Novbatrakoj




Novbatrakoj, Novbatraĥoj aŭ laŭ latina scienca nomo Neobatrachia, estas unu el la tri ranaj subordoj de amfibioj, nome la ordo de ranoj kaj bufoj.


Tiu subordo estas la plej antaŭenira kaj apomorfa el la tri anuraj ordoj vivantaj nuntempe, kaj de tie la nomo, kiu laŭvorte signifas "novajn ranojn" (el la grekaj vortoj neo, signife "nova" kaj batrachia, signife "ranoj"). Ĝi estas ankaŭ multe la plej granda el la tri; ties pli ol 5,000 diferencaj specioj faras ke ĝi enhavas ĉirkaŭ 96% el ĉiuj vivantaj anuroj.


La diferenco inter Arkeobatrakoj, Mezobatrakoj, kaj Novbatrakoj estas bazata ĉefe sur diferencoj en anatomio, ĉefe en la strukturo de la skeleto, same kiel pro kelkaj videblaj karakteroj kaj kondutaroj.



Listo de familioj |


La familioj nuntempe akceptitaj en Novbatrakoj fare de plej fakuloj estas la jenaj:




  • Amfignatodontedoj – marsupiaj ranoj (foje en Hemifraktedoj)


  • Aromobatedoj – (foje en Dendrobatedoj)


  • Artroleptedoj –


  • Braĥicefaledoj –


  • Bufonedoj – veraj bufoj


  • Kaliptocefaleledoj (foje en Bufonedoj)


  • Centrolenedoj – vitroranoj (inklude Alofrinedoj)

  • Ceratofriedoj


  • Kraŭgastoredoj Hedges, Duellmann & Heinicke, 2008 (iam en Braĥicefaledoj)


  • Dendrobatedoj – venenaj ranoj


  • Eleŭterodaktiledoj Lutz, 1954 (iam en Braĥicefaledoj)


  • Heleofrinedoj – fantomaj ranoj

  • Hemifraktedoj


  • Hemisotedoj – padevelnazaj ranoj


  • Hiledoj – veraj arboranoj kaj parencoj (inklude Kriptobatraĥedoj, Hemifraktedoj)

  • Hilodedoj


  • Hiperoliedoj –


  • Leiuperedoj (foje en Leptodactylidae)


  • Leptodaktiledoj – sudaj ranoj, tropikaj ranoj (inklude Cikloramfedoj)


  • Mantelledoj – Malagasaj ranoj


  • Mikrohiledoj – mallarĝbuŝaj ranoj (inklude Brevicipitedoj)


  • Miobatraĥedoj (inklude Limnodinastedoj, Reobatrahedoj)

  • Petropedetedoj

  • Pseŭdedoj

  • Piksicefaledoj


  • Ranedoj – veraj ranoj (inklude Ceratobatraĥedoj, Dikroglosedoj, Mikriksaledoj, Niktibatraĥedoj, Petropedetedoj, Frinobatraĥedoj, Ptikadenedoj, Piksicefaledoj)


  • Raniksaledoj (foje en Ranedoj)


  • Rakoforedoj – arbustaj ranoj, "arbustaj ranoj", "muskaj ranoj"


  • Rinodermatedoj – Darvinaj ranoj (foje en Cikloramfedoj)


  • Sooglosedoj – Sejŝelaj ranoj kaj purpura rano (inklude Nasikabatraĥedoj)


  • Strabomantedoj Hedges, Duellmann & Heinicke, 2008 (kelkaj iam en Braĥicefaledoj)



Bibliografio |



  • Gissi, Carmela; Diego San Mauro; Graziano Pesole; Rafael Zardoya (February 2006). "Mitochondrial phylogeny of Anura (Amphibia): A case study of congruent phylogenetic reconstruction using amino acid and nucleotide characters". Gene. 366 (2): 228–237. doi:10.1016/j.gene.2005.07.034. PMID 16307849.

  • Hoegg, Simone; Miguel Vences; Henner Brinkmann; Axel Meyer (July 2004). "Phylogeny and comparative substitution rates of frogs inferred from sequences of three nuclear genes". Molecular Biology and Evolution. 21 (7): 1188–1200. doi:10.1093/molbev/msh081. PMID 14963093.

  • San Mauro, Diego; Miguel Vences; Marina Alcobendas; Rafael Zardoya; Axel Meyer (May 2005). "Initial diversification of living amphibians predated the breakup of Pangaea". American Naturalist. 165 (5): 590–599. doi:10.1086/429523. PMID 15795855.




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg