19-a de julio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2019 tagoj | ||||||
La 19-a de julio estas la 200-a tago de la jaro (la 201-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 165 tagoj restas.
Je la 19-a de julio okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
64: Granda Incendio de Romo finiĝis
711: Berbera estro Tarik ibn Zijad kun la armeo transiris Ĝibraltaran Markolonn kaj apud Jerez de la Frontera en batalo de Guadalete supervenkis armeon de visigotoj gvidatan de la reĝo Rodrigo - Regno Visigota disfalis, islama invado de Iberio komenciĝis
939: Batalo de Simanko komenciĝis - reĝo Ramiro la 2-a venkis maŭran armeon de kalifo Abd ar-Rahman la 3-a proksime al urbo Simanko
998: Arab-bizancaj militoj: en batalo de Apamea (Sirio) Fatimida kaliflando venkis bizancan armeon
1195: Rekonkero: malvenko de armeo de kastilia reĝo Alfonso la 8-a en batalo de Alarcos kun armeo de kalifo de Maroko
1510: En Berlino oni mortigis 38 judojn kun riproĉo de malhonorigo de hostio kaj infanmurdoj
1525: En Dessau fondiĝis Asocio de Katolikoj kreita de katolikaj princoj de Germanio kaj direktita kontraŭ reformacio
1544: Angla armeo komencis sieĝon de franca urbo Boulogne-sur-Mer
1553: Maria la 1-a, konfesanta katolikismon, ektronis kiel reĝino de Anglio (post morto de favoranta reformacion Eduardo la 6-a kaj detronigo de "dektaga reĝino"), de protestantoj nomata "Sanga"
1569: En Sejmo de Lublin lasta prusa princo Alberto Frederiko Hohencolerno feŭde omaĝis al la pola reĝo Sigismondo la 2-a, kion priskribis pola poeto Jan Kochanowski
1572: Ŭan Li iĝis imperiestro de Ĉinio
1655: Sveda diluvo komenciĝis: sveda armeo gvidata de la reĝo Karolo la 10-a Gustavo invadis Pollandon - dum regado de la pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro
1669: Mikaelo Korybut Wiśniowiecki iĝis reĝo de Pollando.
1701: Granda Nordia Milito: venko de svedoj super la saksa-rusa armeo en batalo de Daŭgavo
1702: Granda Nordia Milito: sveda armeo gvidata de reĝo Karolo la 12-a venkis armeon de pola reĝo Aŭgusto la 2-a en batalo de Kliszów (proksime al Pińczów)
1716: La 8-a venecia-turka milito: turka ŝiparo de Ahmedo la 3-a komencis sieĝon de Korfuo
1790: La 6-a rusa-turka milito: venko de rusa ŝiparo en batalo de Kerĉa markolo
1794: Insurekcio de Kościuszko: komenco de dutaga sensukcesa kuratakado de rusoj al Vilno
1801: Kartvelio estis aneksita al Rusia Imperio
1821: Georgo la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Britio
1822: Franca inventisto Joseph Nicéphore Niépce faris la unuan foton en la mondo
1864: Tajpinga ribelo: ĉina armeo konkeris la ĉefurbon de la ribelantoj - Nankingon kaj dum pluaj tri tagoj masakris 100 mil personojn
1870: Francia-Prusia Milito: Francio deklaris militon kontraŭ la Reĝlando Prusio (pro falsigita de Otto von Bismarck depeŝo de Ems) - post malvenko Francio perdis Alzacon kaj Lorenon
1877: La 10-a rusa-turka milito: strategia venko de rusoj en la unua batalo de Ŝipka (montpasejo en Balkana montaro)
1877: La unua tenisturniro Wimbledon finiĝis
1900: Universala Ekspozicio de Parizo: Linio 1 de la metroo de Parizo ekfunkciis
1903: Parizo: la unua konkurso por biciklistoj Tour de France finiĝis
1908: Nederlanda futbala klubo Feyenoord fondiĝis
Unua mondmilito:
- Batalo de Fromelles, apud Lillo: britaj kaj aŭstraliaj trupoj atakis germanajn tranĉeojn post la Batalo ĉe la Somme
- Batalo de Fromelles, apud Lillo: britaj kaj aŭstraliaj trupoj atakis germanajn tranĉeojn post la Batalo ĉe la Somme
1920: Pál Teleki iĝis ĉefministro de Hungario
1920: Pola-bolŝevika milito: Ruĝa Armeo konkeris Grodno
1937: En Munkeno germanaj nazioj aranĝis Ekspozicion de degenerita arto
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Germana polico en kelkdeko de lokoj aranĝis forkapton de pola junularo por trovi senlaborulojn- Tangmere, apud Chichester: piloto Antoni Ostowicz kiel la unua polo eniris britan ĉasaviadilan divizion - la saman tagon pafalterigis super la Manika markolo germanan aviadilon en la batalo de Anglio; Berlino: solena parado de germanaj taĉmentoj revenantaj de okcidenta fronto kun portataj francaj kaj polaj flagoj kiel trofeoj - la polaj pli entuziasmigis amasojn pro tio, ke Pollando pli forte rezistis ol Francio kaj germanoj pli multe perdis (rimarko de "Nowy Świat", n-ro 201); en Kovno germana ĝenerala konsulo de Nazia Germanio postulis forigon de Stokholma korespondanto de la ĵurnalo "Dagens Nyheter" pro "misinformoj"
1941: En Varsovio okazis la unua filma seanco sub ĉielo montranta germanajn kronikojn el la orienta fronto, ripetata dum postaj tagoj, por kelkaj miloj de homoj - tio estis propagandaj filmoj pri volontulaj formacioj de Okcidenta Eŭropo kun la fina demando por hontigi spektantojn: Kie estas poloj? En Auŝvico - respondis iu el homamaso; en germana malliberejo en la kastelo de Lublin estis 2394 personoj
Josif Stalin iĝis popola komisaro pri defendo de Sovetunio
1942: Heinrich Himmler ordonis likvidi en Ĝenerala Gubernio ĉiujn judojn ĝis fino de la jaro kaj akceptis planon germanigi Lublinion per setligo de 50 ĝis 60 mil germanoj; evakuo de la Pola Armeo de generalo Anders de Sovetunio al Irano finiĝis
1943: Germana polico alveturigis al koncentrejo Warschau, ene de Varsovia geto, la unuajn malliberigitojn: 300 judojn de Nederlando, Belgio, Francio kaj aliaj landoj; en Aŭŝvico okazis la plej granda publika ekzekuto per pendumo: SS murdis 12 polojn, revenĝe pro fuĝo de 3 malliberuloj kaj kontaktoj kun civiluloj - en historio de la koncentrejo ne malpli ol 802 personoj provis fuĝi (757 viroj kaj 45 virinoj, inter ili ne malpli ol 396 poloj), sukcesis 144, germanoj pafmortigis dum forkuro aŭ poste 327 malliberulojn; poloj en Lvovo por memorigi generalon Władysław Sikorski manifestis inter la 19.00-21.00 ne forirante de siaj hejmoj- En Feltre (norda Italio) renkontiĝis Benito Mussolini kaj Adolf Hitler; la unua bombado de Romo fare de pli ol 500 aliancaj bombaviadiloj - miloj da vunditoj
1944: Taĉmento "Wira" de Pola Enlanda Armeo eksplodigis apud Sokółka germanan var-vagonaron
Aliancaj armeoj liberigis Caen; al Stutthof (ene de Libera Urbo Dancigo) alvenis transporto de kelkaj miloj de judinoj de aliaj ŝtatoj; dum interkonsiliĝo en Berlino germanaj regopovoj decidis dum bombaj aeratakoj certigi unue al germanoj fuĝeblon al kontraŭaviadilaj kaŝejoj kaj poste al poloj
1949: Laoso sendependiĝis (de Francio).
1952: La 15-a Somera Olimpiko komenciĝis en Helsinko
1956: Post Bandunga Konferenco prezidento de Jugoslavio Josip Broz Tito, prezidento de Egiptio Gamal Abdel Nasser kaj ĉefministro de Barato Jawaharlal Nehru subskribis deklaron de Brioni - la duan gravan impulson por Movado de Nealiancitaj Landoj
1967: En Norda Karolino pro akcidento de Boeing 727 kun turisma aviadilo 82 personoj pereis
1972: Pola gazetaro informis pri malkovro de riĉaj karbo-tavoloj en Lublinio - tri jarojn poste oni komencis konstrui minejon en Bogdanka, apud Łęczna
1977: Okaze de la 25-a datreveno de Pola Popola Respubliko komunistaj regopovoj anoncis amnestion por politikaj malliberuloj - la 23-an de julio oni liberigis 5 arestitajn partoprenantojn de laboristaj protestoj en Radom el junio 1976 kaj 10 aktivulojn de la Komitato por Defendo de Laboristoj
1979: Sandinistoj eniris Managvon, la ĉefurbon de Nikaragvo
1980: La 22-a Somera Olimpiko komenciĝis en Moskvo - bojkotita de pluraj landoj, interalie de Usono kaj FRG, pro invado de Sovetunio en Afganion
1988: Bruce Springsteen prezentiĝis en Orienta Berlino antaŭ 160 000 spektantoj - la plej granda koncerto en Germana Demokratia Respubliko]
1989: Pola Popola Respubliko: Wojciech Jaruzelski iĝis prezidento de Pola Popola Respubliko (kun supereco de unu voĉdono - pro nevalidaj kaj detenaj voĉoj de solidarecanoj)
1989: Ryszard Kaczorowski iĝis lasta prezidento de Pollando en ekzilo post morto de la antaŭulo Kazimierz Sabbat
1992: Palermo: en bomba atenco pereis kontraŭmafia itala juĝisto Paolo Borsellino kaj 5 policanoj
1994: Leonid Kuĉma iĝis prezidento de Ukrainio
1996: La 26-a Somera Olimpiko komenciĝis en Atlanta
1997: Provizora irlanda respublika armeo renovigas armisticon, finante 25-jaran kvazaŭarmean kampanjon por finigi britan regadon en Nord-Irlando
2005: Irano: en Maŝhado konforme al ŝario estis pendigitaj du dekkelkaĝuloj Mahmoud Asgari kaj Ajaz Marhoni pro samseksemo
2007: Kanada programisto Jonathan Schaeffer tute solvis damludon pere de programo Chinook
2009: Asteroido aŭ kometo falis la surfacon de Jupitero, proksime al la suda poluso
2010: Dési Bouterse iĝis prezidento de Surinamo
2014: Sur germana aŭtovojo A4 en Dresdeno pro akcidento de du aŭtomobiloj pereis 11 poloj kaj 69 vundiĝis
2017: Pola Radio kaj Asocio Pola Komuneco inaŭguris soci-informan kampanjon "Granda Reveno" pri alvenigo de deportitaj poloj de aneksitaj, post la soveta invado en Pollandon, Orientaj Limregionoj al Kazaĥio kaj aliaj aziaj partoj de Sovetunio
Naskiĝoj |
1593: Jakob Fabricius, germana luterana teologo kaj eklezikantverkisto
1681: Henrietta Godolphin (dukino de Marlborough), filino de John Churchill (1-a duko de Marlborough) (m. 1733)
1698: Johann Jakob Bodmer, svisa verkisto kaj literaturteoriisto (m. 1783)
1759: Serafimo de Sarov, rusa monaĥo kaj mistikulo, ortodoksa sanktulo (m. 1833)
1764: Krzysztof Celestyn Mrongovius, pola lingvisto, protestanta pastoro, tradukisto, filozofo, esporisto de la kaŝuba lingvo kaj defendanto de pola lingvo en Varmio (m. 1855)
1800: Juan José Flores, prezidento de Ekvadoro venezuel-devena (m. 1864)
1814: Samuel Colt, usona inventisto kaj armilfabrikisto patentinta revolveron (m. 1862)
1816: Eduard Lucas, germana plantokultivisto kaj pomologo (m. 1882)
1819: Gottfried Keller, svisa verkisto germanlingva, esperantigata de pluraj tradukistoj (m. 1890)
1834: Edgar Degas, franca impresionisma pentristo kaj skulptisto, entombigita en la Tombejo de Montmartre (m. 1917)
1837: Georg Bühler, germana hindologo, tradukisto, esploristo de juro en antikva Barato, aŭtoro de lernolibro pri sanskrito (m. 1898)
1846: Edward Charles Pickering, usona astronomo kaj fizikisto, astrofotografo (m. 1919)
1863: Hermann Bahr, aŭstra verkisto, kritikisto kaj reĝisoro (m. 1934)
1868: Francesco Saverio Nitti, ĉefministro de Italio kontraŭstarinta pezajn militrepagojn de Germanio deciditaj en Versailles (1919) (m. 1953)
1874: René Mesny, franca maristo, oficiro kaj profesoro, prezidanto de Radio-Club Espérantiste de France, kunlaborinto de "Internacia Scienca Revuo" (m. nekonata)
1876: István Balogh, hungara dramverkisto kaj notario (m. 1959)
1876: Ignaz Seipel, aŭstra prelato, politikisto kaj dufoja kanceliero, esperantisto (m. 1932)
1879: Eŭgeno Lanti, franca esperantisto kaj komunisto, fondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda (m. 1947)
1879: Ferenc Móra, hungara verkisto, arkeologo kaj ĵurnalisto (m. 1934)
1889: J. R. G. Isbrücker, nederlanda inĝeniero, prezidanto de Akademio de Esperanto, aŭtoro de La Evoluo de Telefonio kaj kunaŭtoro de La Esperanto-Movado. Ĝia Historio, Organizo kaj Nuna Stato (m. 1966)
1893: Vladimir Majakovskij, rusa poeto kartveldevena, publicisto kaj futuristo ukraindevena, kies poemo Per Voĉo Plena aperis en esperantlingva antologio Tutmonda Sonoro el Serio Oriento-Okcidento (m. 1930)
1894: Ĥaŭaĝa Nazimuddin, ĉefministro de Bengalio en Brita Hindio, la dua Ĝenerala Guberniestro de Pakistano
1895: Vinko Bitenc, slovena junulara verkisto, poeto, dramisto kaj Esperanto-verkisto kaj tradukisto de slovenaj popolaj kaj partizanaj kantoj (m. 1956)
1898: Herbert Marcuse, german-usona filozofo kaj sociologo juddevena, politika teoriisto, patro de Nova maldekstro apartenanta al Frankfurta Skolo (m. 1979)
1900: Zsigmond Remenyik, hungara verkisto kaj politikisto (m. 1962)
1918: Ewa Pohoska, pola poetino, publicistino, soldato de Pola Enlanda Armeo, ekzekutita kun 36 virinoj (m. 1944)
1923: Ferenc Jozefovits, rumania hungara kuracisto publikiginta en medicina revuo "Orvosi Szemle"
1934: Zoltán Zágoni Albu, rumania hungara eklezia verkisto (m. 2002)
1938: Vaĥtang Kikabidze, sovetia kinoaktoro kaj kantisto kartveldevena, konata de la komedia filmo Mimino
1941: Neelie Kroes, nederlanda ekonomikistino kaj eŭropa komisaro
1943: Thomas Sargent, usona Nobelpremiita makroekonomikisto
1947: Brian May, angla gitaristo kaj astrofizikisto, kunkreinto de brita rokgrupo Queen
1950: Árpád Nagy, Pika, hungara scenejdekoraciisto kaj pentristo
1951: Károly Elekes, hungara grafikisto, skulptisto, pentristo
1951: Csaba Petres, rumania hungara muzikpedagogo
1956: Sándor Sikó Barabási, rumania hungara bestkuracisto
1957: Tibor Gáll, hungara grafikisto vivanta en Berlino
1960: Atom Egoyan, kanada filmreĝisoro armendevena
1971: József Tasi, rumania hungara pentristo
1976: Eric Prydz, sveda diskĵokeo
1976: Vinessa Shaw, usona aktorino
1983: Csilla Ababi, hungara aktorino en Ŝtata Teatro Szigligeti Társulat de Oradea
1995: Romee Strijd, nederlanda fotomodelino
Mortoj |
514: Simako, papo enkondukinta kantadon de la himno Gloria in excelsis deo, sanktulo
1374: Francesco Petrarca, itala poeto verkanta latine kaj itale, reprezentanto de Itala Renesanco (n. 1304)
1543: Berthold Pürstinger, reformema episkopo romkatolika kaj teologo (n. 1465)
1583: Paul Dumerich, germana pedagogo, matematikisto kaj filologo, instruisto de greka lingvo (n. 1527)
1631: Cremonini Cesare, itala filozofo, reprezentanto de aristotelismo (n. 1550)
1679: John Plessington, angla katolika pastro, ekzekutita, kanonizita kiel unu el 40 martiroj de Anglio kaj Kimrio (n. ĉ. 1637)
1784: Ádám Patachich, kroata-hungara ĉefepiskopo kaj abato (n. 1717)
1810: Luiza de Meklenburgo-Strelitz, reĝino de Prusio, edzino de Frederiko Vilhelmo la 3-a (n. 1776)
1814: Matthew Flinders, angla navigisto kaj esploristo de la Markolo Bass kaj Granda Barilrifo (n. 1774)
1831: Christian Karl André, germana ĵurnalisto kaj popolklerigisto
1842: Pierre Joseph Pelletier, franca apotekisto kaj kemiisto, esploristo de alkaloidoj kaj malkovrinto de kinino kaj striknino (n. 1788)
1855: Tomasz Zan, belorusa kaj pola poeto, amiko de Adam Mickiewicz kaj Jan Czeczot, ekziligito, esploristo de mineraloj en Uralo (n.1794)
1873: Ferdinand David, germana violonisto kaj komponisto (n. 1910)
1886: Cesário Verde, portugala poeto, parnasisto (n. 1855)
1898: Mkwawa, triba estro de hehoj, gvidanto de ribelo en Germana Orient-Afriko, sinmortiginto (n. 1855)
1902: Mózes Vitos, hungara romkatolika pastro, etnografo, lokhistoriisto (n. 1847)
1906: Walter Buller, novzelanda akvokato, naturalisto, ornitologo (n. 1838)
1927: Ahmadou Bamba, ŝejko de Tuba, sufiisma religia gvidanto en Senegalo, fondinto de Muridisma Ordeno (n. 1850)
1945: Heinrich Wölfflin, svisa arthistoriisto, profesoro (n. 1864)
1950: Mihály Rotarides, hungara zoologo, esploristo de gastropodoj (n. 1893)
1951: Sándor Makkai, hungara reformita episkopo, verkisto (m. 1890)
1955: Koos Vorrink, nederlanda politikisto, socialisto kaj kontraŭkomunisto (n. 1891)
1965: Syngman Rhee, la unua prezidento de Sud-Koreio (n. 1875)
1985: Janusz A. Zajdel, pola fizikisto kaj sciencfikcia verkisto, konata de la premio Zajdel (n. 1938)
1989: Kazimierz Sabbat, pola ĉefministro kaj prezidento en ekzilo, edzo de Anna Sabbat (n. 1913)
1990: Imre Kondor, hungara bibliotekisto, verkisto kaj filozofo doktoriĝinta en la Universitato de Debreceno (n. 1911)
1992: Paolo Borsellino, itala kontraŭmafia juĝisto, amiko de Giovanni Falcone, murdita (n. 1940)
1994: Rudolf Firkušný, ĉeĥa-usona pianisto ricevinta Ordenon de Tomáš Garrigue Masaryk (n. 1912)
2002: Vasil Stanoviĉ, ukraina fotoĵurnalisto kaj eldonisto, kunfondinto de Ukrainia Esperanto-Asocio, renaskiginto de "Ukraina Stelo" (n. 1940)
2003: Alena Růžičková-Pavlínová, ĉeĥa aktorino, esperantlingva deklamantino, honora membrino de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (n. 1910)
2005: Stefan Amsterdamski, pola filozofo kaj kemiisto juddevena specialiĝinta pri metodologio de filozofio, historio de scienco, sociologio de scio, kies filozofio de scienco baziĝis sur kritika analizo de paradigmoj, tradukisto de filozofiaj verkoj (n. 1929)
2007: Jenő Vargha, rumania hungara kemiisto, tradukisto (n. 1924)
2010: David Warren, aŭstralia inĝeniero, inventinto de la nigra skatolo (n. 1925)
2012: Omar Sulejman, egipta militisto kaj politikisto (n. 1936)
2016: Garry Marshall, usona muzikisto, verkisto, komikulo, kaj aktoro (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Eklezio: Simako, papo
Nikaragvo : Tago de nacia liberigo
Birmo: Tago de Martiroj
Tagoj de semajno |
La 19-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.