Holokaŭsto






Mapo de la Holokaŭsto en Eŭropo, 1939–1945. Ĝi montras ĉiujn ekstermejojn, la plejparto de la koncentrejoj (ekstermejoj) kaj la deportvojoj.




Nazia ekstermejo




Centoj da kadavroj de mortintaj enkarcerigitoj kiuj forpasis pro malsato aŭ pafoj de la Gestapo kuŝas surtere post la liberigo de la koncentrejo de Nordhausen (12-a de aprilo 1945).





stelo de Davido per kiu estis diskriminaciataj la judoj en la Nazia Germanio.




Tombejo de Buchenwald.


Holokaŭsto (ankaŭ Ŝoaho) estas la nomo, kiun oni kutime donas al la amasmurdo de milionoj da homoj farita de la nazia germana registaro en ĝiaj ekstermejoj kaj koncentrejoj dum la
dua mond-milito.


La kaŭzo de la holokaŭsto estis ĉefe la ideologio de la nazia registaro de Germanio, laŭ kiu unuavice la judoj, poste ankaŭ aliaj grupoj de homoj kiel la ciganoj, la samseksemuloj kaj la handikapuloj, kune taksitaj «malvaloraj vivaĵoj», devis esti ekstermitaj (forviŝitaj de la mondo) por la bono de la arja raso, nazia termo por la rase puraj germanoj. En la naziaj koncentrejoj, kien tiuj homoj estis deportataj, mortis ankaŭ aliaj malliberuloj, kiuj venis plejparte de la slavaj landoj. La koncentrejoj (ekstermejoj) troviĝis ĉefe en Germanio kaj okupata de germanoj Pollando, kaj la plej konataj el ili estas Auschwitz, Dachau kaj Treblinka, Majdanek.




Enhavo






  • 1 Nombro de mortintoj


  • 2 La judoj


  • 3 Post la Holokaŭsto


  • 4 En diversaj landoj


    • 4.1 El Hungario


    • 4.2 El Nederlando


    • 4.3 Deportado el la ceteraj landoj




  • 5 Rolo kaj pozicio de la katolika eklezio


    • 5.1 Dum la Holokaŭsto


    • 5.2 Post la Holokaŭsto




  • 6 Datoj de cigana holokaŭsto


  • 7 Atestantoj de holokaŭsto


  • 8 Vidu ankaŭ


  • 9 Bibliografio


  • 10 Eksteraj ligiloj


  • 11 Referencoj





Nombro de mortintoj |


La kvanto da homoj, kiuj mortis en ili, verŝajne estas 15–20 milionoj.
Jen estas taksoj pri la kvanto da homoj murditaj en la koncentrejoj:



  • 5–6 milionoj da judoj (inkluzive de 3 milionoj da polaj judoj)

  • 300.000–800.000 ciganoj

  • 200.000–300.000 handikapuloj

  • 10.000–25.000 samseksemuloj

  • 2.000 atestantoj de Jehovo

  • 2,5–3,5 milionoj da ne-judaj poloj

  • 3,5–6 milionoj da aliaj slavaj civiluloj

  • 2,5–4 milionoj da sovetaj (inkluzive rusaj) militkaptitoj

  • 1–1,5 milionoj da politikaj disidentoj (inkluzive de esperantistoj : unua tre malkompleta listo legeblas en la verko 'Zamenhof' de Marjorie Boulton, inter ili ĉiu rekta familia posteulo de L.L. Zamenhof, escepte de unu sola trasvivanto, sed ankaŭ multnombraj esperantistoj el Germanio, Pollando, Hungario, Ĉeĥoslovakio kaj aliloke[1].


La plejmulto de la viktimoj de la Holokaŭsto mortis pro malsato aŭ manko de energio, ĉar en la koncentrejoj la kaptitoj estis devigataj laboregi en teruraj kondiĉoj. Multaj homoj, ĉefe infanoj kaj maljunuloj, kiuj ne povis labori, estis mortigitaj rekte per venenaj gasoj.



La judoj |


La juda popolo estis verŝajne la plej granda suferanto en la holokaŭsto, ĉar mortis pli-malpli 6 milionoj da ili el tuta populacio de nur 11–12 milionoj en la tuta Eŭropo. Ilia amas-murdo estis origine kaŭzita ankaŭ de jarcentoj de kontraŭjudismo tra la tuta Eŭropo, kaj en kelkaj orient-eŭropaj landoj la nazioj trovis lokanojn, kiuj pretis kunlabori en la ĉasado de judoj (dum aliaj lokanoj kelk-foje helpis ilin kaŝiĝi). Nuntempe restas tre malmulte da judoj en Orient-Eŭropo, ĉar tiuj, kiuj sukcesis eskapi au travivi kutime ne revenis al siaj landoj post la milito. Kelkaj el la judoj fuĝis al Palestino dum aŭ post la milito kaj kontribuis al la kreado de la juda ŝtato de Israelo.



Post la Holokaŭsto |


La holokaŭsto estas konsiderata nuntempe unu el la plej teruraj kazoj de intenca genocido en la historio de la homaro, kaj ĝi multe ŝokis la konscion de la Eŭropanoj.


Nuntempe ekzistas ankoraŭ kelkaj historiistoj, ekzemple la Brito David Irving, kiuj provas nei la okazon de la nazia genocido, sed ĉi tiuj tiel nomataj negaciistoj neniam povis kaŝi la historiajn faktojn. Tio, kio movas ĉi tiujn historiistojn, estas ofte antisemitismo aŭ simpatio por naziismo.


Ekzistas multaj libroj verkitaj de travivintoj de la Holokaŭsto, inkluzive de la verkaĵoj de la italo Primo Levi.


La hebrea esprimo por ĉi tiu genocido estas Ŝoaho (שואה). Ĝia biblia signifo estas proksimume ‹katastrofo› aŭ ‹detruo›.


Sub la influo de la angla multaj lingvoj alprenis la nomon holokaŭsto, devenan el la helena lingvo; ĝi signifas ‹tuta elbruligo› (ὅλος ‹tuta›, καυστός ‹bruligita›) aŭ eĉ ‹brulofero› (greka verbo: ὁλοκαυτεῖν). En kelkaj lingvoj la parencaj vortoj ŝajnas eŭfemismaj, sed multlingve ĝi fariĝis senpera refero al la nazia amasbuĉado kaj do perdis ĉian eŭfemisman ŝajnon – la antaŭa signifo eĉ perdiĝis.



En diversaj landoj |



El Hungario |


La unuaj deportadoj de hungaraj judoj okazis en 1941 laŭ freŝa leĝo, post ekatako kontraŭ Sovetunio. Tiam la registaro transportis la judojn – kiuj ne havis ŝtatanecon – al okupitaj teritorioj de Sovetunio. Tie la nazioj faris trudlaborojn en la fronto.


La amasa deportado de la hungaraj judoj komenciĝis printempe, frusomere de 1944, post okupo de Hungario (19-a de marto) fare de Germanio. Inter la 15-a de majo kaj 9-a de julio, la nazioj deportis – kun fervora helpo de la hungaraj oficistoj – ĉ. 437.000 judojn al Aŭŝvico. La deportadon ĉesigis la guberniestro de Hungario, Miklós Horthy je forta premo, minaco de la eksterlando. En tiu deportado suferis unuavice la provincaj judoj, la ĉefurbaj judoj saviĝis.


La unuaj vagonoj forlasis Hungarion la 28-an de aprilo, la amasa deportado okazis ekde la 15-a de majo.


Post la nazia puĉo de Ferenc Szálasi (15-a de oktobro 1944), denove komenciĝis la perforta persekuto de la judoj. La judoj devis eĉ laborservi dum la milito kaj dum la piedmarŝoj multaj mortis.



El Nederlando |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de judoj en Nederlando.



Tiu statuo en Amsterdam rememoras Anne Frank, la juda taglibristino kiu kaŝiĝis kun sia familio dum la Dua Mondmilito (kaj kiu estas reprezentata de unu ŝtono en Westerbork).


En 1939, estis ĉirkaŭ 140,000 nederlandaj judoj loĝantaj en Nederlando, inter kiuj ĉirkaŭ 25,000 Germanaj judaj rifuĝintoj kiuj abandonis Germanion en la 1930-aj jaroj (aliaj fontoj postulas ke ĉirkaŭ 34,000 judaj rifuĝintoj eniris en Nederlando inter 1933 kaj 1940, ĉefe el Germanio kaj Aŭstrio).[2] La Nazia okupforto metis la nombron de (rase) nederlandaj judoj en 1941 en ĉirkaŭ 154,000. En la Nazia censo, ĉirkaŭ 121,000 personoj deklaris ke ili estas membroj de (Aŝkenaza) nederland-israela komunumo; 4,300 personoj deklaris ke ili estas membroj de (Sefarda) portugal-israela komunumo. Ĉirkaŭ 19,000 personoj informis ke ili havas du judajn geavojn (kvankam ĝenerale oni supozas ke proporcio de tiu nombro havas fakte tri judajn geavojn, sed malakceptis aserti tiun nombron pro timo ke ili estus viditaj kiel judoj anstataŭ kiel duonjudoj fare de la Naziaj aŭtoritatoj).


En 1945, nur ĉirkaŭ 35,000 el ili estis ankoraŭ vivantaj. La preciza nombro de "tute judoj" kiuj survivis al la Holokaŭsto estas ĉirkaŭkalkulita en 34,379 (el kiuj 8,500 estis parto de interrasa geedzeco kaj tiele evitis deportadon kaj eblan morton en la naziaj koncentrejoj); la nombro de "duonjudoj" kiuj estis en Nederlando fine de la Dua Mondmilito en 1945 estis ĉirkaŭkalkulita en 14,545, la nombro de "kvaronjudoj" 5,990.[3] Ĉirkaŭ 75% el la judnederlanda loĝantaro mortiĝis, malkutima alta procento kompare al aliaj okupitaj landoj en okcidenta Eŭropo.[4]


Ankaŭ ne-nederlandaj judoj estis senditaj al Westerbork. Aldone, ĉirkaŭ 15,000 judoj estis senditaj al laborejoj. Deportadoj de judoj el Nederlando al Pollando kaj Germanio ekis la 15an de Junio 1942 kaj finis la 13an de Septembro 1944. Finfine ĉirkaŭ 101,000 judoj estis deportitaj en 98 transportoj el Westerbork al la koncentrejoj en: Auschwitz (57,800; 65 transportoj), Sobibor (34,313; 19 transportoj), Bergen-Belsen (3,724; 8 transportoj) kaj Theresienstadt (4,466; 6 transportoj), laŭ kio plej el ili estis murditaj. Aliaj 6,000 judoj estis deportitaj el aliaj lokoj (kiel Vught) en Nederlando al la koncentrejoj en: Germanio, Pollando kaj Aŭstrio (kiel Mauthausen). Nur 5,200 survivis. La nederlanda rezistado kaŝis ĉirkaŭ 25,000–30,000 judojn; finfine, ĉirkaŭkalkule 16,500 judoj sukcesis survivi la militon kaŝinte. Ĉirkaŭ 7,000 al 8,000 survivis fuĝinte al landoj kiaj Hispanio, Unuiĝinta Reĝlando, kaj Svisio, aŭ geedzinte al ne-judoj (kio savis ilin el la deportado kaj ebla morto). Samtempe, estis substanca kunlaborado kun la Nazioj fare de membroj de la nederlanda loĝantaro, kiel la Amsterdam-urba administracio, la nederlanda municipa polico, kaj la nederlandaj fervojistoj, kiuj helpis transporti kaj deporti judojn.



Deportado el la ceteraj landoj |


Resume en ĉiuj landoj okazis deportadoj, kie Germanio havis potencon aŭ grandan influon. La unusola escepto estis en Bulgario, kie oni kuraĝe respondis neon al la germana ideo. En Kroatio kaj en Slovakio en 1942 oni finfaris la deportadojn. En la satelitaj landoj sen "helpemo" de la lokaj instancoj kaj personoj la deportadoj nur parte estus faritaj.



Rolo kaj pozicio de la katolika eklezio |




Usonaj soldatoj rigardas amason de kadavroj ĵus trovitaj en la ĵus liberigita koncentrejo Buchenwald en Aprilo 1945.





Gvatoturo en Buchenwald, foto de 1983.


En septembro 1943, en la koncentrejo-gasejo de Dachau nombriĝis registrataj 2644 katolikaj sacerdotoj de 24 landoj (el tiuj 868 ne plu revenis). Entute oni kalkulis ke tie estis mortigitaj 2579 katolikaj pastroj, 109 evangeliaj pastoroj kaj 22 ortodoksaj popoj. Aliaj fontoj trovis, ke ĉe la ”blokoj” 26 kaj 28 estis ”gastigitaj” 2644 germanaj kaj 2044 polaj pastroj. (Laŭ historiaj esploroj de historiistino Evghenjia Tokareva).[1], kun speciala sektoro por pastroj



Dum la Holokaŭsto |


La katolika eklezio plurfoje, eĉ publike, rifuzis kaj kondamnis naziismon. Menciinda estas la legado, samtempa el ĉiuj germanaj katolikaj preĝejaj pupitroj, de la enciklikoj Mit brennender Sorge[5] (esperante Kun brula zorgo) de Pio la 11-a de la 14-a de marto 1937. La epizodo okazis kelkajn tagojn post la publikigo de la encikliko kaj kaŭzis perfortan reagon de la nazia reĝimo kontraŭ la katolikaj institucioj. Intervenoj kaj kondamnoj estis lanĉitaj el diversaj episkoparoj.


Tuj post la tiel nomata kristala nokto la vatikana Ŝtatsekretario, kardinalo Pacelli, urĝis ĉe tutmondaj espiskoparoj, por ke la hebreoj trovu rifuĝon kaj protekton.[6]


La 31-an de marto 1939 kardinalo, episkopo de Munkeno, Michael von Faulhaber, kun aprobo de la Vatikano, sukcese pledis por ke la Brazila Prezidento rezervu tri mil anonimajan vizojn por «katolikoj nearjaj». La katolika asocio St. Raphael, sekreta mano de la episkoparo germana, antaŭ ol esti malkovrita kaj malfondita de la reĝimo, en 1941 ruze aranĝis elpatruiĝon de plurmiloj da hebreoj (vidu Mikael Hesemann, Contro la Chiesa).


En 1942 la papo energie protestis kontraŭ la registaro de Vichy pro «senhumanaj arestoj kaj deportadoj de hebreoj de la zonoj okupitaj». Pro tiu papa protesto Goebbels forkolume difinis la papon protektanto de Hebreoj.


La episkopo de Utrecht (Nederlando) reagis pro la aresto kaj deportado de hebreoj kvankam la certigo, fare de la germana armeo, ke ne estos trudizolitaj hebreoj kristaĝintaj. Protesto kiu faligis sur katolikojn persekutojn kun la mortigo ankaŭ de la filozofino Edith Stein kaj montris kiu estus la rezulto de protestoj kiuj ajn. Papo Pio la 12-a, antaŭ la kardinala kolegio, la 2-an de junio 1943, aludante al tiu fakto, kaj al aliaj similaj, komprenigis ke kiu ajn lia gesto ŝajnas provoki la plej malbonan.


La 16-an de oktobro 1943, dum la amasa arestado kaj deportado, al Germanio, de romaj hebreoj, diplomativoje protestis kaj en Berlino kaj ĉe la germana ambasadejo en Romo. Li ne sukcesis bloki la deportadon de 1035 hebreoj, sed sekrete dissendis inviton al la ekleziaj strukturoj por ke ili sekrete gastigu hebreojn. Multaj, postmilite, el tiuj hebreoj, kun sia rabeno de Romo Israel Zolli, volis publike danki la papon.


Estis en tiu okazo, somere de 1944, ke la Pio la 12-a, kiel registrite en diversaj tiamaj dokumentoj, diris: «Laŭ jarcentoj la hebrearo estis maljuste traktika kaj malŝatita, tempo estas, ke hebreoj estu traktitaj kun justeco kaj humaneco… Jam Sankta Paŭlo diris ke la hebrreoj estas niaj fratoj…».


Kelkaj katolikaj pastroj estas nun honoritaj per la mencio en Yad Vashem pro ilia agado defendanta hebreojn. Por ĉiuj unu: plurfoje ili, subtenate de la Sankta seĝo, obtenis de sudamerikaj registaroj centojn kaj centojn da anonimajan vizojn, kiuj poste estis utiligitaj por fugigi hebreojn.


Historiistoj malkovris centojn da similaj sintenoj (oni vidu la draman Vikarion[7] Rolf Hochhuth[8]).



Post la Holokaŭsto |


Papo Johano Paŭlo la 2-a dum sia vizito ĉe la Muro de lamentadoj diris: «…ni estas dolorplenaj, ho Dio, pro la konduto de tiuj, kiuj laŭire tra la historio suferigis tiujn ĉi filojn, kaj al vi pardonpetante, ni volas engaĝiĝi en vera frateco kun la popolo de la Interligo.».[9]


En novembro 2008 la denaska brita episkopo Richard Williamson, kiu en 1988 estis ekskomunikita pro internekleziaj malkonkordoj, diris al sveda televido: «Mi kredas, ke ne estis gaskameroj dum la Dua Mondmilito». Laŭ li pli ol «300.000 judoj pereis en Naziaj koncentrejoj, sed neniu el ili en gaskameroj».[10] La 21-an de januaro 2009 la papo Benedikto la 16-a nuligis la ekskomunikon de 67-jaraĝa Richard Williamson ankaŭ tri aliaj membroj de la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a.[11]


La vortoj fare de Richard Williamson kaj la decido de la papo kaŭzis tutmonde multajn protestojn. La papo tuj diris, ke li ne estis informita pri tiuj opinioj de Williamson.[12] Tamen la 27an de januaro Ĉefa Rabenaro de Israelo ŝiris la rilatojn kun Vatikano. La germana kancelierino Angela Merkel deklaras: «Laŭ mia opinio ĉi tiuj klarigoj ankoraŭ ne sufiĉas». Laŭ ŝi: «Ĉi tion oni ne lasu pasi sen sekvoj… Ĉi tio estas ne nur afero, laŭ mia opinio, por la Kristana, Katolika kaj Juda komunumoj en Germanio sed la Papo kaj la vatikana ŝtato devus nepre klarigi sendubasence, ke nei la Holokaŭston ne eblas».[10]


La 12an de februaro la papo Benedikto la 16-a elpaŝis antaŭ la membroj de la Konferenco de prezidantoj de la plej elstaraj usonaj hebreaj organizaĵoj en la vatikana Konsistoria Salono kaj diris: «Kiel faris Vojtyla, mi pardonpetas». Li ankaŭ memorigis la vortojn de Johano Paŭlo la 2-a kaj aldonis: «La malamo kaj malŝato manifestitaj en la ŝoaho estis krimoj kontraŭ Dio kaj kontraŭ la tuta homaro… Kompreneblas, ke kiun ajn provon nei aŭ minimumigi tiun teruran krimon oni ne toleru kaj ne akceptu… La ŝoaho estu admono kontraŭ forgeso kaj obskurigo…».[9]


Kelkaj tagoj post tio Avner Shalev, prezidanto de Yad Vashem, komentis: «Temas pri mesaĝo ege grava por la tuta mondo.»



Datoj de cigana holokaŭsto |



  • 1926, Bavario: Leĝo kontraŭ «ciganoj, vagabondoj kaj laborevitantoj»

  • 1936: kolekto de ciganoj antaŭ la Berlina Olimpio al cigana kampadejo

  • ĝis 1941 forpelo poste neniigo

  • 1941: neniigo en Treblinka, Sovetunio

  • 1942: Lodz: neniigo en gasaj ŝarĝaŭtoj

  • 1942–44: neniigo en Aŭŝvico (23.000 ciganoj el 15 landoj)

  • 1944.08.02.: mortis 2.897 ciganoj en Aŭŝvico



Atestantoj de holokaŭsto |



  • Jules Schelvis

  • Witold Pilecki

  • Arnold Mostowicz

  • Jan Karski



Vidu ankaŭ |




  • Holokaŭsto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Holokaŭsto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Fina solvo

  • Listo de naziaj koncentrejoj

  • Stumbliga ŝtoneto

  • Stalinismo

  • Maus

  • Monumento por la murditaj judoj de Eŭropo

  • Muzeo al poloj savintaj judojn

  • Naziaj koncentrejoj

  • Konsilantaro por Helpo al Judoj

  • Porajmos

  • Savo de danaj judoj

  • Varsovia geto

  • Pogromoj

  • Tago de la memoro

  • (Eŭropa Memor-Tago pri Viktimoj de Stalinismo kaj Naziismo



Bibliografio |


“La knabo en striita piĵamo” – rakontu al infanoj pri Holokaŭsto!


(angla) Dean, Martin: Robbing the Jews – The Confiscation of Jewish Property in the Holocaust, 1935–1945, Cambridge University Press, 2008, ISBN 978-0-521-88825-7 (angla) Johan M Snoek: The Grey Book, (La Griza Libro) pri la konduto de diversaj eŭropaj kirkestroj dum la regado de Hitler[13], Eldonejo van Gorcum, Assen, 1969



Eksteraj ligiloj |



  • Muzeo Yad Vashem

  • Usona Holokaŭsta Memor-muzeo

  • Enciklopedio de Holokaŭsto


  • Artikoloj pri Holokaŭsto esperante



Referencoj |





  1. G. Silfer + Universala Esperanto-Asocio (UEA), La dudeksepa de januaro : du publikaj deklaroj, Heroldo de Esperanto 2281 (2:2018), p. 2


  2. Askhenazi Jews in Amsterdam. Edward van Voolen. Alirita la 21an de Julio 2007.


  3. DEMOS Marto 2001. Alirita la 18an de Julio 2007 (nederlande) Arkivita en la 10a de Junio 2007 ĉe Wayback Machine.


  4. JCH Blom (Julio 1989). “The Persecution of the Jews in the Netherlands: A Comparative Western European Perspective”, European History Quarterly 19 (3), p. 333–351. doi:10.1177/026569148901900302. . Por pli ĵusaj publikaĵoj, vidu: Pim Griffioen kaj Ron Zeller, "Comparison of the Persecution of the Jews in the Netherlands, France and Belgium, 1940-1945: Similarities, Differences, Causes", en: Peter Romijn et al., The Persecution of the Jews in the Netherlands, 1940–1945. New Perspectives. Amsterdam: Amsterdam University Press/Vossius Pers/NIOD, 2012, 55–91. Pim Griffioen and Ron Zeller, "Anti-Jewish Policy and Organization of the Deportations in France and the Netherlands, 1940–1944: A Comparative Study", Holocaust and Genocide Studies 20 (3), Vintro 2006, 437–473.


  5. LETTERA ENCICLICA MIT BRENNENDER SORGE DEL SOMMO PONTEFICE PIO XI


  6. Pio XII e gli ebrei (Pio la 12-a kaj la judoj)itale


  7. Il Vicario. Torna il teatro che accusa (La Vikario. Revenas la teatro, kiu akuzas)itale


  8. Biographie: Rolf Hochhuth

  9. 9,09,1Zecchin A. La papo pardonpetas // Monato. 2009. N 4. p. 13. esperante

  10. 10,010,1Angela Merkel protestas al Vatikano pri Holokaŭsto esperante


  11. La Papo nuligas ekskomunikon de integrismaj episkopoj esperante


  12. Elsendo de Radio Vatikana (2009-01-25) esperante


  13. The Grey Book op project Gutenberg










































Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg