Gustave Moreau















































Gustave Moreau

GustaveMoreau02.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

6-an de aprilo 1826 (1826-04-06)
en Parizo

Morto

18-an de aprilo 1898 (1898-04-18) (72-jara)
en Renno

Tombo

Tombejo de Montmartre

Ŝtataneco

Francio

Alma mater

Nacia Altlernejo de Belartoj

Profesio

skulptisto, pentristo

Lingvoj

franca lingvo

Verkaro
Apollo and The Nine Muses
Oedipus and the Sphinx
Orphés
Familianoj

Patro
Louis Moreau







v  d  r


Information icon.svg





La verko Apero de Moreau.

Gustave MOREAU (naskiĝinta la 6-an de aprilo 1826 en Parizo, mortinta la 18-an de aprilo 1898 samloke) estis franca pentristo.




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Graveco


  • 3 Literaturo


  • 4 Eksteraj ligiloj





Vivo |


Moreau estis disĉiplo de Théodore Chassériau kaj faris multajn bildojn kun literaturaj kaj mitologiaj temoj kiujn li simbolismigis riĉe je fantazio. Unu el liaj plej konataj verkoj estas la akvarelo Apparition (1876, Louvre, Paris), sceno el la legendo pri Salomeo. Tiu virino ne malofte aperas en la moreau-a verkaro.


La verko Oedipe et le Sphinx (1864, Metropolitan Museum, Novjorko), provo unuigi ĉiujn mitojn de la homaro en ununuran bildon, furoris kaj provokis multajn debatojn.



Graveco |


La adeptoj de Faŭvismo taksis Moreau unu el iliaj antaŭuloj. Ne antaŭ la 1961-a jaro Moreau denove konatiĝis per ekspozicio en Parizo post jardekoj de falo al forgeso; dum la vivo li jes ja estis konata persono. Liaj plej gravaj bildoj troviĝas en la Nacia muzeo Gustave Moreau en la iama domo kaj ateliero de la artisto en la franca ĉefurbo. Instruante en maniero liberala kaj nedoktrinema ĉe la Altlernejo de la belaj artoj en Parizo li ege influis multajn artistojn de la 20-a jarcento, el kiuj menciindas i.a. Henri Matisse aŭ Georges Rouault.



Literaturo |



  • Paul Bittler: Catalogue des dessins de Gustave Moreau. Réunion des musées nationaŭ, Paris 1983, ISBN 2-7118-0213-2.

  • Pierre-Louis Mathieu: Gustave Moreau. Leben und Werk mit Oeuvre-Katalog. Kohlhammer-Verlag, Stuttgart 1976, ISBN 3-17-002523-6.

  • Victor Segalen: Gustave Moreau. Maître imagier de l'orphisme. Bibliothèque Artistique, Paris 1984.



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Gustave Moreau en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Informoj pri Gustave Moreau en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane


  • Hejmpaĝo de la Moreau-muzeo en Parizo.]

  • Gustave Moreau: Inter epiko kaj revo.




Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo