Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro

Multi tool use
La Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro - mallonge ILEPTO (ĝis la jaro 1923 mallongigita ILEPO) - estis internacia faka asocio de Esperanto, fondita la 17-an de aŭgusto 1911 precipe laŭ iniciato de la germana esperantista leterportisto Paul Schmidt el Dresdeno. Unua prezidanto de la ligo fariĝis Arnold Behrendt. Samtempe sinjoroj Ballandier kaj Gabriel Chavet starigis nacian asocion de poŝtistoj, telegrafistoj kaj telefonistoj en Francio kaj ties kolonioj en Parizo sub la prezidanteco de Emile di Rienzi. Samjare esperantistaj kolegoj oficiale deĵoris ĉe la Internacia Ekspozicio de Dresden. Dum la UK en Antverpeno okazas la unua internacia kunveno de poŝtistoj, telegrafistoj kaj telefonistoj; en Francio kaj ankaŭ en Rusio grandkvante ekokazas Esperanto-kursoj aparte por tiuj profesiaj grupoj. Sub la lerta gvidado de Arnold Behrendt la ligo vigle laboras. Internacia organo Poŝtista Esperantisto ekaperis, redaktata de Arnold Behrendt, krome publikiĝis ankaŭ interesaj fakstudoj. Arnold Behrendt al la „Reichspost“, la poŝta servo de la Germana Regno, prezentis plenan raporton rilate al la Esperanto-movado inter poŝtistoj, telegrafistoj kaj telefonistoj.
Por pli da informoj provizore vidu la artikolon Poŝto, telegrafo, telefono (PTT) el la Enciklopedio de Esperanto el 1934.
Pluaj aktivaj membroj de ILEPTO kun propraj biografiaj artikoloj en la esperantlingva vikipedio estas inter alie
István Zöldy (ILEPTO-reprezentanto en Hungario),
Siegfried Eduard Spielmann (eksprezidanto kaj honora prezidanto de ILEPTO),
Léon Courtinat (ĝenerala sekretario de ILEPTO de 1924 ĝis 1926),
Hendrik Sierik Donker (reprezentanto de ILEPTO en Nederlando),
Teodor Julin (ĉefdelegito de ILEPTO en Svedio),
Robert Julien Filliatre (ĝenerala sekretario de ILEPTO, en kies organo La Interligilo de l' PTT li aperigis multajn artikolojn),
Jakob Telling (kursoj, artikoloj, laboro por ILEPTO, organizo de karavanoj kaj vojaĝoj),
Jean Baptiste Betfort Dufrenne (prezidanto de ILEPTO ekde 1932)
Fonto |
- Tiu-ĉi ĝerma artikolo inter alie uzas materialon de la artikolo "P. T. T. (Poŝto, telegrafo, telefono)" el la Enciklopedio de Esperanto de 1934. Eblas interrete kontroli la originan tekston.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Esperanto.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
|
EDxvQ dk7w,BXWd61
Popular posts from this blog
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry. Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj kontribuoj 3 Memorigiloj 4 Fontoj Biografio | Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894. Elektitaj kontribuoj | Beszélgetések a búza...
Parko Thabor Vido al la oranĝerio de la parko Thabor. Situo Geografia lokigo sur la mapo : Bretonio Geografia lokigo sur la mapo : Francio Plano de la parko Thabor. Geografia situo 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U 48.11416667 -1.67 Koordinatoj: 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U Lando(j) Francio Urbo Rennes Urboparto Thabor - Saint Hélier Geografio Alteco 56 m Areo 10 ha Trajtoj Kreo 18 a jarcento Tipo Botanika ĝardeno, angla ĝardeno kaj franca ĝardeno. Specioj Pli ol 3 000 malsamaj specioj. Interreta ligilo Parkoj kaj ĝardenoj de Rennes v • d • r La parko Thabor aŭ Thabor , situanta en Rennes proksime de la urbocentro, estas publika parko organizita sur pli ol dek hektaroj, kies aparteco estas la miksado de francastila ĝardeno, anglastila ĝardeno kaj grava botanika ĝardeno. Ĝia nomo referencas al monto superanta la Maron Kineret (fr: lac de Tibériade) en...