La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Libro (grafeteorio) libroj. Parto de Brockhaus, germanlingva enciklopedio. Libro estas aro de folioj de papero, pergameno aŭ alia materio, binditaj laŭ unu rando, havanta kovrilojn. Libro ankaŭ estas literatura verko aŭ ĉefa divido de tia verko. Libro produktita per elektronika formato konatiĝas kiel bitlibro, cifereca libro aŭ, kiel neologismo, e-libro. Laŭ la difino de Unesko por statistikaj celoj libro estas neperioda publikaĵo de almenaŭ 49 paĝoj [1] . Malpli ampleksajn presaĵojn de 5 ĝis 48 paĝoj oni kelkfoje nomas broŝuro (kvankam tio principe rilatas al la manko de bindado). En bibliotekscienco, libron oni nomas monografio por distingi ĝin de seriaj eldonaĵoj kiel revuoj, gazetoj, aŭ ĵurnaloj. Libroamanton aŭ libroamatoron, kiu kolektas precipe rarajn aŭ luksajn librojn, oni nomas ankaŭ bibliofilo. Vendejo kie oni ekspozicias, aĉetas kaj vendas librojn estas l...