Batalo de Trenton




La Batalo de Trenton estis malgranda sed grava batalo dum la Usona Revolucia Milito kiu okazis matene de la 26a de Decembro, 1776, en Trenton, Nov-Ĵerzejo. Post la Generalo George Washington trapasis la riveron Delavaron norde de Trenton la antaŭan nokton, Washington kondukis la kernon de la Kontinenta Armeo konttaŭ la soldatoj el Hesio kazernigitaj ĉe Trenton. Post mallonga batalo, preskaŭ la tuta Hesia forto estis kaptita, kun apenaŭaj perdoj ĉe la flanko de la usonanoj. Tiu batalo ege stimulis la antaŭe malfortan milit-spiriton de la Kontinenta Armeo, kaj inspiris reenlistigojn.


La Kontinenta Armeo estis havinta suferon de kelkaj malvenkoj en Novjorko kaj estis devigita retiriĝi tra Novĵerzejo al Pensilvanio. Militspirito en la armeo estis malalta; por finigi la jaron je pozitiva sinteno, George Washington — Ĉefkomandanto de la Kontinenta Armeo — planis trapasi la Delavaron la nokton de la 25a–26a de Decembro kaj ĉirkaŭis la roton de Hesianoj.


Ĉar la rivero estis frosta kaj la vetero akra, tiu trapaso montriĝis danĝera. Du rotoj ne kapablis trapasi la riveron, lasante Washington kun nur 2,400 homojn sub sia estreco en la atako. La armeo marŝis 9 mejlojn (14 km) sude de Trenton. La Hesianoj estis neatentaj, en la ideo ke ili estas sekuraj el la usona armeo, kaj ne havis long-distancajn eksterajn postenojn aŭ rotojn. La fortoj de Washington kaptis ilin sengardaj kaj, post mallonga sed akra rezistado, plej el la Hesianoj kapitulacis. Preskaŭ du trionoj el la 1,500 soldatoj estis kaptitaj, kaj nur kelkaj trupoj eskapis tra la rojo Assunpink Creek.


Spite la malgrandaj nombroj de partoprenantoj kaj perdoj ĉe tiu batalo, la usona venko inspiris ribelojn en la kolonioj. Kun la sukceso de la revolucio subduba antaŭ unu semajno, la usona armeo estis ŝajne falonta. La spektakle surpriza venko inspiris soldatojn servi pli longe kaj eĉ allogis novajn rekrutatojn al la usonaj rangoj.


40°13′05″N 74°45′18″U  /  40.218°N, 74.755°U / 40.218; -74.755 (Batalo de Trenton)



Referencoj |



  • BROOKS, Victor. (1999) How America Fought Its Wars. New York: De Capo Press. ISBN 1-58097-002-8.

  • BURT, Daniel S.. (2001) The Biography Book. New York: Oryx Press. ISBN 1-57356-256-4.

  • ELSON, William Henry. (1908) History of the United States of America. Macmillan.

  • FERLING, John. (2007) Almost a Miracle. Oxford University Press. ISBN 0-19-518121-2.

  • FISCHER, David Hackett. (2006) Washington's Crossing. Oxford University Press. ISBN 0-19-517034-2.

  • KETCHUM, Richard. (1999) The Winter Soldiers: The Battles for Trenton and Princeton. Holt Paperbacks; 1st Owl books ed edition. ISBN 0-8050-6098-7.

  • LENGEL, Edward. (2005) General George Washington. New York: Random House Paperbacks. ISBN 0-8129-6950-2.

  • MCCULLOUGH, David. (2006) 1776. New York: Simon and Schuster Paperback. ISBN 0-7432-2672-0.

  • MITCHELL, Craig. (2003) George Washington's New Jersey. Middle Atlantic Press. ISBN 0-9705804-1-X.

  • ROSENFELD, Lucy. (2007) George Washington's New Jersey. Rutgers. ISBN 0-8135-3969-2.

  • SAVAS, Theodore. (2003) Guide to the Battles of the American Revolution. Savas Beatie. ISBN 1-932714-12-X.

  • SAWICKI, James A.. (1981) Infantry Regiments of the US Army. Dumfries, VA: Wyvern Publications. ISBN 978-0-9602404-3-2.

  • SCHEER, George. (1987) Rebels and Redcoats. Da Capo Press. ISBN 0-306-80307-0.

  • STANHOPE, Phillip Henry. (1854) History of England: From the Peace of Utrecht to the Peace of Versailles. GB, Murray.

  • WOOD, W.J Henry. (2003) Battles Of The Revolutionary War. Da Capo Press. ISBN 0-306-81329-7.



Eksteraj ligiloj |



  • The Two Battles of Trenton. The Trenton Historical Society.



Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg