Rezistado dum la Dua Mondmilito
Rezistaj movadoj dum la Dua Mondmilito okazis en ĉiu lando okupita de nazioj laŭ ampleksa gamo da rimedoj, intervale de pasiva rezisto, misinformado kaj propagando, ĝis kaŝigado de kraŝitaj pilotoj kaj eĉ al rekta militado kaj la rekaptado de urboj. En multaj landoj, rezistaj movadoj foje estis ankaŭ referitaj kiel Subtero aŭ Subgrundo.
Enhavo
1 Priskribo
2 Movadoj
3 Vidu ankaŭ
4 Notoj
5 Eksteraj ligiloj
Priskribo |
Inter la plej famaj rezistaj movadoj estis la Pola Rezisto, inkluzive de la Pola Enlanda Armeo, partizanoj Leśni, kaj la tuta Pola Partizana Ŝtato; la sovetiaj partizanoj, la itala Resistenza kondukita plejparte fare de la Itala Naciliberiga Komitato; la Franca rezistado, la jugoslavaj partizanoj, la Belga Rezisto, la Norvega Rezisto, la Greka Rezisto, la Nederlanda Rezisto kaj la persekutita opozicio en Germanio mem (ekzistis 16 ĉefaj rezistaj grupoj kaj almenaŭ 27 malsukcesaj provoj murdi Hitleron kun multaj pliaj planitaj): resume, tra tuta okupata Eŭropo.
Multaj landoj havis rezistajn movadojn dediĉitaj al kontraŭbatalado de la invadantoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio, kaj Germanio mem ankaŭ havis kontraŭ-nazian movadon. Kvankam Britio ne estis okupita dum la milito, la britoj faris kompleksajn preparojn por brita rezista movado. La ĉeforganizo estis kreita fare de la sekreta servo MI6 (SIS, alinome MI6) kaj nun estas konata kiel Section VII.[1] Krome ekzistis mallongperspektiva sekreta komandforto nomita la Helpaj Unuoj.[2] Diversaj organizoj ankaŭ estis formitaj por establi eksterlandajn rezistoĉelojn aŭ subteni ekzistantajn rezistajn movadojn, kiel la brita Special Operations Executive kaj la usona Office of Strategic Services (Oficejo de Strategiaj Servoj) (la antaŭaĵo de la CIA).
Ekzistis ankaŭ rezistaj movadoj batalantaj kontraŭ la Aliancitaj invadantoj. En Itala Orienta Afriko, post kiam la italaj trupoj estis venkitaj dum la Orienta Afrika Kampanjo, kelkaj italoj partoprenis gerilmiliton kontraŭ la britoj (1941-1943). La nazia rezista movado ("Werwolf") neniam sumiĝis al multo. La "Arbaraj fratoj" de Estonio, Latvio kaj Litovio inkludis batalantojn kiuj funkciigis kontraŭ la sovetia okupado de la Baltaj Ŝtatoj post la Dua Mondmilito kaj ĝis la 1960-aj jaroj. Dum aŭ post la milito, simila kontraŭsovetia rezisto ekstaris supren en lokoj kiel Rumanio, Pollando, Bulgario, Ukrainio, kaj Ĉeĉenio. Ĉar la japanoj estis famaj pro "batalado ĝis la lasta viro", japanaj obstinuloj tendencis esti individue instigitaj kaj ekzistas malmulte da indiko ke ekzistis fakorganizita japana rezisto post la milito.
Movadoj |
- Ĉeĥoslovaka rezistomovado
- Dana rezistomovado
- Germana kontraŭnazia rezistado
- Greka kontraŭnazia rezistmovado
- Itala kontraŭnazia rezistmovado
- Jugoslavaj Partizanoj
- Nederlanda rezistado
- Norvega rezistmovado
- Pola Rezistomovado
Vidu ankaŭ |
- Rezistomovado
Notoj |
↑ Atkin, Malcolm (2015). Fighting Nazi Occupation: British Resistance 1939-1945. Barnsley: Pen and Sword. pp. Chapter 11. ISBN 978-1-47383-377-7.
↑ coleshillhouse.com [1] Alirita la 122an de Julio 2016.
Eksteraj ligiloj |
Artikoloj pri Rezistado esperante
Dua mondmilito | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Okcidenta Eŭropo · Orienta Eŭropo · Afriko · Proksima Oriento · Mediteraneo · Azio kaj Pacifiko · Atlantiko | ||||||||||||||||
Signifaj partoprenantoj | Tempolinio | Aspektoj | ||||||||||||||
Ĝis 1945 krom alie indikitaj. Ĉefaj kunmilitantoj en kurzivo. | Preludo 1937 1939 1940 1941 1942 | 1943 1944 1945 • Listo de bataloj Sekvoj kaj konsekvencoj | • Atako kontraŭ Nord-Ameriko Civilaj influoj kaj kruelaĵoj | |||||||||||||
Aliancanoj | Akso | |||||||||||||||
en milito de 1937 enpaŝis en 1939 enpaŝis en 1940 | enpaŝis en 1941 enpaŝis en 1942 enpaŝis en 1943 enpaŝis en 1944 • aliaj | en milito de 1937 enpaŝis en 1939 enpaŝis en 1940 enpaŝis en 1941 enpaŝis en 1942 enpaŝis en 1943 • Akso Berlino-Romo-Tokio | ||||||||||||||
• Aliancanaj gvidantoj | ||||||||||||||||
Rezistmovadoj Aŭstrio · | ||||||||||||||||
Listoj | ||||||||||||||||
Kategorio · | ||||||||||||||||
1 Antisoveta. |
|