Nagyigmánd




Nagyigmánd (nadjigmAnd) estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Norda Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Komárom. Nagy signifas: granda.




Kalvinana preĝejo de Nagyigmánd




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Situo


  • 3 Historio


  • 4 Vidindaĵoj


  • 5 Famuloj


  • 6 Ĝemelkomunumoj





Bazaj informoj |




  • Areo: 51  km²


  • Loĝantaro: 3100


  • Poŝtkodo: 2942


  • Telefonprefikso: 34



Situo |


Nagyigmánd situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Komárom. Aŭtoŝoseo M1 inter Budapeŝto-Vieno estas ne tro for, en la sama direkto biciklovojo preteriras. Győr troviĝas 35 km-ojn.



Historio |


La komunumo estas menciita unuafoje en 1233, kiun la tataroj en 1242, la turkoj en la 16-a jarcento faris senhoma, fine la francoj detruis la vilaĝon en 1809. La katolika paroĥo en 1749, la baroka romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Miĥaelo en 1777, la kalvinana preĝejo kun 39 m-ojn alta turo en 1889 konstruiĝis. En 1863 apud la vilaĝo oni fosis puton, kies akvo kaŭzis lakson por homoj kaj por bestoj. Post la ekzameno oni konstatis kuracan trinkakvon, kiu faris tutlande fama la komunumon. En 1944 la judoj estis deportitaj, en 1945 la Ruĝa Armeo sieĝis la setlejon dum 10 tagoj, kiu tute ruiniĝis. Oni malpermesis la vendadon de kuracakvo depost 1988, ĉar la agrokulturado venenis la akvon.



Vidindaĵoj |



  • nobeldomo Thaly (tali)

  • Preĝejo Sankta Mikaelo (Nagyigmánd)

  • Kalvinana preĝejo (Nagyigmánd)



Famuloj |


En Nagyigmánd naskiĝis József Pápay (lingvisto).



Ĝemelkomunumoj |




  • Hausleiten, Aŭstrio


  • Nesvady, Slovakio




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg