Michał Tokarzewski-Karaszewicz klarigis al siaj oficiroj, ke la ribelo, entreprenita de la Pola Registaro en ekzilo, malgraŭ kontraŭa opinio de Supera Komandanto, malfermis okulojn de la mondo rilate Sovetunion kaj unuigis ĉirkaŭ Pollando tion, kio estas honesta en la mondo; Teherano: Civitana Konsilio de Polaj Rifuĝintoj en alvoko Samlandanoj! skribis: Varsovio - la ĉefurbo de Pola Respubliko - brulas kaj superhome batalas. Varsovio la duan fojon dokumentas al la mondo sian heroecon, amon de libereco kaj korligiĝon kun la Respubliko (...) Varsovio havis moralan rajton esperi, ke en la batalo ne restos sola (...) Hodiaŭ detruita, sangita, sed nefleksebla, estas konscio de la mondo. Miloj da tomboj en la detruita Varsovio estas okulfrapa dokumento de la batalvolo de la pola nacio kun la invado. Miloj da tombetoj de infanoj, de virinoj, maljunuloj kaj soldatoj de la Pola Enlanda Armeo - estas vangofrapo por ĉiuj, kiuj pasive rigardis la batalon de malsataj defendantoj de libereco kaj suvereneco do Pollando. Ni, polaj civitanoj, troviĝantaj sur la gastema tero de Irano, plej profunde omaĝas al nia ĉefurbo, Varsovio. Ni alvokas la tutan polan elmigrantaron al la helpodono favore al la loĝantoj de Varsovio.




  • La 7-a de septembro
    • Laŭ notitaj informoj de diplomita majoro Tadeusz Perdzyński: Taĉmentoj de Mezurbo persistos en defendo maksimume 4 tagojn, se la malamiko daŭrigos atakojn samforte. Mankas municio. En magazenoj estas tiom, kiom en la poŝoj de la soldatoj, t. e. por unu tago de la averaĝa batalo. Restis nur produktado de grenadoj, kiu nun nombras 1000 ekzemplerojn tage. Se temas pri manĝoprovizo, estas nur iom da makarono kaj kaĉo; komisara prezidanto de Varsovio Marceli Porowski skribis en sia dua alvoko al Lordo-Urbestro de Londono kaj urbestro de Nov-Jorko: Ni batalas ne por admiro de la mondo, sed por liberiĝi de la mallibero, lige kun la aliaj nacioj. Kiel prezidanto de la Ĉefurbo mi sentas min pro tio rajtigita esprimi penetrantajn por la loĝantaro demandojn: 1. Kial ni estas lasitaj solece kaj tiom longe ne ricevas armilojn, municion kaj manĝaĵon. 2. Kial ne alvenas al ni aviadila milita helpo, sed antaŭ ĉio bombaviadiloj, kiuj povus protekti Varsovion de la detruo, fare de germanoj, de laŭvice tutaj kvartaloj. Ni alvokas al konsciencoj de la kulturaj nacioj. Nur senprokrasta helpo de ili povas estis efika - la alvoko, sendita perradie, estis legita en Londono post du tagoj kaj la 11-an de septembro emisiita de Radio Londono kaj publikigita en "Times"; Leopold Buczkowski, prozisto kaj artisto, skribis en siaj notaĵoj: Postfajraĵoj ĉirkaŭe. Nokte ni fosas tranĉeojn. Ĉiuj armiloj uziĝas – sep plagoj de la mondo! De Londono nur frazaro. Ukrainoj ĉasadas en Marymont kaj apud Stacidomo Gdańsk (...) Ve! Tri mondpotencoj. Iam kun honto vi moviĝos en tiu ĉi mondo. En tomboj infanaj voĉoj, sango kaj pulso. El nia patrujo polvo kaj fumo


  • La 8-a de septembro

(...)



  • La 11-a de septembro
    • Urbestro de Nov-Jorko, Fiorello La Guardia, per radio (helpe de 116 radiostacioj) legis alvokon de komisara prezidanto de Varsovio donante la publikan respondon: Tio estas senpera alvoko de nacio al nacio. Nome de la unueco - nome de la usona honesteco - nome de la sincereco de Unuiĝintaj Nacioj kaj nome de nia sankta devo mi transdonas la superan komunikaĵon de la loĝantaro de Varsovio al la usona nacio;



  • La 26-a de septembro

    • Varsovio: "Biuletyn Informacyjny" en la kvara artikolo el la serio Insurekcio de Varsovio skribis: Estis tempo, kiam germana komandantaro engaĝigis kontraŭ Varsovio eĉ kvin diviziojn! Kvanto de perditaj de la germanoj tankoj, strumaj kanonoj sur tankoj kaj kirasitaj aŭtomobiloj - egalas al ĉirkaŭ 250! En la nuna stadio de la eŭropa milito, kiam transporto de unu aŭ du divizioj ofte decidas pri la granda venko aŭ malvenko - kontribuo de la Varsovia ribelo al atingaĵoj de la tutaliancana milito ni povas kun la plej granda objektiveco nomi signifa; komandanto de Pola Enlanda Armeo kaj vicĉefministro Jan Stanisław Jankowski depeŝis al Supera Komandanto Kazimierz Sosnkowski kaj ĉefministro Stanisław Mikołajczyk: Situacio pri nutrado de soldataro kaj civiluloj estas katastrofa. De pli longa tempo ĉiuj ne ĝismanĝas, kaj post kelkaj tagoj finiĝos restaĵoj de la provizo. Minacas malsatego, fina elĉerpiĝo kaj epidemio, ankaŭ pro manko de vestoj, aparte de manteloj kaj ŝuoj, same inter soldatoj kaj civiluloj. Kreskas morteco de infanoj, estas kazoj de malsatmorto inter plenkreskuloj. La ribelo rompiĝos pro manko de nutraĵo. La helpon povas nur doni anglosaksaj malsuprenĵetoj de kondensita nutraĵo, kaj poste vestaĵo.



  • La 27-a de septembro

    • Varsovio: Konsilio de Nacia Unueco en depeŝo al Granda Trio (Roosevelt, Churchill, Stalin): Pro rekomenco de lastatempaj atakoj de malamiko kontraŭ Mokotów kun artilerio kaj bombaviadiloj minacas al ni perdo de tiu ĉi decida por defendo de la Mezurbo tereno. Bezonata estas tuja plifortigita interveno de aliancana aviado el sovetaj bazoj, malsuprenĵeta kaj bomba. Pri tio ni petas la registarojn de Usono, Britio kaj Sovetunio; Komandanto de la Landa Armeo en situacia raporto skribis: Mokotów. (...) Komandanto de la areo pritaksas siajn perdojn al ĉirkaŭ 70%. Moralastato de la taĉmentoj tre malbona. Ni konsideras falon de Mokotów, pro kio malpligrandiĝos defendaj eblecoj de Varsovio. Radia ligiteco kun sovetoj malbone funkcias. (...) Etoso inter la civila loĝantaro deprima; el taglibro de Zbigniew Świętochowski: Mokotów subiĝas. Restas por ni malgranda parteto de Śródmieście kaj Żoliborz. Ĉu do alvenis nia fino? Sovetoj en kvartalo Praga silentas. Vid' al vide de la domo eliras el kanalo stratangule de Wilcza kaj Aleo Ujazdowskie malpurigitaj de fekaĵoj , duonsvenaj, blindaj, vunditaj, duonsufokitaj soldatoj de malsupra Mokotów



  • La 2-a de oktobro


    • La pakton pri ĉesigo de militaj agoj en Varsovio en Ożarów subskribis polflanke diplomita kolonelo Kazimierz Irank-Osmecki kaj diplomita subkolonelo Zygmunt Dobrowolski - soldatoj de la Pola Enlanda Armeo profitas ĉiujn rajtojn de la Ĝeneva Konvencio, militkaptitoj ne estos persekutataj pro sia agado militista aŭ politika, same dum la bataloj en Varsovio, kiel en la antaŭa periodo (...), rilate al la civila loĝantaro, troviĝanta dum la bataloj en Varsovio, ne estos aplikata kolektiva respondeco - laŭ interkonsentoj kun la germanaj regopovoj komenis ofici interliga komisiono de tri polaj majoroj apogata de la pola asistanta bataliono kun la tasko: certigi la ordon, konservi sekurecon kaj havaĵon de la loĝantoj flanke de la polaj taĉmentoj kaj evakuo de malsanulejoj; el taglibra enskribo de diplomita subkolonelo Felicjan Majorkiewicz el stabo de la Ĉefa Komandejo de Landa Armeo: Tago sesdektria - lasta tago de la ribela batalo. (...) Sur ruinoj kaj brulejoj de Varsovio sange estis solvita elektodilemo de la vojo, laŭ kiu estas paŝonta estontece nia nacio; el alvoko al popoloj de la mondo de la Landa Konsilio de Ministroj kaj la Konsilio de Nacia Unueco: Sian sangon ni ne volis ŝpari, sed manko de la helpo igis la batalon tute malespera. Plenumiĝas do tio, pro kio la respondeco falas al tiuj faktoroj, kiuj la helpon malfaciligadis. (...) La kapitulaco iĝos sendube brulanta konsciencriproĉo por la mondo - la tekston disaŭdigis la venontan tagon ribela Pola Radio, kaj fragmentojn presis "Rzeczpospolita Polska" (Pola Respubliko).


    • Aliancanaj aviadiloj 306 fojojn alflugis super Varsovion kun ĵetata helpo en la urbon aŭ apudajn arbarojn;




  • La 3-a de oktobro


    • Varsovio: "Biuletyn Informacyjny" (n-ro 101) en enkonduka artikolo Batalo ĉesigita skribis: Ni havas profundan konvinkon, ke en la historia skalo tiu ĉi nia soldata peno donos al Pollando pli ol iu ajn en tiu ĉi kvinjara milito ago de la pola armilo; en la lasta presita ordono Sodatoj de Varsovia Areo de LA! komandanto de Varsovia Korpuso skribis: Post plenumo de nia soldata tasko ĝis la fino, venkitaj ne de malamiko, sed de malsufiĉo kaj malsato - ni devas rompi la batalon. Formeto de armilo estas por batalema soldato la plej peza momento de la vivo (...) Ni dankas al Vi, Soldatoj, pro la grandioza virteco, pruvita en tiuj ĉi 64 tagoj de senekzempla batalo, ofero kaj gloro


    • Londono: prezidento Władysław Raczkiewicz en radia alparolo diris pri la falo de Varsovio: Tragikecon de la fakto nenio kapablos mildigi. Ankaŭ nenio ŝanĝos la konvinkon, ke jen falis al ni kruela kaj tute ne meritita sorto post tiom da jaroj de sangaj suferoj kaj sangaj klopodoj, malgraŭ miraklo de braveco kaj miraklo de la unuigo de la tuta socio




Mortintoj kaj vunditoj |



Polaj ribeluloj |



  • 10.000 mortintoj

  •  7.000 perdiĝintoj

  • 25.000 vunditoj

  • 16.000 kaptitoj



Germanaj armeo kaj polico, SS |



  • 10.000 mortintoj

  •  6.000 perdiĝintoj

  •  9.000 vunditoj



Polaj civiluloj |


  • inter 100.000 kaj 250.000 mortintoj, laŭ diversaj fontoj


Literaturo kaj filmo |


La brita historiisto Norman Davies verkis pri la ribelo libron "Rising 44 – The Battle for Warsaw" (Ribelo 44 – la batalo pri Varsovio).


Andrzej Wajda, kiu partoprenis la ribelon (kaj en 1989 iĝis pola deputito) en 1956 reĝisoris filmon "Kanał" [kanAŬ] (la kanalo) pri la ribelo.
Ĝi temas pri aro da ribeluloj, kiuj rifuĝas en subtera kanaleto.


Jarosław Marek Rymkiewicz, Kinderszenen, 2008


En 2004 Muzeo de la Varsovia Ribelo estis malfermita en Varsovio.


La 13-an de aŭgusto 2010 okazis sur la Kastela Placo en Varsovio premiero de mallongdaŭra filmo La 13-an de aŭgusto '44, (scenaro kaj reĝisorado Małgorzata Brama) dediĉita al la tragedio.


La eksplodon priskribis ankaŭ usona ĵurnalistino Rita Cosby en la libro titolita Quiet Hero: Secrets From My Father's Past pri travivaĵoj de ŝia patro Ryszard Kossobudzki, en 1944 soldato de Pola Enlanda Armeo, kiu travivis la eksplodon.



Vidu ankaŭ |



  • Bombardado de Varsovio dum la Dua Mondmilito

  • Invado en Pollando

  • Sieĝo de Varsovio

  • Krzysztof Kamil Baczyński

  • Juliusz Kaden-Bandrowski

  • Tadeusz Gajcy

  • Krystyna Krahelska

  • Janusz Zeyland

  • Zygfryd Maria Urbanyi

  • Radiostacio "Fulmo"

  • Sieĝo de Varsovio

  • Signo de Batalanta Pollando

  • Muzeo de la Varsovia Ribelo

  • Nacia Memor-Tago de Varsovia Ribelo

  • Monumento al Eta Insurekciano en Varsovio

  • Monumento de Varsovia Ribelo

  • Tanko-kaptilo en la Malnova Urbo

  • Oskar Dirlewanger

  • Masakro de Wola

  • Mutobskuruloj

  • Anatemitaj Soldatoj



Bibliografio |




  • Władysław Bartoszewski, Dni walczącej stolicy. Kronika powstania warszawskiego (Tagoj de la batalanta ĉefurbo. Kroniko de la ribelo de Varsovio), Świat Książki, Warszawa 2008, ISBN 978-83-247-1202-1

  • Adam Borkiewicz, Powstanie warszawskie. Zarys działań natury wojskowej (Ribelo de Varsovio. Skizo pri agado de militista naturo), Instytut wydawniczy PAX, Warszawa 1969

  • Jan M. Ciechanowski, Powstanie Warszawskie. Zarys podłoża politycznego i dyplomatycznego (Ribelo de Varsovio. Skize pri politika kaj diplomatuia fono), Bellona, Pułtusk-Warszawa 2009, ISBN 978-83-7549-075-6

  • Szymon Datner, Kazimierz Leszczyński (redaktoroj), Zbrodnie okupanta w czasie powstania warszawskiego w 1944 roku (w dokumentach) (Krimoj de la okupanto dum la ribelo de Varsovio (en dokumentoj), Eldonejo MON, Warszawa 1962

  • Szymon Datner, Zburzenie Warszawy (Detruo de Varsovio), [en:] Straty wojenne Polski w latach 1939-1945 (Militaj perdoj de Pollando en la jaroj 1939-1945), Wydawnictwo Zachodnie, Poznań – Warszawa 1960


  • Norman Davies, Powstanie '44 (Ribelo 44), Wydawnictwo Znak, Kraków 2006, ISBN 978-83-240-1386-9

  • Marek Getter, Straty ludzkie i materialne w Powstaniu Warszawskim (Homaj kaj materiaj perdoj en Varsovia Ribelo), „Biuletyn IPN” (Bulteno de Instituto pri Nacia Memoro), n-roj 8-9 (43-44), sierpień – wrzesień 2004

  • Maja Motyl, Stanisław Rutkowski, Powstanie Warszawskie – rejestr miejsc i faktów zbrodni (Ribelo de Varsovio - registro de lokoj kaj faktoj de la krimo), GKBZpNP-IPN, Warszawa 1994.


  • George Orwell, I ślepy by dostrzegł. Wybór esejów i felietonów (Eĉ blindulo povus vidi. Elekto de eseoj kaj felietonoj), KAW, Kraków 1990, ISBN 83-03-03075-2


  • Raport o stratach wojennych Warszawy (Raporto pri militaj perdoj de Varsovio), Miasto Stołeczne Warszawa, Warszawa, listopad 2004



Aliaj projektoj |


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Warsaw Uprising – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Eksteraj ligiloj |



  • ampleksaj informoj

  • programo de la usona televida kanalo CNN pri la temo

  • plia informa retejo pri la Ribelo de Varsovio 1944


  • www.1944.pl, muzeo de la Varsovia Ribelo (pl, de, en, fr, ru)







































Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg