Ascension









Disambig-dark.svg
Tiu ĉi artikolo temas pri la tropika insulo Ascension. Pri la meksika komunumo vidu la tekston Ascensión.








































Ascension

Satelita bildo de Ascension
Satelita bildo de Ascension

Situo

Atlantika oceano

Geografia situo

7° 56′ S, 14° 22′ U-7.9402777777778-14.369722222222859Koordinatoj: 7° 56′ S, 14° 22′ U


Ascension (Atlantika oceano)

DEC
Ascension




Longo
14 km

Larĝo
12 km

Areo
91 km²

Plej alta loko

The Peak
859 m

Loĝantaro
885 (2008)
9,7 loĝ./km²

Ĉefa loko

Georgetown

Topografia mapo de Ascension
Topografia mapo de Ascension







v  d  r


Information icon.svg






mapo de Afriko kun cirklo ĉirkaŭ la insulo Ascension





poŝtmarko de la jaro 1937




Solidiĝinta lafo sur Ascension


Ascension (esperantigite ĉielira insulo) estas malgranda tropika insulo en la suda Atlantika Oceano inter Afriko kaj Sudameriko. Ĝi apartenas al la transmara teritorio Sankta Heleno dependa de Britio. La ĉefurbo de Ascension nomiĝas Georgetown. Kiel valuto uziĝas la sankthelena pundo.


La insulo havas la geografiajn koordinatojn 7° 56′ sude, 14° 22′ okcidente kaj situas inter la kontinentoj Afriko kaj Sudameriko. Ĝi kovras areon de proksimume 91 km².


En la interreto la insulo havas propran adresofinaĵon: .ac.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Loĝantaro


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La insulo havas vulkanecan originon. La insulo havas grandecon de ĉirkaŭ 12 kilometroj en la direkto nordo-sudo kaj ĉirkaŭ 14 km en la direkto oriento-okcidento. La plej alta punkto estas 859 metroj super la marnivelo („The Peak“, Green Mountain). Grandaj partoj de la insulo estas neuzeblaj ĉar la surfaco konsistas el solidiĝinta lafo. Entute ekzistas 44 krateroj. La mezaj temperaturoj estas inter 20 °C kaj 31 °C. Preskaŭ dum la tuta jaro estas pluvo, sed inter januaro kaj aprilo estas pli ofta.


Proksime estas aliaj neloĝataj insuloj kiaj Boatvanbirda Insulo aŭ Boatvanbirdo, angle Boatswain Bird Island.



Historio |


Je la 25a de marto 1501 João da Nova malkovris la insulon kaj nomis ilin Ilha de Nossa Senora de Conceicao. Du jarojn poste Afonso de Albuquerque je la 20a de majo 1503 denove malkovris la insulon kaj ĝi ricevis la nomon Assunção, ĉar li malkovris ĝin ekzakte je Ĉieliro.



Loĝantaro |


Momente ĉirkaŭ 1100 homoj vivas sur la insulo. Temas ĉefe pri anoj de organizaĵoj kiuj laboras sur la insulo. La insulanoj venis ĉefe de la najbara insulo Sankta Heleno, el Britio kaj Usono. Sur Ascension neniam vivis indiĝenoj. Plej grava loĝloko estas la ĉefurbo Georgetown kun ĉirkaŭ 560 loĝantoj.



Vidu ankaŭ |


  • Ascensiona noktardeo


Eksteraj ligiloj |




  • Oficiala retpaĝo, angle

  • Retkamerao




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg