Provincoj de Finnlando
Finnlando estas dividita al 19 modernaj provincoj aŭ regionoj (finne singulare maakunta, plurale maakunnat, svede landskap, plurale landskaps). La provincoj estas regataj desube: la provincajn deputitarojn elektas aŭ la deputitoj de ĝiaj komunumoj aŭ, por la provincoj Alando kaj Kainuu, rekte la loĝantaro. Ĝis la fino de 2009 la lando havis ankaŭ 6 guberniojn (finne lääni, svede län), kiuj estis distriktoj de ŝtata administrado, sed tiuj estis malfonditaj. La provinco Alando havas ampleksan aŭtonomion.
Esperanto-finnaj kaj Esperanto-svedaj vortaroj tradukas la koncepton maakunta respektive landskap al Esperanto per la vorto "provinco", kaj la historian koncepton lääni respektive län al Esperanto per la vorto "gubernio", nelaste pro la longa rusa regado en Finnlando, kiam la koncepto de lääni en la rusa lingvo nomatis plurale Губерний (gubernij) = gubernioj kaj la koncepto de maakunta ruse nomatis plurale Провинций (provincij) = provincoj. Aliaj eŭropaj lingvoj nun tradukas maakunta respektive landskap per ekvivalento de la vorto "regiono" (ekz. angle regions, france régions, hispane regiones, itale regioni ktp.), kaj tradukas la historiajn unuojn lääni respektive län per ekvivalento de la vorto "provinco". Tio kontrastas al la esperanta lingvouzo kaj povas kaŭzi konfuzon. Sed tiom longe kiom ne ŝanĝatas la Esperanto-finnaj kaj Esperanto-svedaj vortaroj, por la esperanta lingvouzo la propraj vortaroj pli gravas ol la lingvouzo en aliaj lingvoj.
La nunaj provincoj |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1c/Finland_Regions_Map_Numbered.svg/300px-Finland_Regions_Map_Numbered.svg.png)
La provincoj de Finnlando
Laponio
- Norda Ostrobotnio
- Kainuu
- Norda Karelio
- Norda Savonio
- Suda Savonio
- Suda Ostrobotnio
- Ostrobotnio
- Pirkanmaa
- Satakunta
- Meza Ostrobotnio
- Meza Finnlando
- Origina Finnlando
- Suda Karelio
Päijänne-Tavastio
Origina Tavastio
Uusimaa; ĝis la fino de 2010 Orienta Uusimaa estis aparta provinco
Kymenlaakso
Alando
Ekde 1997 ĝis la fino de 2009 tiuj provincoj situis en la tiamaj ses gubernioj jene:
Laponia gubernio: 1 Laponio
Gubernio Oulu: 2 Norda Ostrobotnio, 3 Kainuu
Gubernio Orienta Finnlando: 4 Norda Karelio, 5 Norda Savonio, 6 Suda Savonio
Gubernio Okcidenta Finnlando: 7 Suda Ostrobotnio, 8 Ostrobotnio, 9 Pirkanmaa, 10 Satakunta, 11 Meza Ostrobotnio, 12 Meza Finnlando, 13 Varsinais-Suomi
Gubernio Suda Finnlando: 14 Suda Karelio, 15 Päijänne-Tavastio, 16 Suda Tavastio, 17 Uusimaa, (ĝis 2010) Orienta Uusimaa, 18 Kymenlaakso
Alando (kun aparta statuso): 19 Alando
Loĝantaro kaj ĉefurboj |
Nomo | Ĉefurbo | Loĝantaro (fine de 2015) | Prognozo en 2030 | Areo km² | Denseco loĝ./km² |
---|---|---|---|---|---|
Alando | Mariehamn | 28 992 | ![]() | 1 553 | 18,7 |
Suda Karelio | Lappeenranta | 131 113 | ![]() | 5 329 | 24,6 |
Suda Ostrobotnio | Seinäjoki | 192 580 | ![]() | 13 443 | 14,3 |
Suda Savonio | Mikkeli | 150 292 | ![]() | 14 257 | 10,5 |
Kainuu | Kajaani | 78 388 | ![]() | 24 499 | 3,65 |
Origina Tavastio | Hämeenlinna | 174 682 | ![]() | 5 198 | 33,6 |
Meza Ostrobotnio | Kokkola / Karleby | 68 990 | ![]() | 5 019 | 13,7 |
Meza Finnlando | Jyväskylä | 275 7222 | ![]() | 16 702 | 16,5 |
Kymenlaakso | Kotka | 178 675 | ![]() | 5 148 | 34,7 |
finna Laponio | Rovaniemi | 180 848 | ![]() | 92 660 | 1,95 |
Pirkanmaa | Tampere | 506 098 | ![]() | 12 585 | 40,2 |
Ostrobotnio | Vaasa / Vasa | 181 635 | ![]() | 7 752 | 23,4 |
Norda Karelio | Joensuu | 164 744 | ![]() | 17 761 | 9,28 |
Norda Ostrobotnio | Oulu | 406 966 | ![]() | 35 508 | 11,5 |
Norda Savonio | Kuopio | 248 112 | ![]() | 16 768 | 14,8 |
Päijänne-Tavastio | Lahti | 201 532 | ![]() | 5 124 | 39,3 |
Satakunta | Pori | 222 920 | ![]() | 7 819 | 28,5 |
Uusimaa | Helsinki / Helsingfors | 1 620 163 | ![]() | 9 096 | 178 |
Origina Finnlando | Turku / Åbo | 474 164 | ![]() | 10 662 | 44,5 |
|