Freiberg (Saksio)
Freiberg | |||||
| |||||
Federacia lando | Saksio | ||||
Distriktaro | Distriktaro Chemnitz (ĝis ties malfondo en 2012) | ||||
Distrikto | Distrikto Centra Saksio | ||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
Koordinatoj | 50°54′43″N 13°20′34″O / 50.91194°N, 13.34278°O / 50.91194; 13.34278 (Freiberg (Saksio))Koordinatoj: 50°54′43″N 13°20′34″O / 50.91194°N, 13.34278°O / 50.91194; 13.34278 (Freiberg (Saksio)) | ||||
Alto super la marnivelo | 412 m | ||||
Areo | 48,05 km² | ||||
Loĝantaro | 41641 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | +49 3731 | ||||
Poŝtkodo | D-09599 | ||||
Aŭtomobila kodo | FG | ||||
Oficiala Municipokodo | 14522180 | ||||
Komunumestro | Bernd-Erwin Schramm | ||||
Adreso de la administrejo | Obermarkt 24 09599 Freiberg | ||||
Oficiala retejo | http://www.freiberg.de | ||||
Situanta inter Dresdeno kaj Chemnitz, je la norda rando de la Ercmontaro, Freiberg estas moderna urbo kun vigla historio kaj grandaj tradicioj. Kvankam la lasta minejo fermiĝis en 1969, en ĉiu angulo de la antikva urbocentro ankoraŭ videblas la spuroj de la iama minado. La Bergakademie (= minista akademio), fondita en 1765, evoluis al moderna teknika universitato.
Freiberg estas la administra centro de la distrikto Centra Saksio, kreita la 1-an de aŭgusto 2008 - antaŭe ĝi estis la centro de pli malgranda administra unuo, laŭ la urbo nomata distrikto Freiberg. Fine de decembro 2015 la urbo havis 41641 loĝantojn.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Historio
3 Personoj rilataj al Freiberg
4 Vidindaĵoj
5 Vidu ankaŭ
6 Eksteraj ligiloj
Bazaj informoj |
Fondo: 1186
Horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Historio |
Post trovo de arĝenta erco 1168 ĉe la vilaĝo Christiansdorf ekkreskis minista setlejo, kiu ricevis urbajn rajtojn verŝajne en la jaro 1186. Ĝis ĉirkaŭ 1220 aldoniĝis laŭplane konstruita "Supra Urbo" kaj urbomuro. Sur la ekonomia bazo de la minado Freiberg rapide evoluis je riĉa kaj laŭ tiama skalo popoloza urbo (ĉirkaŭ 5.000 enloĝantoj en 1300).
Evoluo de la nombro de loĝantoj |
|
|
Personoj rilataj al Freiberg |
Morico (Saksio), la princo-elektisto naskiĝis tie ĉi
Aŭgusto, la princo-elektisto naskiĝis tie ĉi
Alexander von Humboldt (natursciencisto)
Theodor KÖRNER (poeto)
Miĥail Lomonosov (rusa poeto kaj sciencisto)
Friedrich Mohs (mineralogo)
Novalis (poeto)
Ferdinand Reich kaj Theodor Richter (la malkovrintoj de la elemento indiumo)
Abraham Gottlob Werner (tersciencisto)
Clemens Winkler (malkovrinto de la elemento germaniumo)
Leopold von Buch (tersciencisto)
Vidindaĵoj |
- La urba katedralo
- Tersciencaj Kolektaĵoj
- restaĵoj de la Urba Muro
- Kastelo Freudenstein
- Muzeo pri la historio de la urbo kaj de la minekspluato
- Naturscienca Muzeo
- La minejo "Himmelfahrt Fundgrube", kiu ofertas gvidadojn subterajn
- Preĝejo Sankta Nikolao (Nikolaikirche)
Vidu ankaŭ |
- Templo de Freiberg
Eksteraj ligiloj |
oficiala retejo (germane)- informoj pri la urbo kaj turismaj eblecoj en germana lingvo
- Informoj pri la paroĥa komunumo Petri-Nikolai en Esperanto
| ||||||